Home > Aliaj > Nova numero de Revuo Kontakto aperis en la reto

La nova numero de Revuo Kontakto ĵus aperis en la reto!
Ĝi daŭrigas la ĉeftemon de la antaŭa numero: Mono – Ĉu neŭtrala lingvo?
En Movada Rubriko, sub la gvido de Massimo Ripani, vi legos pri la historie unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko kaj pri la TEJO-agado dum la Universala Kongreso en Seulo.

La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version ĉe http://uea.org/revuoj/ 

La redaktoro de Kontakto Rogener Pavinski enkonduke skribas: “Jen en viaj manoj (aŭ sur ekrane) troviĝas la daŭrigo de la pasintnumera temo: Mono! En ĝi vi legos la trian kaj kvaran parton de la artikolo prilaborita de Guillaume Armide: Mono, ĉu neŭtrala lingvo? Verdire mi devas diri ke ĝi estas eble la plej amplekse informa kaj profesie verkita artikolo, el tiuj aperigitaj de mi en Kontakto. Dankon, Gijom!
Plu pri mono – aŭ fakte pri eksperimento vivi sen ĝi (eĉ se dum iom da tempo) – pritraktas la artikolo de Andreas Langholf. Li kun sia familio dum sep semajnoj provis kiel eble malpli konsumi varojn per aĉeto. Interesa sperto. Serge Ajua Rusa Ki analizas la pozitivajn kaj negativajn influojn de mono sur la homoj kaj Roxane Romann rakontas pri la fono de la esprimo “Mono ne odoras”.
Ni tre ŝatas ricevi leterojn kaj komentojn pri nia laboro. Certe, ankaŭ niaj kunlaborantoj, kiuj laboris por prezenti al vi la artikolojn, ŝatus ricevi de vi reagojn. Do, ne forgesu skribi al ni. Se ankaŭ vi volas fariĝi kunlaboranto, niaj paĝoj atendas vian kontribuon!”

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.