Home > Aktualaĵoj > La historio kaj la estonteco renkontiĝis en Montevideo

70 jaroj poste, en la 10an de decembro 2024, suna kaj varma tago komenciĝis en Montevideo. La Leĝodona Palaco ricevis kaj bonvenigis esperantistojn. Ĉi foje ne tiom impona aŭ granda cerimonio kompare al 1954, sed same historia kaj memorinda. Homoj de Urugvajo, Argentino, Brazilo, Francio, Kanado kaj tutmonde/rete festis la naskiĝtagon de la Montevidea Rezolucio pro la okazo de la evento “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj de kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj”.

En 1954, esperantistoj renkontiĝis en la urbo dum unu monato okaze de la 1-a Universala Esperanto Ekspozicio, tiam proksima estis la ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, grava momento kiu markis la unuan oficialan agnoskon de Esperanto kiel ilo por internacia kaj justa komunikado, sub la aŭspicioj de la Professo Ivo Lapenna, fare de Unesko. La dato ekis la oficialaj rilatoj de UEA kun la organizaĵo pri kulturo kaj edukado de Unuiĝintaj Nacioj, per kongruoj de valoroj, celoj kaj idealoj inter ambaŭ.

Por festi ĉi tiun datrevenon, UEA, TEJO, ILEI kaj Urugvaja Esperanto-Societo kun Amerikaj asocioj kaj institucioj laboris kaj sukcese okazigis la konferencon. La tago postulis revivi gravegan momenton por la historio de Esperanto kun artaj prezentaĵoj, filmoj, prelegoj kaj dokumentoj, krome, estis la oportuno konekti la historion al na estonteco, ĉefe gvidata de la junularo. Dum la cerimonio estis la legado kaj video pri la Manifesto de Ŝventojo, aprobita de la komitato de TEJO, dum la IJK 2024, en Litovio.

La nuna dokumento estas klopodo malfermi pordojn al junularo en Unesko, reliefigas la neceson de interlaborado de la esperanta movado kun la organizo kaj enkondukas la strategion plifortigi la kampon de eksteraj rilatoj. La okazo en Montevideo ĉi 2024 gvidas al kerna defio pri kiel inkludi la junularon en la agadoj pri la estonteco de Esperanto. Aldone, ĝi strebas montri Esperanton kiel ilon por debati la ĉefaj temoj de nia epoko: homaj rajtoj, socia justeco, paco, demokratio, daŭripoveco, egaleco kaj klimata krizo. Temoj de 1954 daŭre estas aktualaj en 2024…

Finfine, ĝi estis sukcesa por doni al junuloj de Sudameriko la oportuno partopreni unuafoje en eksterlanda kaj esperantista evento. Ni esperas ke la fruktoj de tiu arbo semita sub la montevidea suno iam venos kaj estos dolĉaj. 

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.