Home > Malfermaj alvokoj > Serĉataj: Tradukantoj por tejo.org al ĉiuj lingvoj!

Por nia bela kaj nova retejo tejo.org ni serĉas nuntempe volontulajn tradukantojn al ĉiuj lingvoj. La tradukantoj devas nepre bone scipovi Esperanton kaj verki en sia denaska lingvo (aŭ pluraj!). Ĉiuj lingvoj estos konsiderataj – bonvolu proponi vian!

Jen la taskoj:

  • interkonsenti pri la labormaniero kune kun aliaj tradukantoj de la sama lingvo kaj la kunordiganto de la tradukado (Tuśka)
  • lerni kun nia helpo uzi la tasko-mastruman sistemon Trello kaj bazajn uzojn de WordPress kiel kontribuanto (ne necesas havi antaŭkonojn)
  • traduki el Esperanto al via denaska lingvo la ĉefajn paĝojn de tejo.org, ideale ĝis la 31-a de julio (pli malpli dudek kvin paĝoj, dividita inter ĉiuj en la teamo)
  • resti disponebla por aliaj tradukoj ĝis la fino de la somero 2015

Se vi interesiĝas, skribu al Tuŝka ĉe konstanze ĈE tejo.org! La laboro jam komencis dum marto 2015, sed ni ankoraŭ bezonas vian helpon. Multaj lingvoj (la franca, la hispana, la rusa inter ili) ankoraŭ ne pretas. Krome, ne estas limdato por aliĝi, aldonaĵoj kaj korektoj ĉiam bonvenas!

Fot. ĉina mapo de la mondo de la jaro 1763, el Wikimedia Commons, en publika havaĵo

8 Comments, RSS

  • THUMERELLE jean-claude

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 3- 03UTC Majo 2015 at 17:58

    Saluton,
    Cxu vi ankorau bezonas helpon por traduki ? Mi bone parolas esperanton kaj povas traduki el e-o al la franca lingvo, kiu estas estas mia denaska lingvo.
    Kun miaj koraj salutoj
    jean-claude

  • Mary Marl

    says on:
    sabato sabato 9- 09UTC Majo 2015 at 11:36

    Saluton!
    Mi volus traduki el Esperanto al mia denaska tago (la Portugala) aux ecx al la Angla.
    Kion mi devas fari?

    Amike,
    Mary

  • johano

    says on:
    vendredo vendredo 29- 29UTC Majo 2015 at 18:02

    Saluton,
    Mi povas helpi vin traduki la vian retpaĝaron al la portugala lingvo.

  • Tuśka

    says on:
    sabato sabato 30- 30UTC Majo 2015 at 07:52

    Saluton Johano,

    Bonvolu kiel skribite kontakti min persone. Ni ĝojas pri ĉiuj volontuloj!

  • Vinicius HPR

    says on:
    sabato sabato 11- 11UTC Julio 2015 at 22:31

    Saluton!
    Mi volas helpi.
    Mia denaska lingvo estas portugala (brazilo)

  • Aleksandr

    says on:
    merkredo merkredo 11- 11UTC Novembro 2015 at 10:43

    Saluton! Mi estas sperta esperantisto el Ukrainio kaj pretas helpi traduki paĝojn de via retejo en ekrainan lingvon. Kion mi faru por tio?

  • Tuśka

    says on:
    dimanĉo dimanĉo 15- 15UTC Novembro 2015 at 15:20

    Al cxiuj: simple skribu al mi!

    konstanze ĈE tejo.org

  • kouessan

    says on:
    vendredo vendredo 16- 16UTC Septembro 2016 at 11:05

    Saluton!
    Mi volus traduki el E-o al lq Francxa axu angla. Dankon.
    Kore salutas.
    Kouessan Roméo.

Lasi respondon