Home > Aktualaĵoj > Ekkonu la novan Estraron de TEJO
de Ikvero Almeida (Brazilo)

Mi sentas kvazaŭ jam amasas la fojoj kiam mi salutas kaj prezentiĝas al la ĝenerala publiko de TEJOverso. Iam kiel Komitatano, iam kiel Redaktoro, iam kiel ĵusalveninta Estrarano… nun unu fojon pli. Sed ĉi-foje mi ne venas tutsole!

Mi ŝatus profiti tiun spacon por pliproksimigi la membraron al la nova Estraro, sed ne nur per la flanko de movada agado. Mia celo per tiu ĉi artikolo estas prezentiĝi kaj prezenti miajn kolegojn Estraranojn per pli persona flanko, ĉar tre kutime interkonatiĝo en Esperantujo ĉirkaŭas la samajn demandojn: “Kiel vi lernis Esperanton?”, “Kial vi aktivuliĝis en TEJO/via landa junularo?”, “Kial vi kandidatiĝis al TEJO-Estraro?”, ktp.

Kompreneble tiuj aferoj gravas! Sed mi ŝatus ankaŭ krei oportunon por pli persona kaj espereble amuza/senzorgema konatiĝo. La respondoj pri aktivuliĝo kaj motiviĝo plejparte jam haveblas en niaj motiviĝleteroj kaj vivresumoj, sendataj en la ago de kandidatiĝo kaj publikigataj de la Elekta Komisiono en la retpoŝta listo de la Komitato¹ (en mesaĝo de 11 de julio, titolita “Fina raporto de la Elekta Komisiono”).

Tiu ĉi intervjuo estas dividata en 4 partojn: Estrara rolo; identeco; interesoj; demandoj de la Komitato. Ĉi tie en la Rubriko, ni fokusiĝos pri tiuj partoj, kiuj temas pri la personecoj kaj interesoj de la Estraranoj. Pri la agadaj partoj, vi povos legi en la plena versio de ĉi tiu intervjuo en tejo.org.

i. ESTRARA ROLO

Laŭ ĝia Statuto, en TEJO “[l]a estraro konsistas el maksimume 9 estraranoj, inter kiuj estas la Prezidanto, la Ĝenerala Sekretario, la Kasisto kaj unu ĝis tri Viĉprezidantoj.” PIV donas al ni la jenajn difinojn por tiuj postenoj:

prezidanto Tiu, kiu gvidas, kiel ĉefo, la laboradon k administradon de organizaĵo, estraro ks[.]

sekretario Oficisto, komisiita de kompanio, societo ks, por teni la korespondadon, redakti la protokolojn de la kunsidoj k zorgi pri la kurantaj aferoj[.]

kasisto 1 Oficisto kiu en- k el-spezas monon en kasejo. 2 Societano, kies tasko estas kolekti la kotizojn k prizorgi la monon.vicprezidanto Helpanto k eventuala anstataŭanto de prezidanto[.]

Kiel ni resume difinus propravorte kiel ni vidas la postenon kiun ni prenas?

La prezidanto, laŭ KuboF estas “[g]vidanto, kiu helpas al membroj pli klare vidi estontecon de TEJO kaj Esperantujo kaj helpas al la Estraro atingi tiun estontecon pli facile kaj efike.”

La sekretario, laŭ Ikvero estas “la prizorganto de la interna funkciado de la Organizo cele al ke ĉiuj komponanto de ĝi povu bone situi; tio estas: povu scii kie kaj kiel trovi ĉion bezonatan por sia laboro kaj trovu la vojojn por kunlaboro ĉiam liberaj.

La kasisto, laŭ Miharintsara “ĉefe implikas administri la monfluon de la organizo. Ĉi tio inkluzivas monitoradon de la enfluo kaj elfluo de mono de ĉiu fako.”

La vicprezidantoj, laŭ Lucía estas “[l]ernanto, [t]eamano kaj [h]elpanto” kaj laŭ Ŝneoro estas “[p]rizorganto kaj subtenanto de la prikonsentitaj celoj de la Estraro kaj de memelektitaj celoj pri kiuj [oni] pli spertas”.

