Home > Proponoj aktivi > Konkurso por partopreni Komunan Seminarion 2023 en Vjetnamio

Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Korea kaj Vjetnama junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en unu el la jenaj kvar landoj: Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Vjetnamio, kaj kutime fariĝas la plej granda junulara esperanto-renkontiĝo de la jaro en Azio.

En 2023 la evento estos okazigota de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) en du belaj urboj: Hanojo kaj Ninh Binh, de la 15-a ĝis la 18-a de Decembro, kun la ĉeftemo “La influoj de la rapida evoluo de teknologio sur nia vivo”.

Por ebligi la partoprenon de pli da junuloj en tiu tradicia evento, KAEM, TEJO, kun subteno de UEA, malfermas la konkurson “Partoprenu KS-on”. Dank’ al la konkurso eblas ricevi monhelpon por partopreni la Komunan Seminarion.

Kondiĉoj por kandidatiĝi

  • Vi loĝas en Azio,
  • Vi devas partopreni la tutan KS-n (ĉiujn tagojn de la kongreso),
  • La fondaĵo pagas vian tutan program-kotizon laŭ la unua aliĝperiodo por la KS kiel parton de la premio kaj subtenas parton de vojaĝkostoj,
  • Kiel premiato vi akceptas la taskojn pri kiuj dum la kongreso petos vin la LKK. Aldone, vi akceptas la taskon verki raporton pri la kongreso kaj viaj spertoj.

Kiel kandidatiĝi

Por kandidatiĝi, bonvolu plenigi la formularon (.doc) kaj sendi ĝin al vejo.vjetnamio@gmail.com antaŭ la 31-a de Oktobro 2023.

La komisiono de la konkurso pritraktos la kandidatiĝojn kaj la rezulto aperos la 10-an de Novembro post la elekto de TEJO, KAEM, UEA kaj LKK.

Pliaj informoj pri la evento ĉe la oficiala retejo.

Se vi volas monkontribui por la konkurso, TEJO kaj UEA kore invitas vin donaci al Fondaĵo Azio por la celo “Komuna Seminario”. Pliaj informoj pri kiel donaci al la Fondaĵo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.