Home > Kio estas TEJO? > Strukturo > Landaj Sekcioj

La landaj sekcioj ludas gravan rolon en la laboro de TEJO. En la komitato de TEJO sidas komitatanoj de la landaj sekcioj kaj decidas pri la ĝenerala agado de TEJO.

Ni ĉiam ĝojas pri novaj landaj sekcioj (kutime por unu lando, unu sekcio). Estas kelkaj kriterioj por iĝi Landa Sekcio (mallongigo: LS; vi trovas ilin ankaŭ en la Statuto de TEJO, ĉapitro 3, Statuto, artikolo 8 – Landaj kaj fakaj sekcioj):

  1. ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
  2. ĝi subtenas la celojn de TEJO;
  3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
  4. ĝi estas laŭorde organizita;
  5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
  6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
  7. ĝi estas demokratie gvidata.

Ĉu vi estas landa junulara organizo? Eksciu kiel iĝi sekcio de TEJO.

Se vi starigas novan landan sekcion, aŭ se vi nove eniris la estraron de landa sekcio, legu ĉi tie pri taskodivido por la estraro de landa sekcio kaj aliaj konsiloj por Landaj Sekcioj ĉe la TEJO-Akademio.

Lando Landa sekcio  
Argentino Juna Esperantistaro Argentina (JEA)  
Aŭstrio Aŭstria Esperanto Junularo (AEJ)  
Benino Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE)  
Brazilo Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO)  
Britio Junularo Esperantista Brita (JEB)  
Bulgario Bulgara Esperanto-Junularo (BEJ)  
Burundo Junulara Esperantista Burunda Organizo (JEBUO)  
Ĉeĥio Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ)  
Ĉinio Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA)  
Danio Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO)  
Filipinoj Filipina Esperanto-Junularo (FEJ)  
Finnlando Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO)  
Francio Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO)  
Germanio Germana Esperanto-Junularo (GEJ)  
Grekio Junulara Sekcio de HEA  
Haitio Haita Esperanto Junulara Asocio  
Hispanio Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS)  
– Katalunio Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ)  
Honkongo Honkonga Junulara Esperanto-Asocio  
Hungario Hungara Esperanto-Junularo (HEJ)  
Irano Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO)  
Indonezio Indonezia Esperantista Junulara Organizo  
Israelo Junulara Esperanto-Ligo en Israelo (JELI)  
Italio Itala Esperantista Junularo (IEJ)  
Japanio Japana Esperanto-Junularo (JEJ)  
Kanado Junularo Esperantista Kanada (JEK)  
Kebekio Kebekia Esperantista Junulara Organizo  
Kolombio KolombEJO  
Kongo (Dem. Resp.) Demokratia Kongolanda E-ista Junulara Organizo  
Koreio Korea Esperanto-Junularo (KEJ)  
Kroatio Kroatia Esperanto-Junulara Asocio (KEJA)  
Kubo Kuba Esperantista Junulara Organizo (KEJO)  
Litovio Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL)  
Madagaskaro Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro (JEOM)  
Meksiko Meksika Esperanto-Junularo (MEJ)  
Nederlando Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)  
Nepalo Nepala Esperanto-Junulara Organizo (NEJO)  
Norvegio Norvega Junularo Esperantista (NJE)  
Pollando Pola Esperanto-Junularo (PEJ)  
Portugalio Portugala Esperanto-Junularo (PEJ)  
Rumanio Rumana Esperantista Junulara Asocio (RumEJA)  
Rusio Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM)  
Serbio Serbia Esperanto-Junulara Organizo (SerbEJO)  
Slovakio Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ)  
Svedio Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU)  
Tanzanio Junulara Esperantista de Tanzanio Organizo  
Togolando Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE)  
Ukrainio Ukrainio Ligo Esperantista Junulara (ULEJ)  
Usono Usona Esperantista Junularo (USEJ)  
Vjetnamio Vjetnama Esperanto-Junularo (VEJO)  

Fot. kapa Ludovico Cera, ĉefa Łukasz Żebrowski per AMCHARTS