La senoficaj Estraranoj laŭ Michael estas “[r]ado en motoro nomiĝanta TEJO” kaj laŭ Adamo, “[tiu, kiu] pretas lerni, spertiĝi kaj helpi ĉie, kie [s]ia helpo estos bezonata.”

Mi scivolemas pri kiel bone ni jam konis unu la aliajn. Ĉu vi jam konis kelkajn el la aliaj aŭ ĉu tiu ĉi estas tute nova aro da homoj por vi?

Mi jam konis plurajn je diversaj niveloj. Kun KuboF, mi estis kunlaborinta en la pasinta Estraro. Ŝneoron mi konis de Diskord’, fakte! Kaj ni ĉeestis kelkajn da kunsidoj de LFA kaj de organizado de Retoso. Adamon kaj Michael mi spektis en Esperanto Senlime! Do mi sentas min iom kiel fano, kiu nun havas la oportunon kunlabori kun la famuloj! Kun Lucía mi havis la plej malmutan kaj fulman interagon: en grupo por beto-testado de la rolludo Tempogardistoj – pri kiu vi povas plu legi en Kontakto, numero 317, 2024:1!! Miharintsara estas la ununura kiun mi tute ne konis.

Kaj al miaj kolegoj, la situacio estas plejparte simila:

“Mi jam havis eblecon ekkoni la plejmulton de miaj kolegoj. Kun du el ili mi jam antaŭe estis amikoj kaj kune partoprenis diversajn projektojn”, diras Adamo.

“Mi konetis plurajn kolegojn, sed intense kunlaboris nur kun Ikvero en la Estraro 2023-2024”, diras KuboF.

“Mi jam persone konis tri kolegojn kaj antaŭĝojas pli bone konatiĝi kun la resto dum la mandato”, diras Michael.

“Mi konas nur du kolegojn, sed jam aŭdis aferetojn pri la aliaj kaj ne povas atendi konatiĝi kaj kunlabori kun ĉiuj”, diras Lucía.

“Mi konis Ikveron de Diskord’! Sed, la aliajn mi tute ne konis! Kompreneble, mi estas ne nur preta, sed ankaŭ tre antaŭĝoja pri konatiĝi kun ili ĉiuj”, diras Ŝneoro.“Mi konas neniun el miaj kolegoj, mi ne povas atendi malkovri ĉies personecojn!” Diras Miharintsara.

ii. IDENTECO

Al tiuj, kiuj havas Esperantigitajn nomojn, mi scivolemas pri kia estas via rilato kun ĝi. Ĉu vi uzas ĝin ie ekster Esperantujo, ekzemple?

Ikvero” estas esperantigo ne de mia vera nomo, sed de “Iguer”, kromnomo, kiun mi ekuzis en mezlernejo. Mi ne ŝatis la sonon de “Igero” kaj eĉ malpli la ideon, ke brazilanoj legus tion kiel /iĵero/, do mi “eslavigis” ĝin.

Miaj kolegoj havis pli simplajn decidojn pri siaj nomoj ol mi:

Adamo diras, ke “oficiale [li] nomiĝas Adam, sed la Duolingo-kurso de Esperanto, per kiu mi komencigis [sian] esperantan edukadon, instigis [lin] uzi la nomon Adamo.”

Ŝneoro diras, ke li “neniam uzas [sian] Esperantigitan nomon ekster Esperantujo, sed ene, ĉiam preferas uzi ĝin. [Lia] nomo devenas de la jida lingvo, kies originala fonto estas de la franca seigneur, signifanta “sinjoro, kavaliro.” Ĝi ankaŭ havas apartan signifon en la hebrea, “du lumoj”. Pro la sufiĉe belaj signifoj de [sia] nomo, kaj ties facila Esperantigebleco, [li] volis uzi ĝin Esperantigite!

KuboF komentas, ke “[sian] Esperantan (KuboF) kaj spiritecan (Hromoslav) nomojn [li] tute kutime uzas diverse en [sia] vivo. Eĉ tiom, ke pluraj homoj miras, ke [lia] civitana nomo estas tute alia 😅”.

