Home > Aktualaĵoj > Ekkonu la novan TEJO-volontulon Gabrjelo

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Gabrjelo!

• Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?

Saluton! Mi nomiĝas Gabriele Esposito Guido (Gabrjelo en Esperanto) kaj mi estas itala 24-jaraĝulo el Avellino, en Kampanio.

• Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?

Mi nuntempe estas magistriĝanta pri Filozofio, mi estas studento ĉe la Universitato de Bolonjo. Mi estas klimata kaj media aktivulo kaj en mia urbo mi kunfondis asocion por defendi la klimatajn rajtojn de lokaj civitanoj. Mi ŝatas arton, librojn kaj lingvojn en mia libera tempo mi klopodas vojaĝi kiel eble plej multe. Miaj aliaj ŝatokupoj estas iri al kinejo kaj ludi tenison.

• Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?

La fino de miaj studoj koincidis kun periodo kiam mi havas pli da libera tempo, kaj ne ĉiam oni havas la ŝancon libere translokiĝi al nova lando kaj esplori ĝin dum tuta jaro. Kvankam mi studas en Italio, mi plejparte loĝis eksterlande dum la lastaj jaroj. Mi ĝuas vivi en internacia etoso kaj enprofundiĝi en vivkulturojn malsamajn al tiuj, kiujn mi jam spertis, ĉar tio helpas min kreski kaj eliri el mia komforto-zono. Finfine, mi esperantiĝis antaŭ du jaroj, kaj Esperanto fariĝis grava parto de mia vivo. Pro tio, mi taksis la volontuladon ĉe TEJO perfekta sperto por plenigi mian aktualan agendon.

• Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?

Krom la ĉiutagaj taskoj de oficejo, mi ĉefe okupiĝos pri redaktado de artikoloj, strukturi projektojn por TEJO, krei enhavojn por la retejoj de TEJO, organizi Esperantajn festivalojn, kaj ĉion alian neatenditan, kion la vivo de esperantisto alportas.

• Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo? Aŭ ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj aktivaĵoj!

Kvankam mi ne estas esperantisto de longa tempo, mi ekagis por Esperanto tuj post mia eniro en la movadon. Jam dum du jaroj, mi anas ene de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), nuntempe kiel vicprezidanto. Dum la lastaj jaroj, mi partoprenis multajn aranĝojn kaj tiel konatiĝis kun multaj aliaj esperantistoj, kio pliigis mian motiviĝon esti aktiva. Festivaloj, universitataj konferencoj, eŭropaj projektoj, studsesioj, kaj vojaĝoj kun amikoj esperantistaj plenigis multajn semajnojn de mia lasta kalendaro, kaj per tio mi vizitis diversajn landojn, ekkonis kulturojn kaj renkontis mirindajn homojn.

• Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…?

Mi ekloĝis en Roterdamo antaŭ kelkaj semajnoj sed mia vivo ĉi tie jam havas strukturon, kaj mi ŝatas ĝin. Miaj hejmo kaj laboro estas apartaj dimensioj, tamen mi bezonas nur dek minutojn piede por iri de la VolDom (kie mi loĝas) al la Centra Oficejo (kie mi laboras). La ritmo estas ĝusta, kaj la urbo estas tre bela, tre alirebla kaj bone servata. Mi loĝas kun aliaj du esperantistoj, Korsako kaj Giovanni, kaj la etoso estas vere agrabla. Mi ankoraŭ ne estas sperta pri la urbo, sed mi fidas, ke unu jaro sufiĉos por kompreni la spiriton de ĉi tiu lando kaj la nederlandanoj, kaj eble eĉ lerni la lingvon dum mia restado.

• Ĉu vi havas vivdevizon?

“Bezonas imagi Sizifon feliĉa”

Gabrjelo estas volontulo ĝis Septembro 2025 danke al la subteno de la programo Eŭropa Solidara Korpuso por la periodo 2024-2025.

One Comment, RSS

  • Luigia Oberrauch

    says on:
    24 ottobre 2024 at 10:10

    Gratulojn, kara Gabrjelo! Certe vi faros tute tau^gan laboron. Bonvolu ne forgesi niajn italajn gejunulojn, kiuj ja iomete dormas.
    Amike,
    Luiza Oberrauch Madella

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Questo sito usa Akismet per ridurre lo spam. Scopri come i tuoi dati vengono elaborati.