Home > De actualitate > TEJO serĉas komunikiston

Rolo: komunikisto

Kiel komunikisto, vi kunlaboros proksime kun ĉiuj organoj de TEJO (Estraro, volontuloj kaj komisionoj), por prepari enhavojn por niaj diversaj kanaloj, profesie informi pri nia agado kaj realigi viajn kreemajn ideojn por levi la profilon de TEJO kaj la Esperanto-movado.

Laborkondiĉoj

Laborhoroj: partatempe aŭ plentempe (depende de sperto, loĝlando kaj aliaj faktoroj)
Kontraktotipo: dungo aŭ honorari-kontrakto (depende de sperto, loĝlando kaj aliaj faktoroj)
Salajro: interkonsentota (depende de sperto, loĝlando kaj aliaj faktoroj)
Loko: distance
Komenco: kiom eble plej frue
Daŭro: ĝis 31-a aŭgusto 2025 (kun eventuala posta interkonsento pri plilongigo)

Laborpriskribo

  • superrigardo kaj mastrumado de la diversaj retejoj de TEJO kaj ĝiaj sociaj kanaloj (Facebook, Instagram, Twitter, LinkedIn, Telegram)
  • kunlaboro kun la volontuloj, oficistoj, Estraro kaj komisionoj de TEJO, por plej bone informi pri la agado de la asocio
  • grafika laboro, inkluzive krei grafikaĵojn por niaj sociaj kanaloj, prepari flugfoliojn, desegni emblemojn por eventoj, krei ŝablonojn por dokumentoj kaj desegni T-ĉemizojn kaj aliajn varojn
  • planado, registrado kaj muntado de videoj kaj sonaj enhavoj
  • helpado al la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO kaj aliaj Esperanto-organizoj rilate al komunikado
  • kontribuo al preparado de bultenoj (ekz. TEJO-Aktuale kaj por Amikoj de Esperanto)

Por rajti kandidatiĝi, oni devas…

  • havi scipovon de Esperanto almenaŭ je B2-nivelo
  • havi grafikajn kapablojn por la kreado de diversaj ciferecaj materialoj
  • havi bonajn parolajn kaj skribajn esprimkapablojn
  • esti entuziasma pri TEJO kaj la Esperanta movado
  • kapabli labori flekseble, memstare kaj iniciateme

Aldone, estas kelkaj trajtoj kiuj ne estas nepraj sed havi ilin estas konsiderataj favoraj por la posteno:

  • formalaj studoj pri komunikado, ĵurnalismo, desegnado, grafikado aŭ aliaj rilataj fakoj
  • scipovo de la angla aŭ/kaj aliaj lingvoj kaj kapablo traduki tekstojn al ili
  • antaŭa laborsperto en simila rolo de komunikisto por iu organizo
  • kono kaj sperto pri la Esperanto-movado

Ĉu vi interesiĝas?

Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 30-a de marto 2025 kun via vivresumo kaj motivletero, al kandidatigxoj@tejo.org kun la temlinio: “Kandidatiĝo Komunikisto 2025: [via nomo]”. Ni forte bonvenigas ekzemplerojn de viaj pasintaj grafikaj aŭ videaj laboraĵoj. Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin per tiu sama retadreso ĉi-supra.

Ankaŭ estas eblo labori por TEJO surloke en Roterdamo, kaj kunigi la postenon de komunikisto kun aliaj oficejaj taskoj de TEJO, kiel kunordigado de la volontuloj de TEJO. Se tio interesas vin, bonvolu indiki tion en via kandidatiĝo.

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo kaj genetikaj datumoj.

2 Comments, RSS

  • ILDARO KIIAMOV

    says on:
    Tuesday, 25 February 2025 at 07:51

    Saluton!
    Mia nomo estas Ildaro, kaj mi entuziasme kandidatiĝas por la posteno en via organizo. Mi havas fortan motivon kontribui per miaj kapabloj kaj spertoj al via teamo. Mi kredas, ke mia dediĉo, respondeco kaj pretemo lerni helpos atingi la celojn de la organizo kaj krei valorajn rezultojn. Dankon pro la konsidero, kaj mi estus ĝoja diskuti pli detale dum intervjuo!

    Dankon!

    • Albert

      says on:
      Monday, 3 March 2025 at 10:43

      Por kandidatiĝi, bonvolu sekvi la instrukciojn en la artikolo:

      “Prezentu vian kandidatiĝon ĝis la 5-a de marto 2025 kun via vivresumo kaj motivletero, al kandidatigxoj@tejo.org kun la temlinio: “Kandidatiĝo Komunikisto 2025: [via nomo]”. Ni forte bonvenigas ekzemplerojn de viaj pasintaj grafikaj aŭ videaj laboraĵoj. Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin per tiu sama retadreso ĉi-supra.”

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Acest sit folosește Akismet pentru a reduce spamul. Află cum sunt procesate datele comentariilor tale.