Tamen, ne ĉiuj decidas por esperantigo, ekzemple Michael diras, ke “[a]ntaŭe [li] nomis [sin] Miĥaelo, sed preferas Michael nun.”

Aliaj estas konvinkleblaj! Ekzemple Lucía, kiu “ne havas esperantan nomon, sed ĉiam pensis kiun povus esti taŭga… do se iu havas iun ideon, diru al [ŝi]!”

Nun pli serioza demando, por vere koni ĉies animojn: kiu estas via zodiaka signo? Kaj kio pri via MBTI-tipo?

[Malpretendo: Movada Rubriko© ne subtenas supozojn pri stabanoj de TEJO surbaze de zodiakaj signoj, MBTI-tipoj aŭ iu ajn alia pseŭdoscienco.]

[Malpretendo 2: Movada Rubriko© ne pardonpetos pro diri, ke tiuj aferoj estas pseŭdosciencoj.]

Mi persone ne kredas je tiuj aferoj, sed taksas ilin amuzaj temoj per kiuj oni povas “rompi la glacion” por interkonatiĝi kun aliaj. Tiel dirite: la zodiako de la nova Estraro estas tre diversa – apenaŭ estas du homoj de la sama signo.

Ni havas Kankron (Ikvero), Ĝemelon (KuboF), Taŭron (Adamo kaj Lucía), Virgon (Michael), Sagitarion (Miharintsara) kaj Kaprikorno (Ŝneoro).Pri la MBTI-tipoj, same diverse: estas ENTP (Ikvero), INTJ (KuboF), ENFP (Lucía), ESTJ (Michael) kaj ISTJ (Miharintsara).

iii. INTERESOJ

Krom Esperantujo, ĉu vi partoprenas (aŭ iam partoprenis) alian movadon/komunumon? Ĉu estas iu pri kiu vi ŝatus pli engaĝiĝi?

KuboF – Mi bezonus multobliĝi por partopreni en ĉiuj komunumoj, en kiuj mi volas. Ankaŭ tial mi kutimas ilin partopreni per Esperanto. Temas precipe pri libera programaro, Vikimedio, integra pensado, ekologia daŭripoveco, plilongigado de sana vivo kaj koloniigado de kosmo.

Lucía – Pri pasintaj partoprenadoj, mi estis parto de Fridays for Future de mia urbo antaŭ kelkaj jaroj, mi ankaŭ partoprenis kelkajn MUNojn (Modelo de Unuiĝintaj Nacioj) kadre de universitata asocio kaj eĉ organizis unu kiel membro de la komunikada teamo. Nuntempe, mi estas membro de la volontula teamo de Inĝenierioj Sen Limoj, kataluna asocio kiu laboras por garantii universalan aliron al bazaj servoj, subtenante la socian ŝanĝon kaj la povigon de civitanoj.

Michael – Mi estis longe aktiva (kaj daŭre membras en) la germana politika partio Die Linke kaj ĝia junulara organizo Linksjugend [‘solid].

Ŝneoro – Ekster kaj ene de Esperantujo, mi estas ortodoksa judo, kaj do membro de la pli vasta ortodoksa komunumo en mia ŝtato de Novjorko kaj de tia komunumo de Usono. Mi ŝatas partopreni la trifoje-tage komunumajn diservojn, la festadon de la Ŝabato kaj aliaj judaj festotagoj (kiel Pesaĥo, Roŝ-Haŝana, Jom-Kipuro, kaj Ĥanuko), kaj espereble rabeniĝos fininte mian universitatan studadon.

Se vi estus kreonta novan movadon/komunumon, kia estus ĝi? Estu kiel eble plej detalema: nomo, kutimoj, koloroj de la flago… mi volas scii ĉion!

Verŝajne mi havas pigran respondon, ĉar ne temas pri originala ideo, sed kiel ega fano de “A Series of Unfortunate Events”, kompreneble mi amegus havi VFD en la reala mondo.

