Home > Aktualaĵoj > Nova numero de Revuo Kontakto

Jen la nova numero de Revuo Kontakto.
La abonantoj povas elŝuti la elektronikan version de la revuo.

Enkonduko de la redaktoro Rogener Pavinski

“Jen via mondo, jen nia mondo, kun monta neĝo kaj mara ondo. De la tropikoj ĝis la polusoj, jen vasta mond’ por ĉiuj ni.” Ĉi tiun Esperanto-version de This land is your land tradukitan de Wouter F. Pilger vi eble jam aŭdis, ĉu per la kasedo de Duo Espera aŭ ― plej problabe ― en koncertoj de “JoMo”.

Sed tiu ĉi mondo, kiel ni konas ĝis nun, eble ne plu longe estos la sama. Se eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan, kiom longe la planedo eltenos la damaĝojn, kiujn nia homa civilizacio daŭre altrudas al ĝi? Sciencistoj asertas ke post 10 jaroj ne plu estos revenvojo por savi la klimaton. Eble tio sonas troige por tiuj, kiuj loĝas komforte kaj dume havas aliron al trinkebla akvo kaj manĝaĵo. Sed necesas rigardi trans la surfacon de nia ĉiutaga, nur kelkjardeklonga vivo, kaj kompreni ke la estonta vivo sur la tero postulas pli de nia persona kaj komuna fortostreĉoj.

Por tio pledas Greta Thunberg, sveda knabino, kiu fariĝis tre konata pro sia ― komence sola ― protesto antaŭ la nacia parlamento plede por la klimato. Ŝi estis invitita paroli pubike, kaj ŝia saĝeco kaj mesaĝo forte influis gestudentojn ĉirkaŭ la mondo simile iri sustraten protesti, samkiel ŝi trafe influis Pablo Conessa verki la artikolon. Sed la estonteco de la mondo bezonas ne nur proteston sed agadon. La artikolo de Ryan Callahan pritraktas ĝuste tion kaj proponas kvar sugestojn por pli ekologia vivstilo.

Ankaŭ ekologio ― la maro specife ― ĉefa elemento por la ekvilibro de nia mondo, estas reliefa temo en la muzika arto de Kjara, itala kantistino, kiu ĵus aperigis sian unuan albumon en Esperanto. Sperta kantistino kaj komponisto, per Blua Horizonto ŝi ekpaŝas sur internacian kampon kaj impresas pro la mondmuzika kvalito prezentata, en kiu sentoj kaj emocioj envolvas la aŭskultantojn. Kiel ĉiam, nia revuo ĝuas kontribuojn diversajn kaj riĉajn. Ĉi-eldone ne malsamas. Vi legos interasajn artikolojn kiel la historio de koncentrejoj dum la hispana diktaturo; pri la scienca metodo, kaj la rubrikojn: Videoludoj, Tiel la Mondo, Blaga Blogo kaj Movada Rubriko.

Espereble la enhavo plaĉos al vi kaj influos ankaŭ vin verki por Kontakto. Ni atendas vian kontribuon.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください