Home > Aktualaĵoj > Kandidatoj al Komitataneco B 2024 Decembro

Listo de kandidatoj al Komitataneco B 2024*.

*Pro malfruoj jam klarigitaj al la Komitato per sia retpoŝta listo, la ekofico de tiuj novaj Komitatanoj okazos la 1an de Februaro 2025. Tamen tiu ĉi elekta procezo daŭre rilatas al tiu planita por 2024 Decembro, tio estas: la oficperiodo iras ĝis la 30a de Novembro 2026.


Prezento de kandidatoj por Komitatano B

2024-2026 Decembro

Abdou Karim FALL, Senegalo

Biografieto kaj movadaj celoj:

Kara samideanoj,

Mi ŝatus prezenti mian kandidatiĝon por posteno en la komitato B de TEJO. Ĉi tiu peto sekvas mian ambicion esti la senkompare reprezentanto la tutaj membroj de TEJO. Mi malkovris la lingvon en 2022, antaŭ la AKE (AFRIKA KONGRESO ESPERANTO) kiu okazis en Tieso, Senegalo. Mi havis la honoron partopreni en tiu ĉi kongreso kie kreiĝis Senegala Esperanto junularo (SEJ), kies ĝenerala sekretario mi estas. Mi partoprenis ankaŭ en la reta lingvokongreso, kiun mi havis la honoron fermi. Mi partoprenis ankaŭ en aliaj renkontiĝoj kun TEJO. 

Per ĉi tiu reprezentado mi ŝatus popularigi Esperanton ĉe multaj homoj, kiuj kontaktos ĝin en la valoroj, kiujn la lingvo rekomendas. Mi 

estos disponebla por labori kun miaj kolegoj pri niaj projektoj. Mi restas disponebla, karaj amikoj, por respondi viajn zorgojn.

Farite Rufisko, 30 Oktobro 2024

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 5
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 4

Jean de Dieu KASEREKA KIKAKO, DR Kongo

Biografieto kaj movadaj celoj:

Estimata prezidanto de TEJO, komitatanoj kaj viaj kunlaborantoj saluton.

Mi nomiĝas kasereka kikako jean de Dieu loĝanta en Respubliko demokratia Kongo.

Mi naskiĝis la 29an de januaro 2000.

Mi lernis esperanton en la jaro 2018 kaj ek de tiam mi komencis servi en la esperanto movado.

Post lerni esperanton en 2018 kaj mi ekinstruis gxin en mia loka klubo kiu nomigxas GEK (Goma esperanto klubo).

En la jaro 2020, mi estis elektita kiel prezidanto de KJBEL (Komitato de junuloj por la bona evoluo de la internacia lingvo esperanto) kies mi estas el la fondintoj.

Tiu grupo estis kreita por aktivigi junuloj en la urbo Goma kaj kulturkampe kaj instruukampe.

En tiu grupo ni jam sukcesis produkti diversajn filmentojn esperantajn kiuj estas ce nia jutubkanalo.

Simple tajpu : KJBEL KJBEL.

Dum mia servado al Esperanto, mi agadas en diversaj kampoj:instruukampe,kulturkampe kaj verkkampe.

Dum tri monatoj servis al tejo kiel komitato Ĉ kaj volas kontribui plu por la antauxenigo de tiu cxi junulara organizo.

Kun tiu, motivo mi decidas kandidatiĝi kiel komitato B.

Mi estas konscia pri mia kandidatiĝo kaj ja certas ke se mi venkos la baloton, mi feliĉe ekzekutos laborojn kiuj estos atribuotaj al mia respondeco por helpi la organizon iri antauen.

por konkakti min,mi estas ĉe :jeandekikako@gmail.com +243976971837

Goma la 8a de oktobro 2024

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 5
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 2

Ramazani AMISI NANJIRA, DR Kongo

Biografieto kaj movadaj celoj:

Karaj estraro de TEJO,

Mi, Ramazani Amisi Nanjira, ŝatas fariĝi komitatano B de TEJO.

Mi komencis miajn studojn pri Esperanto en 2016 en loka E-klubo en Uvira urbo situanta en orienta parto de DRKongo, en la provinco de Suda kivuo.

Unu jaron poste, mi fariĝis bona esperantisto kaj aŭtomate fariĝis membro de Uvira

E-klubo. Mi ankaŭ fariĝis juna instruisto de Esperanto en mia loka urbo kaj en mia regiono.

En 2020, mi fariĝis dumtempa sekretariisto de Uvira Espranto-klubo dum maksimume

6 monatoj kaj mi persone eksiĝis el tiu posteno pro privataj kialoj.

Mi havas sufiĉe plenan sperton en la movado, kiun mi akiras en diversaj

Esperanto-aranĝoj el kiuj mi citu kelkajn kiujn mi partopenis. Temas pri :

  • La tria Burunda Esperanto-kongreso kiu okazis en Nyanza-lac kaj tie mi sukcesis al ekzamenoj de ILEI por la dua nivelo
  • La sepa Afrika Kongreso de Esperanto kiu okazis ankaŭ en Burundio
  • La ĵuspasinta 109a Universela kongreso okazinta en Arusha/Tanzanio.

Notindas, ke mi estas multjara juna Esperanto-instruisto en loka regiono kies fruktoj montriĝas en diversaj aranĝoj por Esperanto en la reto kaj ĉie.

Mi esperas por la Komitato de TEJO labori kaj alporti novajn ideojn kaj helpi al aliaj, kiuj bezonos mian sperton en iu ajn fako.

Altestime,

Ramazani Nanjira Amisi.

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 5
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 5

Richard NIHEREWENIMANA, Burundo

Biografieto kaj movadaj celoj:

Saluton!!!

Mi nomiĝas Richard NIHEREWENIMANA de Burundo,

Mi volas kandidatiĝi en komitato B de TEJO.

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 6
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 2

Tatiana RAVOLOLOMAMPIONONONA, Madagaskaro

Biografieto kaj movadaj celoj:

Mi estas studentino de 5-a jaro en la nutraĵa industrio, nuntempe mifinstudas kaj staĝas por akiri mian majstran 2-diplomon.Mi estas pasiigita pri danco, kuirado kaj mi ŝatas defiojn tial mi volas kandidatiĝi. Mi estas membro de UEA, TEJO, EVAA (Esperantista Virina Agado en Afriko) kaj estrarana membro de UME aŭ Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj tiel sekretarino.

Mi kandidatiĝas ĉar unue por plilarĝigi mian horizonton de Esperanto per la komunikadoj de aliaj esperantistoj dum pli bone estus parto de la komisionoj por tio.

Due, praktiki la Esperanto-lingvon pli por plibonigi do esti parto de komisiono multe helpos min.

Trie alporti videblecon por mia lando por ke ni estu pli konataj internacie kaj fine akiri spertojn por mia nuna tasko kiel sekretarino de UME aŭ Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj.

Tatiana

Subtenantoj:

  • kvanto de subtenantoj: 7
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 5

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.