KuboF havas multe pli kreeman respondon ol mi: “Tutmonda solidareca memhelpa reto de hejmbredantoj de formikoj. La praktika uzo estus, ke kiam oni foriras de sia hejmo por ferio aŭ simile, oni povas lasi sian hejman formikejon ĉe alia komunumano, kiu prizorgos ĝin. La flago estus nigra silueto de formiko sur verda fono. La retejo eksplice klarigus, ke la komunumo ne temas pri esplorado de formoj.”

Ŝneoro preferus havi sub-komunumon ene de Esperantujo mem: “Mi ŝategus krei komunumon de ortodoksaj judaj Esperantistoj! Nu, laŭ mia plej lastatempa scio, estas nur mi, virino loĝanta en Vaŝingtono (la ĉefurbo de Usono), kaj viro loĝanta en Israelo proksime al la loko, kie mi loĝis studante tie antaŭ kelkaj jaroj. Sed, se estus pli de ni, mi certe ŝatus kunorganizi nin ĉiujn! Nia flago eble estus la verda stelo, sed anstataŭ la kvinpinta stelo, kiun ni ĉiuj certe konas, mi preferus uzi la tradician sespintan stelon de Davido, kiu ŝajne estas la plej vaste konata simbolo de judismo.”

Rakontu iomete pri viaj ekster-Esperantujaj fakoj: ĉu vi havas akademian formiĝon? Se jes, kiu estas ĝi? Kaj en kiu fako vi laboras?

Adamo – Mi diplomiĝis en aplikata lingvistiko kun specialiĝo pri tradukado kaj tradukteknologioj, kaj ĉi-jare finas studojn pri filozofio.

Ikvero – Mi studis por iĝi instruisto de la hispana por brazilanoj! Sed bedaŭrinde ne trovis oportunojn en tiu fako en mia regiono, do iĝis instruisto de la angla — bonvole ne raportu tion al la esperantista polico! Por kompensi iome, mi instruas privatajn klasojn de Esperanto!

KuboF – Mi klopodas esti plentempa esperantisto. Mi gvidas la organizon Vikimedio EO, per kiu mi ricevas monon per peresperanta laboro. Mi studis komputikon, kaj daŭre uzas ĝin kiel gravan parton de mia laboro, kiu tamen fokusiĝas al projekta mastrumado kaj subvencipetado.

Lucía – Universitate, mi studis Tutmondaj Studojn kaj ĉi-setembre mi komencos magistran studon de Komunikado en Sociaj kaj Politikaj Kuntekstoj. Mi ankaŭ studis muzikon dum 10 jaroj, specife piano kaj klasika kanto, do en mia koro mi ĉiam estos muzikistino.

Michael – Mi bakalaŭriĝis kaj magistriĝis pri (komputa) lingvistiko. Nuntempe mi doktoriĝas pri psikolingvistiko, do la fako, kiu celas kompreni, kiel lingvokapablo funkcias en la homa menso.

Miharintsara – Mi studis financon kaj kontadon en universitato kaj laboris kiel kontisto dum preskaŭ 10 jaroj. Mi ankaŭ laboras kiel virtuala kontada asistanto por kontada firmao bazita en Kanado.

Ŝneoro – Mi nun studas psikologion kiel triajara universitata studento. Mia plano (kaj revo ekde mia infaneco, vere!) estas iĝi armea rabeno en la usona armeo, kaj poste doktoriĝi kiel psikologo praktikante klinikan psikologion fokusiĝontan pri obsedaj kaj anskiaj perturboj. Sed, dum mi studas, mi ankaŭ laboras ĉe ĉekampusa restoracio por subvencii mian apartamenton.

Ludo- kaj lego-listoj de la Estraro

Ni ŝatus lasi listojn de rekomendaĵoj de kantoj kaj libroj de niaj landoj.

