Al la numero kontribuis:
- Łukasz ŻEBROWSKI (Prezidanto)
- Tomasz SZYMULA (Ĝenerala Sekretario)
- POÓR Veronika (Estrarano)
- Paweł FISCHER-KOTOWSKI (Volontulo)
- Tobiasz KUBISIOWSKI (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado)
- NGUYỄN THỊ Phượng (Flama) (Komitatano A, Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado: Azio)
- Filippo BOTTA (Komitatano A)
- Sarolta BAGÓ (Komitatano A)
- Michele GUERRIERO (Komitatano A)
- AZUMA Juki (Komitatano A)
- Michal MATÚŠOV (Komitatano A)
- Dorota RODZIANKO (Komitatano B)
- Judith MEYER (Komitatano C)
Łukasz ŻEBROWSKI
Prezidanto
Faris:
- kunverkis subvencipeton al Eŭrop-Afrika fondaĵo por venigi 2 afrikanojn al IJK en Germanio
- enkondukis Tuśka al ŝia volontulado en TEJO por verki EVS-projekton
- partoprenis Estrarkunsidon en Novaro
Faras:
- verkas raporton por Kontakto pri ebleco organizi IJKn en Burundo
- helpas al Tuśka dun ŝia volontulado por TEJO
- kune kun Tim plu laboras pri la nova tejo.org
- kunlaboras pri kreado de katalogo de trejnmaterialoj ĉe tejo.org
- finpreparas la trijaran strategion de TEJO
- kolektas informojn pri subvenciebloj por Afriko
Faros:
- verkos raportojn por tejo.org pri la vizito en Afriko kaj publikigos fotojn
- verkos KER-raporton pri trejnado en Kenjo
- kunsidos pri Erasmus+ perojekto kun Afriko
- eble partoprenos jarkunvenon de PROM
- poste malpli prioritate:
- kun Dorota prilaboros evaluadon de la seminario pri organizado de eventoj
- kunmetos sonon kun prelego de la seminario pri organizado de eventoj kaj publikigos ĝin
- enkondukos korektojn al trejnmaterialoj pri organizado de aranĝoj haveblaj en tejo.org
- komencos prepari retan trejnadon pri kreado de programo en aranĝoj
Tomasz SZYMULA
Ĝenerala Sekretario (respondeca pri: Komisiono pri Adoleska Agado)
Faris
- kunverkis subvencipeton al Eŭrop-Afrika fondaĵo por venigi 2 afrikanojn al IJK en Germanio
- plu laboris pri la cirkulerilo, TEJO en kodo 🙂
- kolektadis temojn por la okazinta estrarkunsido
Faras kaj faros
- kutimaj ĝensekaĵoj,
- JES
Nico HUURMAN
Kasisto
Ne kontribuis
Michael Boris MANDIROLA
Vicprezidanto (respondeca pri: Komisiono pri Landa Agado)
Ne kontribuis
Tina TIŠLJAR
DuaVicprezidanto
Ne kontribuis
POÓR Veronika
Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, Komisiono pri Aktivula Trejnado, Komisiono pri Scienca kaj Faka Agado, Komisiono pri Homaj Rimedoj)
En februaro 2015 la komisiono pri Eksteraj Rilatoj:
- Projekto
- faris furorvideon kun denaskulojhttps://www.youtube.com/watch?v=UzDS2WyemBI de la Internacia Tago de denaska lingvo kaj kampanjon (JM, CS)
- Afriko
- reprezentis TEJOn dum la trejnado organizita de la Nord-Suda Centro en Kenjo (LZ)
- sendis evaluadilon pri la trejnado (VP, LZ)
- Eŭropo
- prizorgis la semajnajn kurierojn de FoJE (ForumoJunulara-Eŭropa) (SS, DB)
- sendis dulingvan reagon pri la Realigplano de FoJE (MC, CK, MBM, VP) – pretiĝas por la reprezentado en la Membrokonsilio de FoJE (LS) – ĝojis pro akceptiĝo de ambaŭ kandidatiĝoj al seminario “Mind your language” (AMKL, ER)
- kandidatiĝis por diversaj flankaj eventoj (OK, VP)
- daŭrigas konsultadon de EEU (JM, VP)
- Mondo
- reprezentis TEJOn dum ECOSOC Junulara kunveno en Novjorko (FrM, SS) – reprezentis TEJOn en IKRJO-rilata kunveno (FrM, SS)
- kandidatiĝis al http://www.globaleducationfirst.org/5019.htm (AR) – partoprenis kunsidon de MGCY (VP)
- aliaĵoj
- faris KER-kunvenon por priparoli la celojn kaj la kielojn de KER-agado (OK, JK, MBM, FrM, VP, RZ)
En februaro 2015 la komisiono pri Homaj Rimedoj:
- zorgis pri kunlaboro kun Duolingo
- daŭrigis priparoladon de realigado de peto por ke individuaj membroj estu informitaj pri fareblaĵoj en TEJO
Mi
- zorgis pri homaj rimedoj, kontaktigis, informis homojn
- ĝojege kontribuetis al la Esperanto-kurso en Duolingo
- babilis kun Zsófia Pataki pri starigo de Budapeŝta Esperanta klubeto kie ni ludos kaj bonvenigos komencintojn
- helpetis rilate al la projekto pri denaskuloj gvidata de Judith Meyer
- helpetas pri la subvencipeto por EVS-volontuloj
Alexandre RAYMOND
Estrarano (respondeca pri: Komisiono pri Informado, Komisiono pri Kulturo, Komisiono pri Pasporta Servo)
Ne kontribuis
Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Volontulo
Faris:
- vizitis Pollandon por trakti la EVS-aferojn
- komencis la volontuladon kadre de EVS
- pretigis la protokolojn pri la komitata kaj aliaj kunvenoj en JES
- diskonigis la informojn pri la serĉado de la novaj EVS-volontuloj
- akceptis en la oficejo la novan, monatan volontulon
- kontribuis al “Kontakto”
- plenumis kutimajn taskojn de la volontulo:
- traktado de la poŝto kaj retpoŝto
- aktivado de TEJO en Facebook kaj Twitter
- provlegado de TEJO-aktuale
- teknika helpo en la provlego de “Kontakto” kaj “TEJO tutmonde”
- laŭtlegado por la revuo “Esperanto”
Faras kaj faros:
- verkas priskribon pri la strukturo de TEJO por tejo.org
- ordigos en la reta dosierujo de TEJO
- ordigos en la oficejo
- plenumos kutimajn taskojn de la volontulo
Tobiasz KUBISIOWSKI
Komitatano A (Pola Esperanto-Junularo), Komisiito pri Komisiono pri Adoleska Agado
Faris
- aliĝis al IJK 2015,
- vizitis la Centran Oficejon de UEA kaj observis laboron de la volontulo (iom eĉ helpis),
- dissendis *pejaktuale,
- lernis mastrumi la datumbazon de *pejaktuale,
- tradukis en la polan la subtekston de la denaskula filmeto,
- esperantigis kanton por pola muzikgrupo.
Faras
- priskribas celojn de la reta agado de la Komisiono de Adoleska Agado,
- pripensas eblan poradoleskulan programeron por la IJK.
Faros
- partoprenos skajpan JES-kunsidon,
- partoprenos en JER (Hungario) kaj tie partoprenos alian JES-kunsidon.
NGUYỄN THỊ Phượng (Flama)
Komitatano A (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo), Komisiito pri Komisiono pri Landa Agado: Azio
Faris:
- Ĝisdatigi informon de Komuna Seminario en Vikipediohttp://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_Seminario
- Kunsidis pri organizado de la 73a Hispana Kongreso kio okazos en majo en Valencio.http://esperantoval.org/cullera2015/eo/
- Kontaktis kun kelkaj ne-landaseksioj de TEJO en Azio.
- VEJO kunsidis pri organizdo de la 3a SoRen en Hai Phong, mara urbo en norda Vjetnamio.
Faras kaj faros :
- Gajnas subvencion Eŭtopio kaj partoprenos al IJF en Aosto Italujo.
- Demisias rolon prezidanto de VEJO.
- Koncentriĝi al studo kaj prepari por translokiĝo.
Filippo BOTTA
Komitatano A (Dana Esperanta Junulara Organizo)
Faris:
- kontaktiĝis kun itala esperanto-asocio BEA por partnerado
Faras:
- organizas la jaran kunvenon de DEJO
- daŭre kunorganizas la esperanto-aranĝon ĉe la Roskilde-festivalo
Sarolta BAGÓ
Komitatano A (Hungara Esperanto-Junularo)
Faris
- mi plu ĉeforganizis JER, semajnfinan internacian renkontiĝon (ĉ. 40 personoj, proksime al Budapeŝto) —> novuloj, spertuloj, ĉiuj bonvenas! 🙂 kaj des pli tiuj, kiuj ŝatus partopreni JES-kunsidojn :P; detaloj: www.jer.hu
- kelkaj hungaraj aktivuloj (Veronika Poór, Ditta Békési, Zsófi Pataky) startis Eo-klubon en Budapeŝto, ĉiusemajna eblo por komencantoj/progresantoj/interesiĝantoj por ludi, babili, informiĝi pri la fakto, ke “Eo estas pompaĵo” 🙂 – mi tre ĝojas, ke multaj venis-venas
Faras
- mi plu ĉeforganizas JER
- la kulbkunvenoj daŭriĝas
Faros
- ni antaŭpretigos la jarĉefkunvenon de HEJ, kiu okazos dum JER—> ni elektos novan estraron, ŝanĝos la statuton (fakte ni jam provis, sed ĝi ne akceptiĝis, do sekvos burokrataĵoj 2.0)
- JER
- klubo
Michele GUERRIERO
Komitatano A (Itala Esperantista Junularo)
Faris:
- pluarangxis programon de IJF 2015 (Brusson, AO);
- rezignis de la rolo de prezidanto, tamen dauxre restas en la estraro de IEJ kiel konsilanto, la nova prezidanto estas Emanuele Regano, la nova vicprezidanto estas Walter Bruno;
- sendis Emanuele Regano (tiam vicprezidanto de IEJ) Romen partopreni al la televida programo “10 minutoj de…” en kiu li kaj Sara Spanò estis intervjuitaj pri Esperanto;
- reprezentis Esperanton en lingvaperitivoj (organizitaj de asocio AEGEE) en Torino;
Faras:
- pretigas kunlaboradon kun asocio AEGEE, kiu permesos al Esperanton plividebligxi. La lastaj provoj, dum la lastaj du jaroj, estis sukcesaj; – pluarangxas IJF-n. La Festival alproksimigxas!
