
Kio estas EJO?
Eŭropa Junulara Okazaĵo (aŭ oficiale angle “European Youth Event” – EYE) estas evento celanta gastigi 10 000 eŭropajn junulojn, kiuj reprezentos diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco), proponante interagan kaj dinamikan miksaĵon de agadoj, debatoj, programeroj, vizitoj, artaj prezentoj kaj multe pli – ambaŭ ene de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo kaj ĉirkaŭ la EJO-Vilaĝo.
Kompreneble, TEJO petos specialan atenton por lingva justeco kaj internacia komunikado. Kiel jam en 2016, 2018 kaj 2023 TEJO sendos tien tutan delegitaron! Tie, ĉi-jare ni okazigos la lingvopolitikan rolludon de TEJO: Kukumio. Por tion plenumi ni ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento, kiu ĉeforganizos la eventon, por efektivigi la rolludon ene de la Eŭropa Parlamentejo.
Kion vi ricevos kiel akceptita kandidato?
- Post elektigo de kandidatiĝo, repagon de la ir- kaj reven-vojaĝkostoj al Strasburgo kaj repagon de surlokaj restadkostoj (loĝado, manĝo, transportado) post la aranĝo sub la jenaj postuloj:
- Homo loĝanta inter 50 km kaj 500 km de Strasburgo: Ricevo de maksimume 350 EUR;
- Homo loĝanta inter 500 km kaj 1000 km de Strasburgo: Ricevo de maksimume 450 EUR;
- Homo loĝanta pli for ol 1000 km de Strasburgo: Ricevo de maksimume 500 EUR;
- Logistikan subtenon pri eventuala serĉado de loĝejo ĉe esperantistoj en Strasburgo per Pasporta Servo por tranoktado dum la evento, inklude de la vojaĝtagoj (de la 12-a ĝis la 15-a de Junio);
- Eblon partopreni EJO 2025 kaj kontribui al la organizado de EJO en internacia teamo pere de la TEJO-aktivaĵo nomata Kukumio: Agadi por demokratio per rolludo pri lingvopolitikoj;
- Oportunon trejnistiĝi pri edukado rilate al lingvaj rajtoj per neformalaj metodologioj, kaj kapabliĝi por implementi la lingvopolitikan rolludon de TEJO;
- Spertiĝon pri organizado de aktivaĵoj pri edukado, eŭropa agado kaj similaj fierindaĵoj por via vivresumo;
- Konsilojn kaj materialojn por plibonigi viajn kapablojn pri ekstera reprezentado, komunikado kaj neformalaj metodologioj pri edukado.
Kian kandidaton ni serĉas?
Jen la ecoj de la kandidatoj:
- esti almenaŭ 16-jaraĝa kaj maksimume 30-jaraĝa je la 13-a de Junio 2025;
- loĝi en lando de Eŭropa Unio (EU), Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Moldavio, Montenegro, Norda Makedonio, Serbio, Turkio, Ukrainio aŭ Unuiĝinta Reĝlando, kaj ne bezoni vizon por eniri Francion;
- esti memstara, sociema, tolerema, vojaĝe sendependa kaj malferma;
- preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de la aktivaĵo de TEJO dum la periodo antaŭ, dum (realigante la aktivaĵon dufoje, unu fojon la 13-an kaj alian fojon la 14-an) kaj post la evento;
- regi Esperanton almenaŭ je B2-nivelo, kiu estos la laborlingvo de la TEJO-teamo, aŭ se vi estas novulo, preti signife plibonigi ĝin ĝis la komenco de la evento;
- regi la anglan almenaŭ je B2-nivelo por interagi inter la aliaj eventanoj; regado de aliaj lingvoj estos kompreneblege pluso;
- emo kaj disponebleco spertiĝi pri neformala edukado kaj ekstera reprezentado pere de la kurso pri eksteraj rilatoj de TEJO, kies kompletigo antaŭ la evento estos necesa;
- emo kaj disponebleco partopreni retan trejnadon pri Kukumio, la lingvopolitika rolludo de TEJO, per retkunsido interkonsentota por okazigi inter Marto kaj Aprilo;
- povi partopreni la tutan eventon (13-a kaj 14-a de Junio), kun nepra alveno unu tagon pli frue kaj reveno unu tagon poste (ekde la 12-a ĝis la 15-a de Junio).
La elektitoj devos membriĝi en TEJO kiel individuaj membroj dum 2025.
Dum la elektada procedo, ni atentos pri genra kaj landa egaleco ene de la onta teamo.
TEJO instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉojn, sendepende de genro aŭ handikapeco. Se vi havas handikapon, bv. priskibi (en la lasta demando de la formularo) kiel ĝi povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.
Kiel mi povas kandidatiĝi?
Ĉu vi volas influi la eŭropan junularon per aktivaĵo pri lingvaj rajtoj kaj reprezenti TEJO-n kune kun grupo de esperantistaj entuziasmuloj el tuta Eŭropo?
Se jes, plenigu tiun ĉi aliĝilon ĝis la 26-a de Januaro 2025. Vi aldone povas kunsendi vivresumon (ne nepre en Esperanto), kaze ke vi disponas ĝin, al david.ruiz.sanchez@tejo.org.
Ne hezitu peti pli da informoj al david.ruiz.sanchez@tejo.org, se vi tion bezonas.
2 Comments, RSS