Home > Aktualaĵoj > Ekkonu la novan TEJO-volontulon Korsako

Ni ĝojas prezenti al vi volontulo de TEJO, Korsako!

• Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?

Mi nomiĝas Thomas Demeyere sed ĉiu nomas min Korsako. Mi estas 25 jaraĝa kaj mi venas el Bruĝo, Belgio.

• Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?

Ekster esperantujo mi ludas tenison jam de 5 jaroj kaj mi ŝatas bicikli. Mi ofte uzas mian biciklon por viziti muzeojn en apudaj urboj.

• Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?

Post la fino de mia pasinta laboro mi serĉis laboron en diversaj fakoj, oficejisto, helpinstruisto, kiviotransportisto kaj eĉ rubaĵkolektanto. Sed dum la IJK 2024 en Litovio ekde mia alveno ĉierkaû meznokto oni ekaltrudis al mi JES-volontuladon kiel sekva paŝo en mia vivo.

• Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?

En la oficejo mi pleje helpos Karlos kun la provlegado de la subvenciopetoj. Krom tio mi celas restarigi landan asocion kaj eble aldoni fakan asocion. Krom tio mi organizas JES en Belgio esperante ke tio helpos por iom restarigi la lokan junularan movadon.

• Kion vi ŝatus lerni, sperti kaj atingi dum via volontulado?

Mi ŝatus lerni kiel subvencipeti al Eûropo. Mi jam menciis.

• Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo? Aû ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj aktivaĵoj!

Mi estas denaskulo kaj iris al mia onua aranĝo kiam mi estis 4 jaraĝa. Kiam mi estis 5 mi iris al usono por vivi tie dum 2 monatoj ĉe esperantofamilio. Ekde tiam dum ferioj mi kune kun mia patro ofte vojaĝis de esperanto familio al alia uzante pasporta servo. Krom tio mi ankaû ofte iris al Familiaj renkontiĝoj kiel NR, REF kaj PSI. Mia onua junulara aranĝo estis IJS en Hungario kiam mi estis 15 kaj ekde tiam mi iris al du IJS, unu JES kaj 4 IJK. Krom tio mi ankaû estas parto de la Verdaj Skoltoj ekde sia eko. Mi partoprenis ĉiujn tendumadojn krom unu, estas skoltestro de 2019 kaj estas kasisto de 2024. Krom tio mi ne multe aktivis.

• Ĉu vi estas lernanta Esperanton?

Mi neniam formale sekvis lecionojn sed ofte ĉeestis kaj helpis doni lecionojn kaj tiel lernis la gramatikon.

• Kion signifas por vi Esperanto? Kion signifas por vi esti esperantisto?

Por mi esperanto estas pordo al la mondo kaj al esperantujo (la komunumo). Pri kio estas esti esperantisto mi havas neniun ideon. La homojn kiujn mi konsideras esperantistoj estas tiom diversaj ke ne eblas meti ilin en iu komuna kadro. Do la plej bona priskribo de esperantisto por mi estas “iu kiu ne difineblas ene de la kadro”

• Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…?

TEJO estas plena de energiaj homoj sed mankas iom da baza strukturo. La centra oficejo estas belega konstruaĝo kaj iĝos eĉ pli bela kun iom da energio kaj amo. Vivi en Voldom kun miaj kolegoj estas ĝis nun tre agrabla. Estas bona ekvilibro inter privateco kaj komuna aktivado. La oftaj gastespererantistoj kaj la bela ĉierkaûaĝo ankaû helpas por plibonigi la etoson.

• Ĉu vi havas vivdevizon?

“Efikeco donacas libertempon”

Korsako estas volontulo ĝis Septembro 2025 danke al la subteno de la programo Eŭropa Solidara Korpuso por la periodo 2024-2025.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Ez a weboldal az Akismet szolgáltatását használja a spam kiszűrésére. Tudjunk meg többet arról, hogyan dolgozzák fel a hozzászólásunk adatait..