Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dungos oficiston por la nova jaro. Ĉu temas pri vi? Kandidatiĝu ĝis la 22-a de decembro 2016.
TEJO dungos duontempe programiiston, kiu laboru de januaro ĝis aŭgusto (inkluzive) 2017; la precizaj datoj estos interkonsenteblaj. Surbaze de la plenumota laboro kaj de la necesoj de TEJO estos konsiderata la ebleco je pludungado.
Elektoto ricevos monatan salajron de 768.60€ por duontempa laboro (19 horoj semajne). Oficisto laboru hejme kaj povos ĝenerale decidi la laborhorojn, sed kun flekseblo kaze de bezono.
Nian programiston zorgos pri:
- Funkciado kaj teknika evoluigo de tejo.org (ekzemple havi propran membro-aliĝilon, plurlingvan kaj uzonte SSL).
- Starigo de modelo freemium por trejnmaterialoj (kelkaj estu alireblaj nur al membroj).
- Kreado de novaj servoj por membroj kaj membraj organizoj (ekzemple membromastrumadsistemo por identigado de rektaj kaj nerektaj membroj, kaj starigo de membrara komunikilo).
- Alirigo al ĉiuj servoj de UEA/TEJO per samaj -ŝangeblaj- datumoj kaj kreado de ensalutejo.
- Evoluigo de multreteja sistemo per WordPress Multisite.
- Subtenado de teknologia komisiono, laŭeble ankaŭ de faka sekcio por programistoj.
Ĉu vi interesiĝas?
Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 22-a de decembro 2016 kun vivresumo, motivletero, rekomendletero al dungo@tejo.org kun titolo “Programisto 2016: Via nomo”. Vi ricevos konfirman mesaĝon; se vi ne ricevos ĝin, bonnvolu resendi vian mesaĝon al info@tejo.org.
Kondiĉoj por rajti kandidatiĝi:
- Havi laborpermeson en subvenciebla lando* (tio signifas ke la kandidatoj devas nepre loĝi en unu el tiuj landoj dum la laborado). Se vi loĝas en alia lando sed senvize rajtas translokiĝi al 1 el tiuj landoj, vi mem devas zorgi pri restado;
- Havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B1-nivelo;
- Kapabli lerte uzi komputilon por plenumi la superajn zorgendaĵojn;
- Kapabli labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
- Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
- Esti entuziasma pri Esperanto;
- Esti kapabla kunlabori en teamo kaj peti helpon;
- Esti preta je bona kunlaboro kun la Estraro kaj la stabo de la Centra Oficejo.
* Subvencieblaj landoj estas tiuj de EU, ELKA, Makedonujo kaj Turkujo.