Home > Dokumentoj > Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO

REGULARO PRI

KUNLABORO INTER UEA KAJ TEJO

la 25-an de julio, 2019

Enkonduko

La nuna Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO estis akceptita de la Komitatoj de UEA kaj TEJO en 2016, kunlige kun la jura memstarigo de TEJO. La vortumoj de la Regularo estis pli-malpli senŝanĝe transprenitaj el la antaŭa Regularo pri TEJO.

La Regularo nun bezonas ĝisdatigon, interalie por konformigi ĝin al la nova kotizsistemo. Tial la Estraro de TEJO unue prilaboris kelkajn proponojn, kiujn kontrolis kaj akceptis kun etaj amendoj de la Estraro de UEA, kiu siavice sugestis du pliajn ŝanĝojn al TEJO. Poste oni diskutis ĉiujn ŝanĝojn en la Komitata Forumo pri Kunordigo en Lahtio, kaj kreis malgrandan laborgrupon por prizorgi finan version. La nuna dokumento venas al la Komitato de UEA kun la subteno de ambaŭ Estraroj kaj la partoprenintoj de la Forumo. TEJO zorgos pri la traktado de la sama propono ĉe sia Komitato.

La ŝanĝoj ne tuŝas la bazajn elementojn de la rilatoj inter UEA kaj TEJO. Krom ĝisdatigo pri la kotizoj, ili celas ĉefe pliklarigi kelkaj aspektojn de la kunlaboro. Ĉar ili estas malmultaj kaj relative simplaj, ili estas prezentitaj ene de la aktuala teksto de la Regularo. Aldonoj estas indikitaj ruĝe, forigoj estas indikitaj per grizigo kaj trastreko. Klarigaj notoj aperas fine de la tri ĉapitroj, en kiuj aperas ŝanĝoj.

Pro tio, ke la sama teksto devas esti akceptita de ambaŭ Komitatoj, la propono ne estas amendebla. Se ĝi ne ricevos subtenon en unu aŭ alia Komitato, plu validos la malnova Regularo.

Preamblo

UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO, sekve ‘UEA’, memstara asocio laŭ la Nederlanda juro kaj ĝia junulara sekcio TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO, sekve ‘TEJO’, celante plifortigi ambaŭ organizojn kaj certigi la efikan funkciadon de TEJO kiel la junulara sekcio de UEA, konsentas kunlabori por nedifinita daŭro surbaze de la principoj kaj procezoj en ĉi tiu regularo.

ĈAPITRO 1
JURO KAJ INTERPRETO

1. Juro

(1) Ĉi tiu regularo validas laŭ la leĝoj de Nederlando.

2. Interpreto

(1) Ĉi tiu regularo estas interpretenda ne nur laŭ siaj vortoj sed ankaŭ laŭ sia spirito.

(2) Kalendaraj aludoj en ĉi tiu regularo estas interpretendaj laŭ la gregoria kalendaro.

(3) La Esperanta teksto de ĉi tiu regularo estas la teksto definitiva.

(4) La Centra Oficejo en ĉi tiu regularo estas la Oficejo de UEA kiun ĝi difinas kiel sia ĉefa oficejo kaj la stabo kiu tie laboras.

ĈAPITRO 2
FINANCOJ

1. Spezoj

(1) UEA kreditas al TEJO:

(i) dekonon de la kotizoj en la membrokategorio MA-T;

(ii) kvaronon de la kotizoj en la membrokategorio MJ-T;

(iii) duonon de la kotizoj de la aligitaj membroj de TEJO;

(iv) duonon de la kotizoj de la asociaj membroj de TEJO, minus 25%, aŭ sumo interkonsentita inter la estraroj de UEA kaj TEJO kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA, por kovri la kostojn rilatajn al presado kaj dissendo de Kontakto;

(v) la kotizojn de la patronoj de TEJO;

(vi) ĉiujn donacojn, heredaĵojn kaj subvenciojn destinitaj al TEJO;

(vii) la renton tiom, kiom ĝi estas atribuebla al la havaĵo de TEJO.

(2) UEA kreditas al TEJO ĉiujn aliajn enspezojn de UEA tiom, kiom ili estas atribueblaj al TEJO.

(3) TEJO kreditas al UEA ĉiujn enspezojn de TEJO tiom, kiom ili estas atribueblaj al UEA.