Ludolisto

Spotifaj’ | Apple-Muziko

  • Hraj Hudbička, de Žiarislav — rekomendas KuboF
  • Ho Avy Ny Andro, de Eric M kun Aina-Mbola — recomendas Mihary
  • Hurra die Welt Geht Unter, de K.I.Z. — rekomendas Michael
  • No M’estima +, de Julieta kaj Mushkaa — rekomendas Lucía
  • Replay, de Maielle — rekomendas Ikvero
  • The Power of Love, de Huey Luis — rekomendas Ŝneoro 
  • Święto Ziemniaka, de Franek Warzywa & Młody Budda — rekomendas Adamo
Legolisto
  • Dom Casmurro, de Machado de Assis — rekomendas Ikvero
  • El Carrer de les Camèlies, de Mercè Rodoreda — rekomendas Lucía
  • Flowers for Algernon, de Deniel Keyes — rekomendas Ŝneoro
  • Nie sme bezmocní/Ni ne estas senpovaj, de Marian Repka — rekomendas KuboF
  • Schachnovelle, de Stefan Zweig — rekomendas Michael
  • Wojna polsko-ruska pod flagą biało-czerwoną, de Dorota Masłowska — rekomendas Adamo

iv. DEMANDOJ DE LA KOMITATO

El la Komitato venis 7 demandojn de 4 demandintoj.

Demandas Delfeno, el Belgio:

Kiom aĝa vi estis kiam vi unuafoje aŭdis pri Esperanto? Kaj kiel vi ekkonis nian lingvon (komento de familiano aŭ amiko, mencio en vikipedia artikolo, afiŝo en via universitato…)?

Ikvero – 15 jaraĝa. Estis amiko, kiu parolis pri Esperanto. Mi estis plendanta pri kiel maljuste estas, ke ni estas devigataj lerni la anglan kaj ŝi demandis “Ĉu vi iam ajn aŭdis pri Esperanto?” Amuza fakto: ŝi mem neniam lernis Esperanton.

KuboF – Sufiĉe juna infano. Mi nur nebule memoras. Probable mia onklino menciis Esperanton kiel kuriozaĵon. Kaj sekvan frazon jam ŝanĝis temon 😅.

Miharintsara – Mi jaraĝis 22 kiam mia onklo konigis min al Esperanto kaj instruis min la lingvon.

Kiom aĝa vi estis kiam vi decidis eklerni Esperanton? Ĉu vi haltis kaj reprenis plurfoje? Kiujn ilojn vi uzis (ĉeesta kurso, aplikaĵo, neformala babilado…)?

Ikvero – Tuj kiam mi eksciis pri ĝi (kaj ke ĝi lerneblis per Duolingo), mi volis lerni. Sed nur komencis fakte du jarojn poste, je aĝo 17, kaj ĉesis por nur repreni (kaj finlerni) la jaron sekvantan, sed aĝanta same. Mi lernis per Duolingo, kaj poste ekkonis kaj komencis partopreni mian ŝtatan asocion.

KuboF – Dolĉaj 16 🥰 Mia amiko plurfoje instigadis min kaj fine mi konvinkiĝis leginte pri Esperanto eĉ en iu hazarda libro. Mi uzis paperan libron de tiu amiko, kaj anglalingvan sonkurson de tiutempa Lernu!, nomitan “Mi estas Komencanto”. Estis “amuze” lerni novan lingvon per lingvo, kiun mi apenaŭ regis 😅.Miharintsara – Je aĝo 22, mi eklernis Esperanton.

Kiu “ĉeno da eventoj” donis al vi la unuan ideon kaj la finan decidon kandidatiĝi por la estraro de TEJO?

Adamo – Ekde la komenco mi interesiĝis pri kiel TEJO estis organizita kaj funkciigata kaj volis esti parto de ĝia agado. Mi decidis kandidatiĝi pro instigo de la Komitatanoj kaj membroj de la elekta komisio.

Ikvero – Mia movadiĝo okazis sufiĉe ŝtupare: mi eklernis Esperanton en 2018; en tiu sama jaro eksciis pri la asocio de mia ŝtato kaj engaĝiĝis tie; tie ekkonis aliajn junulojn kaj eksciis pri Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj engaĝiĝis tie. Do iom post iom mia aktivuliĝo plivastiĝis; tiel, kiam mi eksciis pri TEJO mi tuj interesiĝis pri engaĝiĝi (ĉi) tie ankaŭ kaj fine prezentiĝis la oportuno iĝi Estrarano, kiu je tiu punkto ŝajnis evidenta elekto. Tre forta faktoro, parenteze, estis la penso, ke en TEJO mi lernus multe por kunporti reen al BEJO kaj plifortigi mian landan junularan movadon.

