
TEJO alvokas al ĉiuj membroj, patronoj, subtenantoj, kaj kunlaborantoj helpi en nia eksterordinara misio: ebligi la amasan partoprenon de junaj esperantistoj el Azio, Oceanio, kaj aliaj kontinentoj en la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Indonezio.
La Fonduso “Partoprenu IJK-n” de TEJO ĉiun jaron helpas aktivajn junulojn kun malfacilaj ekonomiaj situacioj vojaĝi kaj ĉeesti nian kongreson, dum kiu ili partoprenas en diversaj aktivaĵoj kiuj kapabligas ilin kaj instigas ilin al plukontribuado al TEJO kaj al la movadoj en siaj landoj. Ni esperas, ke ĉi-jare, vi denove subtenos la fonduson en ĝia ĉiama misio, sed kun speciala investo en aziaj kaj oceaniaj junuloj.
En la lastaj IJK-oj, azianoj kaj oceanianoj estis la malplej reprezentataj grupoj: ekzemple, en IJK 2024 en Litovio ĉeestis nur du homoj el Azio kaj unu el Oceanio, ĉiuj kun subteno de la fonduso aŭ de aliaj projektoj de TEJO. Ĉi-jare ni ŝatus, ke la situacio estu malsama: en la 81-a IJK en Indonezio, aziaj kaj oceaniaj junuloj estos la steluloj!
La 81-a IJK estas tre malofta okazo por junuloj de ĉi tiu mondoparto: ĝi estas la unua en Azio post 12 jaroj, la unua en Sudorienta Azio post 11 jaroj, kaj la unua ekster Eŭropo post 8 jaroj. Ĝi certe ne estas maltrafebla ŝanco por nuna generacio de junuloj en la regiono.
Ni kalkulas je via subteno por kolekti almenaŭ €8000, kiu helpos ebligi la partoprenon de ĉ. 20 junuloj el ses kontinentoj. Atentu, ke por ĉiu eŭro kiun vi donacas, ankaŭ Universala Esperanto-Asocio (UEA) donacos unu eŭron, ĝis €2000.
Legu la plenan kampanjon kaj donacu ĉe http://mallonge.net/subtenu-ijk2025. Vi ankaŭ povas donaci al nia UEA-konto ijkb-b.
Donacinte, via nomo aperos en la listo de niaj subtenantoj, krom se vi petas resti anonima. Se vi havas demandojn aŭ proponojn, skribu al info@tejo.org.
La tuta teamo de TEJO kaj de IJK 2025 elkore dankas vin pro via subteno.