Home > Aliaj > Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2024-2025)!

Kadre de Eŭropa Solidareca Korpuso (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj, kaj havas loĝpermesojn en la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭrŭ ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn, ideale ekde Septembro aŭ Oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Ankaŭ estas oportuno ĉi-jare kandidatiĝi nur por 3-monata volontulado. Kvankam ni preferas kandidatojn por 12-monatoj, se vi interesiĝas bonvolu kontakti nin pri tio.

Eblas kandidatiĝi ĝis la 30-a de Junio! 

Pliaj detaloj pri la volontula programo

TEJO serĉas 3 volontulojn por la volontula periodo ekde la 1-a de Julio 2024 ĝis la 31-a de Januaro 2026, kun eblaj komencdatoj prefere ekde Septembro aŭ Oktobro.

Volontulado signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEJO –, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en tutmonda medio pri la specifaj agadkampoj de la organizo.

Oni kalkulas kun subteno pri jenaj taskoj (la taskoj estos atribuitaj laŭ la personaj interesoj, spertoj kaj kapabloj de la volontuloj. La volontuloj estos akompanataj por lerni kiel plenumi la taskojn):

  • ĉiutagaj administraj taskoj de la organizo;
  • ĉeesto kaj protokolado dum EstrarKunsidoj, KomitatKunsidoj kaj kunplanado de la estonta strategio de la organizo;
  • pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO kaj prizorgado de la arkivoj;
  • informado pri la agado de TEJO dum esperantaj kaj ne-esperantaj kongresoj kaj seminarioj: prezentado de la organizo, deĵorado ĉe TEJO-budoj, kunplanado de la movada programo, k.s.;
  • reprezentado de TEJO ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj: partopreno en eventoj de Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), UNITED-konferencoj, UNOY-forumoj (United Network of Young Peacebuilders) aŭ Unuinĝintaj Nacioj, k.s.;
  • partopreno en diversspecaj kaj diverslingvaj trejnadoj, rete kaj ĉeeste, laŭ viaj interesoj;
  • aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝaro kaj la sociretaj kanaloj de TEJO, inkluzive de kreado de novaj enhavoj kaj tradukado al via denaska lingvo;
  • aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO en la fakoj, kiujn vi plej ŝatas;
  • helpado al la organizado tutmonde kaj surloka volontulado dum Esperanto-eventoj, ekzemple dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK);
  • kontribuo al verkado de subvencipetoj por Erasmus+ kaj Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj kunmastrumado de tiuj projektoj;
  • ekspedado de la revuo Kontakto.

La ideala kandidato

  • havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, pretu lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado*;
  • ŝatu administran laboron farendan per komputilo (bazaj scipovoj pri retpoŝtoj, interreto, tekstprilaborado, kreado de prezentaĵoj ktp.);
  • estu kapabla memstare preni decidojn;
  • estu kapabla labori en teamo kaj taŭge sinesprimi en grupaj situacioj;
  • estu preta aktive kunlabori kun la Estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo;
  • havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj;
  • neniam antaŭe partoprenis ESK-projekton.

* Ĉar nia laborlingvo estas Esperanto, ni provizos la volontulon per lingvokursoj kun instruisto(j) antaŭ la komenco kaj dum la unuaj monatoj de la volontulado, se la elektita volontulo ankoraŭ ne sufiĉe bone parolas Esperanton. 

Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!

Ideale vi volontulos dum unu jaro kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde la 1-a de Julio 2024). Vi ricevos poŝmonon ĉiumonate, senpagan loĝejon kaj repagon de la vojaĝkostoj por alveni Roterdamen kaj por reveni hejmen. La volontulado kutime ankaŭ kovras la kostojn por partopreni diversajn esperantajn eventojn.

Kiel kandidatiĝi

Sendu vian kandidatiĝojn retpoŝte al info@tejo.org kaj ne forgesi alkroĉi:

  • vivresumon (priskribanta vian formalan kaj neformalan edukadon, movadan aktiviĝon, ekstermovadajn spertojn, kaj tiel plu);
  • motivleteron (priskribanta kial vi volas volontuli por TEJO).

La kandidatiĝperiodo estas malferma ĝis la 30-a de Junio. Gravas scii ke ni pritraktos la kandidatiĝojn kaj organizos la intervjuojn laŭ ordo de ricevado. Ni konsideros kandidatiĝojn senditajn dum la kandidatiĝperiodo ĝis la trovado de taŭgaj kandidatoj, do sendu la vian kiel eble plej frue!

Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin je info@tejo.org.

Grave:  TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Nederlando malfacile disponigas al volontuloj vizojn, male ol aliaj landoj. Tial, ni rajtas nur akcepti volontulojn se vi havas ŝtatanecon de aŭ loĝpermeson* en lando de ŝengena zono.

Loĝpermeso en:
  • Lando de Eŭropa Unio;
  • Norda Makedonio kaj Turkio;
  • Liĥtenŝtejno, Islando kaj Norvegio;
  • Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro kaj Serbio;
  • Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio;
  • Alĝerio, Egiptujo, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio,
  • Rusa Federacio.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.