KuboF – Mi antaŭlonge komprenis, ke por kiom eble plej multe helpi al Esperanto, mi bezonas servi en plej alta pozicio por kiu mi pretas. Tial TEJO estis natura opcio por iama estonteco. Ekde 2015 mi ĉiam konsideris kandidatiĝi por la Estraro, sed pro diversaj kialoj mi ĉiam rifuzis. Nur en 2023 ekestis bona kombino de miaj persona kaj labora vivoj kaj de aĝo por kandidatiĝi. En la decido helpis al mi ankaŭ diskutoj kaj/aŭ instigoj de iamaj kaj tiaman Estraranoj, precipe Roĉjo, Michael Boris, Valentin kaj Patricio.

Lucía – Jam antaŭ monatoj kelkaj amikoj kiuj estis Estraranoj antaŭe aŭ havis aliajn postenojn en TEJO instigis min, sed finfine estis miaj (Esperantaj kaj ne-Esperantaj) amikoj, familio kaj elekta komisiono kiuj kuraĝigis min kandidatiĝi.

Michael – Tobjaŝ’ de la Elekta Komisiono alskribis min en junio. Tiam mi ne volis kandidatiĝi. Sed en julio, vidinte, ke ankoraŭ malmultas kandidatoj, mi impulse decidis tamen sendi mian kandidatiĝon.

Miharintsara – Patricio, unua amiko kaj membro de la Estraro, instigis min kandidatiĝi. Lia konstanta subteno kaj gvidado donis al mi la fidon kaj instigon kandidatiĝi por ĉi tiu rolo.Ŝneoro – Por mi, ĉio komenciĝis kiam mi etendis la manon al D-ro Humphrey Tonkin komence de mia dua jara de mia studado pasintjare. Mi komencis reprezenti UEAn ĉe la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj ĉi tie en Novjoro.

Por esti en la estraro vi pretas doni multon de via libera tempo al la organizo. Kiel vi priskribus tiun tempo-elspezon, kompare al via kutima vivo?

Adamo – Esperantujo vere nature fariĝis integra parto de mia vivo kaj fariĝi Estrarano estas nur la sekva paŝo. La tempon laborantan ene de la organizo taksas mi do pli kiel investon en la estonteco de Esperantujo, la Mondo, kaj la mia propra.

Ikvero – Jam de antaŭ longe Esperanto estas ĉiama evento en mia kalendaro, do mi estas alkutimiĝinta al tio kaj ne vere pensas pri tio; ke jam estas nepra/esenca parto de mia vivo.

KuboF – Tiun tempon mi konsideras investo, ne elspezo 😎.

Lucía – Esperantujo kaj mia Esperanta agado okupas grandan parton de mia vivo jam ekde antaŭ du jaroj. En mia semajna plano jam ĉiam estis tempo por iu Esperanta renkontiĝo, kunveno aŭ laboro.

Michael – Pro aktivado en Germana Esperanto-Junularo, mi ajnkaze jam kutimas al havi (preskaŭ) ĉiutagan kontakton kun Esperanto-rilataj farendaĵoj.Miharintsara – Kompreneble, ĉi tio postulas iom el mia libera tempo sed ĉi tiu sperto instruos al mi novajn kapablojn kaj ebligos al mi renkonti multajn homojn, kiuj kunhavas la saman pasion por Esperanto.

Kiel vi konsideras Estraraniĝon al TEJO? Ĉu kiel amuzaĵon, laboron, moralan devon, lernejon, personan defion, altruisman “servo-tempon”, ŝancon je honoro/famiĝo, “redonon al” post ricevo el la komunumo, rimedon kontraŭ enuiĝo, formaton por amikiĝo, necesan paŝo por trovi vian lokon en la mondo, ktp…?

Adamo – Freneziĝo 😎

Ikvero – Mi sentas, ke mia vido ŝanĝiĝas precize nun. Ĝis antaŭ ne longe, Esperanto estis ĉefe amuza parto de mia vivo, sed nun pli kaj pli mi vidas ĝin tiel serioze kiel laboron.

