Esperanto: Lingvo por la mondo – Zamenhofa Tago 2019
Okaze de la Zamenhofa Tago, ni demandis al junaj esperantistoj kion ili volas diri al la mondo. Jen iliaj respondoj!Kunhavigu la videon kun viaj amikoj kaj rakontu al ili pri Esperanto!
Okaze de la Zamenhofa Tago, ni demandis al junaj esperantistoj kion ili volas diri al la mondo. Jen iliaj respondoj!Kunhavigu la videon kun viaj amikoj kaj rakontu al ili pri Esperanto!
Partoprenu en la video de TEJO por ĉi-jara Zamenhofa Tago! Ni bezonas vian kontribuon kaj vian kreemon! Kaj ni volas amplifiki vian voĉon! Esperantistoj loĝas en diversaj landoj, estas parto de malsamaj socioj kaj medioj, kaj havas diversajn zorgojn....
La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO serĉas kandidatojn por partopreni la Ĝeneralan Asembleon de UNOY (United Network of Young Peacebuilders) en Nederlando! Ni serĉas homojn kiuj: Disponeblas por vojaĝi al Nederlando inter la 18-a kaj 24-a de junio...
La prezidanto de TEJO Joop Kiefte kaj nia oficisto pri Eksteraj Rilatoj Spyros Papadatos partoprenis eventon pri homaj kaj junulaj rajtoj ĉe la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (UNHCHR) en Ĝenevo. Joop partoprenis ankaŭ laborgrupon...
TEJO kaj Tutmondaj Voĉoj (Global Voices Esperanto) kunigas fortojn por volontula kunlabora projekto pri tradukado de artikoloj pritemantaj genron. La celo estas krei skipon de tradukantoj kaj provlegantoj por publikigi en Esperanto novaĵojn de la civitana gazeto Tutmondaj Voĉoj. ...
TEJO serĉas partnerajn organizojn por subvencio de Konsilio de Eŭropo por promocii la batalon kontraŭ seksismo. La projekto devus okazi inter Februaro kaj Septembro 2020 kun financa subvencio de 40000 eŭroj entute. Ĝi devas havi nacian fokuson sed influi...
Ni remalfermas la kandidatiĝojn por IJK 2021. Kandidatiĝu kaj organizu kune kun TEJO la 77-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! Por ke kandidatoj sentu sin pli certaj kaj kuraĝaj ni proponas du etapojn por sendi al ni viajn...
Ĉu vi havas malmultajn eblojn paroli Esperanton? Pere de la projekto Ekparolu! de Edukado.net vi povas havi verajn konversaciojn kun spertaj esperantistoj el la tuta mondo kaj plibonigi vian parolkapablon. Senpage! Spektu videan prezenton de la projekto.
La Elekta Komisiono estas Organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti...
TEJO partoprenis kunsidon de membroj de FoJE – Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) la 8-an de septembro en Bruselo por pridiskuti la strategian laborplanon. La vicprezidanto de TEJO Mounir Abjiou partoprenis kiel oficiala delegito de TEJO kaj la...
Dum IJK 2019 en Slovakio estis elektita la nova Estraro de TEJO por la mandato 2019-2020. Ni ĝojas prezenti al vi la novan teamon!
Alproksimiĝas la limdato por kandidatiĝi por Erasmus+ projektoj (1-an de Oktobro). TEJO serĉas organizojn, kiuj ŝatus iĝi partneroj kaj pretus helpi ankaŭ kun la kandidatiĝo mem. La projekto estu en la KA1 kategorio (Lernado kaj moviĝeblo de individuoj) kun...
Jen la nova numero de Revuo Kontakto.La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski La jaro 2019 estas deklarita internacia jaro de indiĝenaj lingvoj laŭ Unesko. La celo estas, per tio kontribui al la konscio...
Zamenhof Project: Breaking The Codes de juna muzikteatra aŭtoro Jerzy Bielski estas interdisciplina projekto inspirita de la ideoj kaj la vivo de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la universala lingvo Esperanto kaj akcelanto de la monda paco. En ĉi...
