Home > De actualitate > Aliĝu al la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO

Malferma Invito por individuaj membroj de TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas al vi iĝi aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO. La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝigon de TEJO ĉe junularaj platformoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas junajn aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj.

Esti KER-ano signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La KER-ano agadas en la kerna agadspaco por alporti nian vidpunkton, kiu ofte temas pri lingvopolitiko, al eksteresperantlingvaj junularaj spacoj. KER-anoj rolas en TEJO konatiĝante kun aliaj organizoj kaj parolante pri eventualaj komunaj kunlaboradoj aŭ projektoj, aŭ prezentante neformale Esperanton al aliaj homoj, adaptiĝante al la celgrupo. Aliflanke, KER-anoj kontribuas al la diskutoj kiuj okazas rete aŭ ĉeeste, foje verkante dokumentojn aŭ reagante en forumoj. Tiel ni kunportas nian kontribuon, pri la temoj pri kiuj ni spertas.

Gravas ke esperantistoj ne restu izolitaj parolante pri lingvaj rajtoj kaj politiko nur inter si mem: Esperanto strebas al la tuta homaro kaj ne nur al ni!

KER estas malferma al junaj individuaj membroj de TEJO kies aĝo estas inter 18 kaj 35 jaroj, ideale kun altnivelaj konoj de Esperanto kaj la angla. La aliĝo temas pri aktivisma engaĝiĝo kiu limigas la daŭron de la aktivisma volontulado al tiu ĉi mandato (ekde la 1-a de Septembro 2024 ĝis la 31-a de Aŭgusto 2025). Kiel KER-ano, vi certe lernos memstare labori kaj akompanate povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciataj temoj. La oportunoj kaj respondecoj estos atribuitaj ankaŭ laŭ via persona intereso kaj sperto.

Ekzemploj de viaj oportunoj kaj respondecoj estas:

  • Esti trejnata kaj enkondukata al diversaj internaciaj junularaj organizoj kun kiuj TEJO kunlaboradas por kapabligi kaj efektivigi elstaran kaj utilan efikon kiel TEJO-reprezentanto.
  • Esti sciigita pri oportunoj kaj novaĵoj de Internaciaj Junularaj Organizoj kaj Naciaj Junularoj-Konsilioj, restante en rekta kontakto kun la internacia junulara movado.
  • Kontribui en la diskutoj kaj la oficialaj pozicioj de TEJO rigarde al tutmonda okazaĵoj, kaj antaŭenigi rezoluciojn kaj mociojn por oficialigi niajn decidojn.
  • Reprezentado de TEJO ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj de diversaj organizoj, kiel: Forumo Junulara Eŭropa – FoJE (European Youth Forum), Junulara Departementejo de Konsilio de Eŭropo – JD de KdE (Youth Department of the Council of Europe), Unuiĝintaj Nacioj – UN (United Nations), UNOY (United Network of Young Peacebuilders), UNITED (UNITED for Intercultural Action), ktp.
  • Kunlaboradi kun la Interŝanĝgrupa koalicio (anglalingve: Exchange Group) de Internaciaj Junularaj Organizoj kie TEJO anas, por plifortigi nian pozicion rilate la temojn, kiujn ni pritraktas kaj pri kiuj ni laboras, nome la antaŭenigo de interkulturaj interŝanĝoj, moviĝeblaj spertoj, neformala edukado, volontulado kaj junulara laboro.
  • Kunlaboradi kun aliaj internaciaj esperantistaj organizoj kiel UEA (Universala Esperanto-Asocio) aŭ ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), por antaŭenigi komunajn agadojn por la plifortigo de la valoroj de nia movado ene de diversaj organizoj, kiel Unuiĝintaj Nacioj – UN (United Nations).

Ĉu vi interesiĝas pri esti parto de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, sed ankoraŭ vi havas dubojn ĉu via profilo idealas? Ne zorgu pri tio! Ni pretigas du retajn informsesiojn por prezenti al vi pli detale KER kaj respondi ĉiun dubon kaj demandon kiun vi povas havi, la koncernaj datoj estos:

  • La 12-a de Decembro, inter la 17h00-18h00 UTC;
  • La 13-a de Decembro, inter la 11h00-12h00 UTC.

Por ricevi la ligilon kaj partopreni en reta informsesio, bonvole plenigu la jenan enketilon!

Kaj por aliĝi al la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, bonvole plenigu la jenan enketilon.

Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti Lucía Montserrat, estrara respondeculo pri la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, je lucia.fernandez@tejo.org  por ricevi respondojn kaj klarigojn.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.