Gazetara Komuniko de UEA
SUBTENEBLO POR PARTOPRENI LA UK-ON EN LISBONO
Danke al malavaraj donacintoj al Fondaĵo Partoprenu UK-on, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lisbono, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi.
Kondiĉoj:
- Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2017.
- Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn, kongresrilatajn, antaŭ, dum kaj post la UK.
- Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 30-a de novembro 2017.
En Seulo la subtenatoj ĉefe helpis pri fotado, filmado kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj – ricevu subtenon kaj helpu la sukcesan okazigon de la plej granda Esperanta-renkontiĝo, kandidatiĝu nun!