La komisiono de TEJO pri Edukado, Scienco kaj Kulturo organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021.
La podiaj diskutoj de IRIS okazas dum la TEJO-evento Retoso. Ili baziĝas sur la ricevitaj videaj prelegoj, jam spekteblaj en YouTube, kaj tuŝas diversajn fakojn kaj temojn. Ĉu vi volas lerni pli pri lingvistiko, sociologio, antropologio, internaciaj rilatoj, astronomio, inĝenierarto, biologio, psikologio, matematiko, fiziko, aŭ fervojoj? Venu starigi demandojn al la prelegintoj!
La podiaj diskutoj okazas per Zoom kaj estas libere alireblaj por ĉiuj. La detaloj pri la horaro kaj la Zoom-ligiloj aperas ĉi-sube.
Aliĝu ankaŭ al la Telegram-grupo de IRIS 2021 kie ni priparolos la prelegojn kaj la podiajn diskutojn
Lingvistiko
Podia diskuto pri Lingvistiko okazos Lunde, la 5-an de Aprilo, 09:00-10h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto
La fratoj Saussure – Davide Astori
Bildeco en la zoologia vortoprovizo de Libras – Renato Guedes
Area lingvistiko en la Kaĉin-zono – André Müller
Ĉu /ə/ kaj /ɨ/ estas kunfanditaj en la arumana? – Michael Vrazitulis
Interfake Esplori: Lingvistiko Renkontas Argumentoteorion – Federico Gobbo
Sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj
Podia diskuto pri Sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj Lunde, la 5-an de Aprilo, 15h30-17:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto
Surinamo-Franca Gujano: perspektivoj pri la landlimo – Valentin Ceretto Bergerat
Cifereca antropologio – Guilherme Fians
Sociologia aliro al Esperanto – Carlos Pesquera
Enrigardoj en la brazilan esperantistan junularan movadon – Manuela Burghelea
(venos baldaŭ)
Astronomio
Podia diskuto pri Astronomio okazos Sabate, la 3-an de Aprilo, 09:00-10h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto
La fosfino kaj la vivo sur Venuso – Loïc Rossi
Inĝenierarto kaj biologio
Podia diskuto pri Inĝenierarto kaj biologio okazos Sabate, la 3-an de Aprilo, 16h30-18:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto
Mikropoluado kaj mezurado de estrogena aktiveco en kloakaj akvoj – Allan Argolo
Terveturila Kontrolo en Precizaj Aŭtonomaj Poziciigaj Manobroj – Cesar Hernandez
Invadantaj Specioj – Juan J. Schmitter
Psikologio
Podia diskuto pri Psikologio okazos Vendrede, la 2-an de Aprilo, 09h30 – 11:00 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto
Ekesto de spirala dinamiko – KuboF Hromoslav
Aŭtismo hodiaŭ – Françoise Noireau
Neformala tradukado de junuloj – Charlotte Scherping Larsson
Diskurso pli gravas ol realo – Vicente Manzano-Arrondo
Matematiko kaj fiziko
Podia diskuto pri Matematiko kaj Fiziko okazos Dimanĉe, la 4-an de Aprilo, 17:00 – 18h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto
Kondorcet-Voĉdonsistemoj – Michael Boris Mandirola
Orientita geometrio: Ĉu Longoj Nepre Estu Pozitivaj? – François Lo Jacomo
Miksado de Kartaro – Lucas Teyssier
Kvantuma Mekaniko, La Jano de Fiziko – Abhinav Varma
Fervojoj
Podia diskuto pri fervojoj okazos Sabate, la 3-an de Aprilo, 11:00 – 12h30 UTC: Zoom-ligilo al la podia diskuto
Fervojoj por daŭripovo – Stefan MacGill
Konkreta propono de plurfaka kunlaboro – Rodica Todor
Bologna: la nova subtera stacio por la grandrapida trafiko – Vito Tornillo
(venos baldaŭ)