(4) Rekompence pro la enspezoj per la junularaj kotizoj, UEA ne fakturas al TEJO la servojn kiujn la Centra Oficejo liveras laŭ ĉi tiu regularo, kun escepto de elspezoj pro afranko, telekomunikoj kaj fotokopiado, kaj eventualaj aliaj okazoj laŭ interkonsento de la Estraroj de UEA kaj TEJO.

2. Librotenado

(1) La Centra Oficejo librotenas la financojn de TEJO, escepte de kazoj kiam estas alia interkonsento inter la estraroj de TEJO kaj UEA kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA.

(2) La Centra Oficejo adekvate indikas en sia librotenado de la financoj de TEJO la karakteron kaj devenon de ĉiu unuopa spezo, konsulte kun la kasisto de TEJO.

(3) La Centra Oficejo disponigas al la kasisto de TEJO la aliron al la ĝisdatigita kontolibro de TEJO.

3. Paginstrukcioj

(1) La Centra Oficejo pagas sumon el la monrimedoj de TEJO, se:

(i) ĝi ricevas instrukcion kiu estas aprobita:

(a) en okazo de sumo, kiu ne superas la 250-oblon de MA-kotizo por Nederlando, fare de aŭ prokure por la kasisto de TEJO aŭ la Ĝenerala Direktoro – la kasisto kaj la ĝenerala direktoro rajtas fari ĝeneralajn aprobojn ene de tiu limo; aŭ

(b) en okazo de sumo, kiu superas tiun limon, fare de aŭ prokure por (1) la Ĝenerala Direktoro kaj (2) la Prezidanto de TEJO; kaze de malkonsento inter (1) kaj (2), decido de la Komitato estas valida; kaj

(ii) la sumo ne superas 2 trionojn de la entuta sumo de la monrimedoj de TEJO.

(2) La Centra Oficejo ne demandas, ĉu difinita paginstrukcio estas donita laŭ rajtigo troviĝanta en Statuta aŭ regulara preskribo de UEA, aŭ en akto de TEJO, kaj kondiĉe, ke la instrukcio mem plenumas la preskribojn de ĉi tiu artikolo, la Centra Oficejo ne respondecas, se tia rajtigo efektive mankas.

ĈAPITRO 3
SERVOJ DE UEA AL TEJO

1. Konsiloj kaj kunlaboro

TEJO ricevas laŭpete la konsilojn kaj kunlaboron de la Ĝenerala Direktoro kaj de aliaj oficistoj de UEA. Okaze de tempaj aŭ aliaj malhelpoj al tiu kunlaboro, la Ĝenerala Direktoro prioritate konsiliĝas kun La la Estraroj de UEA kaj TEJO por trovi solvojn. La du Estraroj kunlaboras kaj reciproke donas konsilojn unu al la alia laŭokaze kaj laŭpete.

2. Centra Oficejo

(1) La Centra Oficejo disponigas al TEJO siajn telekomunikilojn kaj poŝtan adreson.

(2) La Centra Oficejo distribuas al la koncernaj respondeculoj laŭ instrukcioj de TEJO tiun poŝton por TEJO, kiu estas ricevita en la Centra Oficejo, kaj traktas ricevitajn telekomunikojn por TEJO, kiel estas plej konvene por ebligi akuratan respondon.

(3) La Centra Oficejo regule liveras al la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario kaj la Kasisto de TEJO adekvatajn informojn pri:

(i) la spezoj de TEJO;

(ii) la unuopaj saldoj de la pasivoj kaj aktivoj de TEJO;

(iii) la membroj de TEJO; kaj

(iv) la patronoj de TEJO.

(4) La Centra Oficejo disponigas al TEJO laŭ ties peto du laborstaciojn kun:

(i) adekvata komputilo kaj retkonekto;

(ii) oficeja fotelo; kaj

(iii) adekvataj bretoj kaj tirkestoj.

(5) La Centra Oficejo staplas la stokojn kaj ekipaĵojn de TEJO laŭ ties peto. Se la Ĝenerala Direktoro taksas ke por tio necesas spaco ekster la Oficejo, la proporciaj kostoj estas faktureblaj al TEJO.

(6) La direktoro de la Centra Oficejo zorgas, ke taŭga nomŝildo de TEJO estu fiksita al la strata fasado de la konstruaĵo.

3. Reklamado

Oni reklamas en la retaj aŭ paperaj eldonaĵoj de UEA laŭ tekstoj, bildoj kaj aliaj materialoj liveritaj de TEJO:

(i) la fakton, ke individua aŭ aligita membro de UEA, kiu aĝas ne pli ol 35 jarojn, aŭtomate estas individua respektive aligita membro de TEJO;

(ii) la eblecon kotizi al TEJO kiel patrono; kaj

(iii) la kunvenojn, eldonaĵojn kaj aliajn servojn de TEJO; kaj

(iv) aliajn informojn pri TEJO, laŭ la space kaj celo de la koncerna eldonaĵo.