La IJK 2019 – 75-a Internacia Junulara Kongreso okazis en Slovakio, en la urbo Liptovský Hrádok, de la 28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto 2019. La IJK 2019 estis semajno de amuziĝo, amikeco, muziko kaj lernado. 231 homoj...
Dum IJK2019 en Slovakio estis elektita la nova Estraro de TEJO por la mandato 2019-2020. Prezidanto: Abel Johannes Kiefte (Joop), el NederlandoVicprezidanto: Mounir Abjiou, el MarokoVicprezidanto: Hoan Tran (Ĝojo), el VjetnamioĜenerala Sekretario: Catherine Neilson (Kejti), el UsonoKasisto: Mung Bui...
Jen la nova numero de Revuo Kontakto.La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski “Jen via mondo, jen nia mondo, kun monta neĝo kaj mara ondo. De la tropikoj ĝis la polusoj, jen vasta mond’...
La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020. La kandidatiĝoj estas remalfermitaj ĝis la 10-a de julio 2019 pro malsufiĉo de...
Dum IJK 2019 Internacia Junulara Kongreso en Slovakio okazos fotokonkurso kies temo estas Esperanta etoso! Ĉiu rajtas sendi unu foton. La plej belaj fotoj aperos en la ekspozicio kaj tri fotoj ricevos premion en tri kategorioj : – 1...
Okaze de la 75-a IJK en Liptovský Hrádok (Slovakio), ni invitas vin sendi videojn por krei la bonvenigan filmeton, kiun ni projekcios dum la solena malfermo de la kongreso. En via mallonga video (maksimume 15 sekundoj), vi rapide prezentu...
La ordinara kunveno de la Komitato de TEJO okazos kadre de IJK (Internacia Junulara Kongreso) 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio. Ankaŭ ĉi foje ni havos tri sesiojn, kiuj okazos la 29-an kaj la 30-an de julio 2019 laŭ la suba temposkemo, ĝis...
Ľutujeme, táto stránka je dostupná len v Esperanto, Angličtina (Americká) a Taliančina.
Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO dum IJK 2019 en Slovakio! La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido. Taskoj de la Kunsidestro estas gvidi la traktadon de...
Delegacio de TEJO partoprenis la Tutmondan Festivalon pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG Global Festival of Action) en Bonn, Germanio. La eventon organizis la Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado. La Ĝenerala Sekretario...
Michael Boris Mandirola estas unu el la kandidatoj al la Komitato de UEA. Ni faris al li kelkajn demandojn pri lia kandidatiĝo kaj pri la kunlaboro inter TEJO kaj UEA TEJO: Vi estas juna, kial vi kandidatiĝis en UEA,...
La alvoko estas denove malferma. Kandidatiĝu antaŭ la 10-a de julio. La Elekta Komisiono de TEJO serĉas kandidatojn por la Estraro de TEJO, por oficperiodo ekde la 1-a de septembro 2019 ĝis la 31-a de aŭgusto 2020. La Estraro...
Alvoko por amerikanoj: Partoprenu nome de TEJO konferencon de UNOY en Kolombio La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO serĉas kandidatojn por partopreni la konferencon de UNOY (United Network of Young Peacebuilders) en Bogoto, Kolombio, inter la 15-a kaj...
Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Menstruo-Tabuo. Kiam ĉesos la kondamno?La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos intervjuon al Querino Neto pri BEJO, artikolon de Marcionilo Vasconcelos kaj artikolon de...
Ĉu vi deziras pruvi per oficiala ŝtata diplomo vian lingvoscion pri Esperanto? Ĉu entute vi scias kiunivele vi konas nian lingvon? Ekzameniĝu laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) de la Konsilio de Eŭropo! KER-Ekzamenoj en Slovakio Vi povas ekzameniĝi laŭ...
Delegacio de sep esperantistoj reprezentis TEJO-n dum la Junulara Forumo ECOSOC de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Grava atingo por TEJO: Rakoen Maertens estis ĉefparolanto dum la ferma ceremonio kaj António Guterres, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, ĉeestis...