KuboF – Mi laboras por krei tian mondon, en kiu mi mem volas vivi. Kaj granda parto de tio estas justa kaj efika lingva uzado. Per mia laboro en la Estraro mi celas ne nur helpi al funkciigado de la Organizo dum la mandato, sed precipe strukture plifortigi kaj pliefikigi TEJOn kaj la Esperantan movadon. Tiel eĉ post mia foriro de la Estraro, pluraj generacioj de aktivuloj povos ĝui la fruktojn de tiu ĉi laboro, atingi pli grandaj rezultojn per malpli multaj rimedoj kaj pli ĝui la laboron – kaj personan vivon, ekz. esti kun amikoj kaj familianoj.

Lucía – Mi vidas mia Estraraniĝo kiel oportuno por profesiigi mian Esperantan sperton dum mi ĝuas unu el miaj hobioj. Kompreneble estas persona defio, sed ankaŭ belega oportuno alporti miajn ideojn al la movado kaj koni aliajn kaj iliajn ideojn.

Michael – Mi plej ŝatas la tri unuajn priskribojn listigitajn: amuzaĵo, laboro, morala devo.Miharintsara – Por mi, esti parto de la estraro de TEJO estos ŝanco por persona kaj profesia progreso. Resume, ĝi estas miksaĵo de plezuro, homa defio kaj laboro.


Demandas Tyron, el Britio:

Kiel vi taksas la ŝanĝojn ene de TEJO dum la pasintaj kelkaj jaroj? Kio estis la plej grandaj ŝanĝoj? Kaj laŭ vi kiuj tendencoj bonas kaj kiuj malpli bonas?

KuboF – Mi alte taksas profesiiĝon de TEJO! Tio ege helpas plibonigi la laboron por antaŭenigi Esperanton. Aliflanke, ĝi ankaŭ plialtigis kompleksecon de mastrumado de TEJO kaj ni daŭre lernas kiel ĝin bone trakti. Kresko de komplekseco estas ĝenerala trajto de evoluo (vidu 20 impetojn de holonoj laŭ Ken Wilber), do ni bezonas “amikiĝi” kun ĝi. Aliflanke, TEJO sekvas ĝeneralan socian tendencon de malemo al formalaj asocioj, kun samtempa kresko de malcentrigita, disa laborado kaj porokazaj laborgrupoj. Tio ne nepre estas bona aŭ malbona tendenco, sed nun ni estas en transira periodo kaj spertas rilatajn defiojn kaj malfermon de novaj oportunoj. Malnovaj indikiloj de sukceso, ekz. kvanto de individuaj membroj, ĉesas funkcii. Ni bezonas demandi nin kiujn novajn indikilojn ni prefere uzu, kaj kiel utiligi tiun ĉi kaj aliajn tendencojn por antaŭenigi Esperanton.

Michael – Laŭ mi tre bonas, ke “danke al” la pandemio pli da aferoj okazis rete, kun la konsekvenco, ke TEJO iĝis pli alirebla al junuloj tutmonde, anstataŭ ĉefe nur Eŭrope. Ni konservu tiajn tendencojn. Krome, mi ĝojas, ke post la financa krizo, kiun la Organizo devis alfronti antaŭ nelonge, feliĉe sukcesis denove la akiro de la administra subvencio de EU, kiu stabiligis nin kaj ebligis novajn dungojn de pluraj ege valoraj oficistoj.


Demandas Tobjaŝ’, el Pollando:

Baldaŭ finiĝas la kvinjara periodo sub la strategia plano 2020–2025 kaj venos la tempo por prilabori la sekvan strategian planon. Kian rolon, laŭ vi, havu en ĝi jenaj elementoj: servoj por membroj, agado ene de la movado, alekstera agado/eksteraj rilatoj, tutmondigo, demokratio? Kiel laŭ vi aspektu la laboro pri la sekva strategia plano? Kiel vi taksas la nunan staton de la realigo de la aktuala strategia plano?

