Home > Aliaj > Ni serĉas faciligantojn por studsesio en Hungario pri inkluziveco kaj kontraŭbatalado de diskriminacio

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas internacian studsesion “Kunaj por aktiva junulara partopreno: Forigante barojn por inkluziveco kaj kontraŭbatalo de diskriminacio” en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapeŝto. Danke al la serĉataj trejnistoj, dum la studsesio oni donos la eblon al 25 junuloj loĝantaj en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pri temoj rilate al aliro de junuloj al aktivpartoprenigo, kaj kontraŭbatalado de diskriminacio per inkluziveco kaj homaj rajtoj. Pere de la studsesio, kreota de la trejnista teamo, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Kreskigi sian konscion pri la graveco koncerne al alirigo de junuloj al homaj rajtoj kaj iliaj roloj por kontraŭstari diskriminaciadon per inkluziveco kaj edukado pri Homaj Rajtoj;
  • Enkondukigi la konceptojn de edukado pri Homaj Rajtoj, rajtbazita aliro kaj neformalaj edukadaj metodologioj por junuloj kiuj ne havis antaŭajn konojn pri ili;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciaĵojn, kapablojn kaj bonajn praktikojn, certigante reciprokan lernadon inter la ĉeestantaj junuloj;
  • Oferti trejnadojn al junuloj, kiuj estas relative novaj en la junulara aktivismo kaj ankoraŭ ne precipe aktivaj en siaj socioj, sed ŝatus fariĝi pli aktivaj kiel aktivistoj;
  • Fari de ĉi tiu studsesio “kunvenon” de junuloj kiuj agos kiel multiplikantoj post la fino de la aranĝo, kaj disvastigos la rezultojn en siaj lokaj komunumoj.

Fizika partopreno de la trejnistoj rilate al la studsesio temas pri du apartaj restadoj en la Eŭropa Junulara Centro (EJC) de Budapeŝto. La unua temas pri preparsesio dutaga kun datoj interkonsentotaj inter la teamo kreota; la dua koncernas ekde dimanĉo la 2-a ĝis sabato la 8-a de Februaro. La labortagoj de la seminario estas de la 3-a ĝis la 7-a de Februaro 2025.

Kiajn kandidatojn ni serĉas?

La 4 serĉataj faciligantoj devas plenumi la jenajn kondiĉojn:

  • Loĝi en unu el la la 46 membroŝtatoj de KdE;
  • Preti aktive kunlabori por la sukcesa kunrealigo de la studsesio dum la periodo antaŭ, dum kaj post la efektivigo de la studsesio;
  • Havi la kapablon labori plene kaj en la angla kaj en Esperanto;
  • Sperti pri neformala edukado, prefere pri la temoj rilate al inkluziveco kaj kontraŭbatalado de diskriminacio.

Kiajn taskojn havos la trejnistoj?

  • Preparos la enhavon de la seminario kune kun la KdE-trejnistmastrumisto kaj la TEJO-projektmastrumisto de la projekto;
  • Planos kaj preparos iujn ajn materialojn kiujn ili bezonos por plenumi la seminarion;
  • Liveros la sesiojn dum la labortagoj de la seminario (po 6-6,5 horoj da trejnado tage distribuotaj inter la trejnistoj) kune kun la KdE-trejnistmastrumisto kaj TEJO-projektmastrumisto;
  • Liveros raporton pri la kunsidoj de la seminario al la TEJO-projektmastrumisto, post la fino de la seminario, por la ĝeneralaj raportaj celoj.

Kion vi ricevos kiel akceptata faciliganto?

  • Kompletajn repagojn de la alven- kaj reven-vojaĝkostoj al Budapeŝto kaj provizadon de surlokaj vivnecesoj (manĝoj, loĝado), pere de KdE;
  • Honorarion je 500€ por la provizitaj servoj, post la studsesio kaj post kiam vi finos viajn raportajn liverindaĵojn de la studsesio;
  • Senpagan tranokton en la Eŭropa Junulara Centro de KdE en Budapeŝto dum ĉiu necesa restado en la urbo;
  • Eblon partoprenadi kaj kontribuadi al la organizado de studsesio kaj en la angla kaj en la Esperanta per simultana interpretado en internacia kunlaborado ene de neesperantentuta teamo;
  • Spertiĝon pri neformala edukado, eŭropa agado kaj similaj fierindaĵoj por via vivresumo; TEJO kaj la Junulara Departamentejo de KdE provizos atestilon pri la liverado de la trejnado al la faciligantoj.

Vi povas kandidatiĝi* esprimante vian motivon faciligi la seminarion kaj sendante vian vivresumon (aŭ en la angla aŭ en Esperanto) plenigante la jenan formularon antaŭ vendredo la 1-a de Novembro 2024. Vi ankaŭ povas retpoŝti al david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi pli da informoj.

* Konforme al la politiko de la Komisiono pri Aktivula Trejnado (AT) de TEJO, ni speciale instigas kandidatiĝojn de personoj, kiuj realigis ian Trejnadon por Novaj Trejnistoj aŭ/kaj oficiale estas en la teamo de TEJO-Trejnistoj aŭ/kaj havas sperton pri ne-formalaj metodologioj pri edukado.

Aldone, kaj al KdE kaj al TEJO gravas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉojn, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni strebos trovi solvon por vi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.