TEJO partoprenis la konsilion de membroj de FoJE – Forumo Junulara Eŭropa (European Youth Forum) de la 12-a ĝis la 13-a de aprilo en Bruselo. Rogier ‘Roĉjo’ Huurman kaj Paulína Jalakšova reprezentis nian organizon. TEJO estas membro de Forumo...
Ĉu vi ŝatus reprezenti TEJO-n en la komitato de UEA? La 20-an de julio komenciĝos nova trijara komitata periodo, kaj TEJO, kiel reprezentanto de la junaj esperantistoj, rajtas havi 2 komitatanojn A en la komitato de UEA. Jes, sonas...
Inter la 10-a kaj la 20-a de marto 2019 okazis la Esperanto-Semajno (SemEo), organizita de Esperanto-Kultur-Centro (EKC) de Tuluzo, en Francio. TEJO-delegacio partoprenis la eventon.La TEJO-volontulino Manuela Burghelea rakontas pri la sperto. Bonan legadon! Tuluzume Kiel iama volontulino de...
Ĉu vi ŝatas programi kaj scipovas verki kodon en NodeJS, JavaScript, kaj SQLite? Se jes, helpu TEJO-n disvolvigi ĝian internan kunlaborplatformon, la Centran Reton! Ni serĉas programistojn, kiuj ŝatus volontule kunlabori kune por krei pli kaj pli da servoj...
Ĝisdatigo: La laboroj de reteja prizorgado finis. Niaj retejoj tejo.org, reto.tejo.org, ijk.tejo.org estas nun denove alireblaj.La teamo de TEJO dankas nian volontulon Mia Nordentoft, kiu efike kaj rapidege prizorgis la laborojn! Pro laboroj de reteja prizorgado, ekde la 10:00...
Nia unua estrara kunsido de 2019 okazis en Prago de la 10-a ĝis la 14-a de marto. Ĉeestis la TEJO estraranoj Konstanze Schönfeld, Léon Kamenický, Tomáš Stano kaj Francesco Maurelli. Aldone, la kunsidon partoprenis la komisiito pri Aktivula Trejnado...
Ľutujeme, táto stránka je dostupná len v Esperanto a Angličtina (Americká).
Ľutujeme, táto stránka je dostupná len v Esperanto a Angličtina (Americká).
La preparado de IJK 2019 en Slovakio progresas kaj la Loka Kongresa Komitato rivelis kelkajn detalojn pri la bunta programo. Kiel jam anoncite, la temo de ĉi-jara IJK estas Kontraŭ antaŭjuĝoj kaj la teamo volas alfronti ĝin kiel eble...
Ni ĝojas anonci la gajnintojn de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2019: Charlotte Burton el Usono Emerson dos Santos el Brazilo Ekaterina Lozina (Miri) el Rusio Ili ricevos subtenon por partopreni la plej grandan junularan eventon de la jaro, IJK...
TEJO membras en la tuteŭropa reto UNITED, kiu kunigas ĉ. 560 volontulajn organizojn rilate al kontraŭ-rasisma kaj kontraŭ-faŝisma agado, subteno de migrantoj kaj minoritatoj, kaj interkultura agado. Dufoje jare, ĝi organizas konferencojn, en kiuj TEJO partoprenas jam de multaj...
Ĉu vi ŝatas programi kaj scipovas verki kodon en NodeJS, JavaScript, kaj SQLite? Se jes, helpu TEJO-n disvolvigi ĝian internan kunlaborplatformon, la Centran Reton! Aliĝu tuj! Centra Reto estas la ĉefa sistemo de TEJO por interna kunlaboro kaj ĝi estis lanĉita komence...
Jen la nova numero de Revuo Kontakto – la ĉeftemo de la numero estas Ĉukpilko – La sporto de la paco. La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo. En Movada Rubriko vi trovos la artikolon de Adonis Saliba “La Esperanto-Movado Estontecen”, artikolon...
Ni ĝojas prezenti al vi la ĵuselektitan novan estraranon de TEJO Tomáš Stano! Saluton Tomáš kaj gratulojn pro via estraraniĝo! Kial vi decidis kandidatiĝi por esti estrarano de TEJO?Saluton kaj dankon por viaj bonvenigaj vortoj. Unue mi ŝatus danki...