![](https://www.tejo.org/wp-content/uploads/2021/02/Retoso2021-1200x661.jpg)
Kun granda ĝojo ni invitas vin al Retoso!
Retoso estas la nova reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj. Ĝi okazos inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo. Malaĉa programo atendas vin: vi povos amuziĝi, ludi kvizojn, koncertumi, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj. Kaj la programeroj okazos en diversaj horzonoj!
Partopreni estas tute senkoste por TEJO membroj!