- pretigas novajn filmetojn kaj bildstriojn por reklami IJF-n. Kiel kutime, ili estos seriozaj aferoj. Vere seriozaj. Tre seriozaj. Mi seriozas.
Faros:
- partoprenos IJF-n;
- vizitos Chambery kadre de la gxemeligxo inter gxi kaj Torino; – kunarangxos la seminarion de Esperanto en Torino, kune kun la Torina Esperanta Centro;
- survestos blue.
AZUMA Juki
Komitatano A (Japana Esperanto-Junularo)
Faris
- Japana Esperanto-Junularo (JEJ) publikigis numeron 104 de sia organo (La Junuloj).
- JEJ kaj Korea Esperanto-Junularo interŝanĝis sian organon inter si.
- JEJ fondis komisionojn pri kaj por TEJO.
- Aprobite per voĉdonado de membroj JEJ ĝisdatigis sian regularon, forigis nombrolimon de sia estraro kaj decidis buĝeti por enlanda veturado ekde la venonta estrar-periodo.
- JEJ decidis doni subvencion al ekzamenato de Komuna Eŭropa Referenckadro.
Faras
- Oni kunlaboras en redakta komisiono por eldoni venontan numeron de La Junuloj.
Faros
- JEJ okazigos estrar-elektadon.
Michal MATÚŠOV
Komitatano A (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)
Faris:
- ekdistribuado de la nove ciferecigita muzika albumo “Emocioj” (liriko kaj ĥoro) de Veselin Damjanov kaj Joëlle Rabu http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd126&lng=e
Faras:
- preparado de muzika programo por UK 2015 en Lille, Francio
- konstanta informado pri Esperanta muziko en http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo
Dorota RODZIANKO
Komitatano B
Faris:
- preparis afiŝon kaj varbis pri eblo iĝi volontulo kadre de EVS (Eŭropa Volontula Servo) ĉe E@I (Edukado@Interreto)http://blogo.ikso.net/2015/02/farigxu-ecxei-volontulo-ekde-marto-aux-aprilo/
- preparis novajn afiŝojn por SES (Somera Esperanto-Studado, http://ses.ikso.net/)
- sukcese aperigigis informojn pri SES 2015 en la retpaĝo de TEJO (https://tejo.org/evento/somera-esperanto-studado-2015/) – faru ankaŭ vi!
- partoprenis revivigan kunvenon de SKEJ (Slovakia Esperanto-Junularo) dum kiu (interalie) estis elektita nova estraro (legu pli ĉe: http://www.skej.esperanto.sk/artikoloj.php?lingvo=eo&akcia=clanok&ID_clanok=267)
Faras/Faros:
- kun Nils prilaborados administran sistemon por IJK 2015 (Internacia Junulara Kongreso, http://ijk2015.tejo.org/)
- preparas/-os gvidliniojn pri novula programo
- kompilos postJESan mesaĝon al partoprenintoj de JES 2014 kaj dissendos ĝin
- enkondukos novajn volontulojn de E@I al ilia nova laborloko
- helpos al Tuśka ĉe skribado de monpeto por akcepti novajn volontulojn por TEJO
- kunlaborados pri okazigo de SES 2015, IJK 2015, SAT-kongreso 2015 kaj aliaj aranĝoj.
Judith MEYER
Komitatano C
Faris:
- Pretigis filmeton pri denaskuloj por la tago de la gepatra lingvo – Organizis tuttagan anglalingvan demandosesion kun denaskuloj – Privarbis ambaux cxie kaj gxuis grandegan sukceson
- Verkis artikolon pri tiu agado por tejo.org kaj Libera Folio
Faras:
- Anoncas konkurson pri lernado de Esperanto kaj altnivelan parolkonkurson – Ripozas
Faros:
- Organizos la konkursojn
- Organizos la poliglotan kunvenon, sercxante enigi pli da esperantajxoj en gxi, ekz. prelegoj en/pri Esperanto, ebleco acxeti Esperanto-lernolibrojn kaj novelojn de E@I, aligatorejo/gufujo/Jomo-koncerto