Home > Aktualaĵoj > 81-a IJK okazos de 2 ĝis 9 aŭgusto 2025 en Cisarua, Indonezio

Marku viajn kalendarojn, ĉar TEJO ĝojas anonci, ke la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2025 en Cisarua, Indonezio! 

Cisarua estas distrikto en Bogor, en la insulo de Javo. La urbeto situas nur 78 kilometrojn sude de Ĝakarto, la aktuala ĉefurbo de Indonezio. Kuŝante ĉe la flanko de Pangrango, dormanta vulkano kies lasta erupcio restas nedatita, la urbeto estas populara feria celloko kaj por lokaj kaj alilandaj gastoj kiuj deziras pasigi trankvilan tempon kun naturo ĉirkaŭate de montara pejzaĝo kaj internacia etoso.

Venu al Indonezio, partoprenu en la 81-a IJK, kaj plonĝu en la mirindan diversecon de kulturoj, lingvoj, kaj pejzaĝoj de ĉi tiu insulara paradizo. De la imponaj vulkanoj ĝis la serenaj plaĝoj, Indonezio sendube ofertos unikan sperton por ĉiuj partoprenantoj. Informo pri kotizoj, programo, kaj aliaj elementoj de la 81-a IJK tre baldaŭ aperos. Se vi ŝatus iamaniere kunlabori kun la Kongresa Komisiono, kontaktu Michael Vrazitulis, TEJO-estraranon pri Kongresoj, ĉe michael.vrazitulis [ĉe] tejo [punkto] org.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

このサイトはスパムを低減するために Akismet を使っています。コメントデータの処理方法の詳細はこちらをご覧ください