Ikvero – Mi ankoraŭ devas pli familiariĝi kun strategia-planumado por povi bone komenti pri tio. Sed mi povas komenti pri la roloj de la elementoj listigitaj: servoj por membroj estas kompreneble gravega ĉar ne ĉiam la ideo, ke oni kontribuas al la movado estos sufiĉe por igi homojn aliĝi (kaj tio ne celas, ke nia sekvantaro malamas TEJOn kaj/aŭ la Movadon, sed simple, ke ofte mono malmultas, kaj oni devas strikte elekti kien investi ĝin). Do oferi beneficojn al membroj, kiel povi ĝui Projektoj.org, miavide estos tre bone por TEJO. Aleksteran agadon mi ja taksas grava, sed mi timas, ke multe dediĉi atenton al tio povas igi nin ne sufiĉe dediĉiĝi al la interno (kiel la ĵusmenciita elemento servoj al membroj), kaj mi diras tion ĉar homforto malmultas kaj energio rapide elĉerpiĝas. La solvo do estas trovi mezan vojon: projektoj kiel Esperanto Senlime, kiu estas por Esperantujo mem sed samtempe servas kiel afero por iu ajn (dank’ al la rapida laboro de subtitolantoj!).

Do mi opinias, ke ni ne investu en krei aferojn por la “ekstera mondo” de nulo, sed investu en alirebligi tion, kio jam ekzistas, al la “ekstera publiko”. Ekz.: se okazas trejnado pri x-temo, ni havebligu la koncernan materialon. Tio konektiĝas al la ideo havi pli kaj pli da enhavo en Esperanto por doni utilecon al ĝia lernado.

KuboF – Ĉiu agado de tia ĉi speco estas lerna oportuno per si mem, kaj strategiumado en TEJO estas neniu escepto. Ni certe bezonas informiĝi ĉe pasintaj Estraroj kaj inkludi iliajn lernitaĵojn. Por mi klaras, ke strategia plano devas esti multe pli en centro de nia agado. Tio povas okazi nur kun struktura subteno – tiel, ke uzado de strategia plano estu kutima parto de organiza laboro, ne io eksterordinara, kio okazos nur se ni hazarde rememoras pri ĝi. Ĝi devas servi kiel bazo por starigado de realigplanoj kaj jaraj buĝetoj. Ni bezonas sistemon por kontroli ĝian progreson (kio nun fakte malfacilas…) – tion mi celas fari per Projektoj.org.

La sekva strategia plano prefere havu malgrandan kvanton de tre bone elektitaj, aparte gravaj strategiaj prioritatoj kaj celoj, kun antaŭdifinitaj indikiloj de sukceso kaj laŭeble kelkaj mezaj celoj. Ili havu po sian respondeculon (personon aŭ rolon) kaj laŭeble ankaŭ vicrespondeculon. Ni bezonas regule revizii ĝin (probable unufoje jare) por ekscii ĉu ĝi daŭre sencas, kaj eventuale modifi ĝin.

Pri rolo de unuopaj elementoj ni decidu surbaze de la elektitaj prioritatoj kaj celoj, aŭ paralele kun tiu elektado.

Michael – Plej grava celo devus esti pligrandigi la nombron de junuloj parolantaj Esperanton kaj, sekve, la nombron de TEJO-aktivuloj. Serve al tio, ĉiuj listigitaj elementoj tre gravas: Oferti utilajn servojn al membroj igas membrecon (kaj iam, aktivulecon) pli alloga. Kiel gravajn servojn mi konsideras eventojn, la membrogazeton Kontakto kaj eblojn edukiĝi (ekz. per aktivula trejnado). Alekstera agado helpas por altigi la videblecon kaj prestiĝon de TEJO (kaj la Esperanto-movado ĝenerale). Kaj videbleco necesas por atingi novajn Esperanto-lernantojn. Tutmondigo gravas, ĉar estas multe da potencialo en ofte neglektitaj mondopartoj pri kresko kaj fortiĝo de junulara Esperanto-aktivismo. Mi pensas aparte pri kontinentoj Afrika kaj Azia. Laste, demokratiaj strukturoj en la Organizo certigas, ke aktivuloj restu motivitaj, ĉar ili konscias pri siaj povoj kaj rajtoj por dinamike influi la decidofaradon per propraj ideoj kaj iniciatoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.