Home > Aliaj > Iĝu Komitatano C de TEJO ekde Aŭgusto 2024

La 1-a de Aŭgusto 2024 estos oficiĝtago de nova Komitatano C de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatano C de TEJO ekde la 1-a de Aŭgusto 2024 ĝis la 31-a de Majo 2026.

Komitatano C en la Komitato, la supera organo de TEJO, reprezentas membrojn de la kategorio Junaj Amikoj de Esperanto.

La posteno de Komitatano C estis kreita jam antaŭ pluraj jaroj, lige al kreo de membra kategorio Junaj Amikoj de Esperanto. Sed intertempe neniu Komitatano C estis elektita, pro kio en la organizo ankaŭ mankis sperto pri tiu elekto. Pro bezono bone prepariĝi estis la elekto prokrastita. Laŭ Reglamento, oficiĝtago devus esti la 1-a de Decembro 2023, aŭ poste la 1-a de Junio 2024. La elekton ni konsultis kun la Komitato kaj fine decidis lanĉi ĝin kun 2 (aŭ 8) monata prokrasto. Fino de la mandato restos tia kia estas en la Reglamento, la 31-a de Majo 2026, por ke ekde tiam povu la mandata periodo funkcii plene kohere. Dankon pro pacienco, subteno kaj kompreno! Se vi volas plibonigi tiajn ĉi procedurojn, vi estas bonvena kandidatiĝi kiel Ĝenerala Sekretario aŭ ties helpanto!

Ĉiu Juna Amiko de Esperanto rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato. Kiel Komitatano C rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO kiu aĝos almenaŭ 18 jaroj la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝus 36-jaraĝa (aŭ pli); kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

Elektebla estas 1 Komitatano C. Kandidatiĝi rajtas individuaj membroj naskiĝintaj inter la 1-a de Aŭgusto 1990 kaj la 31-a de Majo 2006.

Kiel kandidatiĝi

Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron);
  • biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortojn);
  • subskribon de la kandidato (akceptata estas ankaŭ teksta subskribo en retpoŝta mesaĝo);
  • subtenleterojnsubtenajn subskribojn de minimume 5 Junaj Amikoj de Esperanto el minimume 2 landoj.

Kvanto de esprimitaj subtenoj kaj kvanto de landoj de subtenintoj estos sciigita al voĉdonantoj. Se kaj subteninto kaj la kandidato eksplice permesas tion, estos sciigita ankaŭ la nomo kaj lando de subteninto kaj enhavo de subtenletero en maksimuma longeco de 100 vortoj (se subtenletero estas pli longa, ĝi estos aŭtomate tranĉita sen plua konsulto).

Memoru subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta! Aldone memoru, ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 1-an de Julio 2024 (inklude). Uzu la jenajn adresojn:

Por pliaj informoj, bonvolu legi la reglamenton.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.