(2) Ordinare, TEJO disponas pri 1 paĝo en ĉiu numero de la revuo “Esperanto” por raporti pri la junulara agado. Pli da paĝoj povas esti interkonsentitaj kun la redaktoro kaze de neceso.

(3) Kadre de informado al siaj membroj kaj aliaj publikoj pri siaj agado kaj servoj, TEJO zorgas pri regulaj mencioj de la rilatoj kaj kunlaboro kun UEA, cele al la plifortigo de ambaŭ organizoj.

4. “Kontakto”

(1) UEA eldonas la revuon de TEJO “Kontakto” kaj la Centra Oficejo zorgas pri ties distribuado al la individuaj membroj de TEJO.

(2) La redaktoro de Kontakto estas elektita de la Estraro de TEJO. La elekto de la redaktoro bezonas aprobon de la Estraro de UEA.

(3) TEJO kaj UEA garantias al la redaktoro la necesan liberecon por taŭge plenumi siajn taskojn.

5. Membrara datum-bazo

(1) UEA donas al la Estraro de TEJO kaj al homoj elektitaj de la Estraro de TEJO la aliron al la membrara datumbazo de UEA, almenaŭ kiam temas pri la datumoj de la individuaj membroj de TEJO kaj patronoj de TEJO.

(2) La Ĝenerala Direktoro rajtas rifuzi al specifa homo aliron al la datumbazo, se ial tiu vidas tion necesa, sed devas garantii tiun rajton al almenaŭ unu TEJO-estrarano kaj TEJO- stabano.

ĈAPITRO 4
RECIPROKA REPREZENTIĜO

1. Estraro de UEA

(1) TEJO nomumas observanton ĉe la Estraro de UEA.

(2) Ordinare, la Estraro de UEA permesas al la observanto la jenajn privilegiojn:

(i) ĉeesti ĉiun ĉeestan kunvenon de la Estraro de UEA; kaj

(ii) havi aliron al ĉiu labordokumento sendita al la tuta Estraro de UEA aŭ sendita de unu estrarano de UEA al ĉiuj aliaj.

(3) La observanto rajtas komuniki informojn pri la laboro de la Estraro de UEA nur al estraranoj de TEJO kaj aliaj personoj aprobitaj de la Estraro de UEA por la aplikado de ĉi tiu paragrafo, kaj la estraranoj de TEJO respektas la konfidencan karakteron de tiaj informoj.

2. Estraro de TEJO

(1) La Estraro de UEA nomumas observanton ĉe la Estraro de TEJO.

(2) Ordinare, la Estraro de TEJO permesas al la observanto la jenajn privilegiojn:

(i) ĉeesti ĉiun ĉeestan kunvenon de la Estraro de TEJO; kaj

(ii) al ĉiu labordokumento sendita al la tuta Estraro de TEJO aŭ sendita de unu estrarano de TEJO al ĉiuj aliaj.

(3) La observanto rajtas komuniki informojn pri la laboro de la Estraro de TEJO nur al estraranoj de UEA kaj aliaj personoj aprobitaj de la Estraro de TEJO por la aplikado de ĉi tiu paragrafo, kaj la estraranoj de UEA respektas la konfidencan karakteron de tiaj informoj.

3. Komisiono pri financo kaj administrado

TEJO rajtas nomumi anon de la komisiono pri financo kaj administrado de UEA.

4. Komitato de UEA

TEJO rajtas esti reprezentata per minimume unu komitatano A en la Komitato de UEA. La nombro de komitatanoj A de TEJO en la komitato de UEA estas po 1 por ĉiu komencita milo da membroj (individuaj, aligitaj kaj asociaj) ĝis maksimume 4 komitatanoj.

ĈAPITRO 5
ŜANĜOJ KAJ NULIGO

1. Ŝanĝoj

(1) Ĉi tiu regularo pri kunlaboro povas esti ŝanĝita sole post aprobo de la superaj organoj de ambaŭ organizoj, la Komitato de UEA kaj la Komitato de TEJO.

2. Nuligo

(1) Ĉi tiu regularo pri kunlaboro povas esti nuligita sole post aprobo de la superaj organoj de ambaŭ organizoj, la Komitato de UEA kaj la Komitato de TEJO.