Home > Proponoj aktivi > Kunlaboru en scienca esploro pri sintenoj al lingva justeco en la monda junularo!

Ĉu vi interesiĝas pri lingva justeco kaj volas kontribui al internacia esplorado pri la opinioj kaj sintenoj de junuloj el diversaj landoj?

TEJO kaj Civiencia invitas vin aliĝi al esplorteamo por nova projekto pri sintenoj al lingva justeco en la junularo!

Ĉefa celo:
Esplori la sintenojn de junuloj rilate al lingva justeco, por kompreni:

  1. Kiom konscia estas la junularo pri la nuna stato de lingva (mal)justeco;
  2. Kiel ili interpretas la nunan mondan situacion;
  3. Kiaj estas iliaj antaŭvidoj por la proksima estonteco;
  4. Kion ili ŝatus, ke okazu;
  5. Kian rolon povus ludi Esperanto en realisma kaj/aŭ dezirata estonteco;
  6. Kiom ili pretus persone engaĝiĝi.

Metodo: Neĉeesta internacia enketo.

Ni serĉas teamanojn el diversaj landoj, kiuj volas:

  • Kundecidi pri la celoj kaj metodoj;
  • Traduki la demandaron al sia(j) gepatra(j) lingvo(j);
  • Helpi disvastigi la enketon;
  • Partopreni en la analizo kaj verkado de la konkludoj.

Publikigaj eblecoj:
Ni strebos publikigi la rezultojn, eble en scienca revuo. Se tio sukcesos, aktivaj kunlaborantoj povus esti konsiderataj por kunaŭtoreco. Tamen, eblas ankaŭ (nur) blogartikolo, kontribuo en TEJO-revuo Kontakto, aŭ simila formato, laŭ la evoluo de la projekto.

Plano por la esplorado:

  • Ĝis 20a de aprilo: Sinproponoj al la teamo
  • 14a–27a de aprilo: Kundecidoj pri celoj kaj metodoj
  • 21a aprilo – 4a majo: Kreado de demandaro
  • 5a–11a de majo: Testado kaj plibonigo
  • 12a–25a de majo: Kolekto de respondoj
  • 26a majo – 8a junio: Analizo de datumoj
  • Post 8a de junio: Redaktado kaj publikigo

📬 Kiel kandidatiĝi?
Sendu vian sinproponon ĝis la 20a de aprilo 2025 al kandidatigxoj@tejo.org.

Bonvolu mencii:

  • Via(j)n lingvokapablo(j)n;
  • Vian motiviĝon por partopreni;
  • Ĉu vi povus helpi pri tradukado kaj/disvastigo en via lando;
  • Se aplikeble, vian antaŭan sperton pri akademia esplorado (tio ne estas deviga).

Ni antaŭĝojas kunlabori kun vi!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

此站点使用Akismet来减少垃圾评论。了解我们如何处理您的评论数据