Home > Proponoj aktivi > TEJO serĉas partnerojn por Erasmus+ projekto

Alproksimiĝas la limdato por kandidatiĝi por Erasmus+ projektoj (1-an de Oktobro). TEJO serĉas organizojn, kiuj ŝatus iĝi partneroj kaj pretus helpi ankaŭ kun la kandidatiĝo mem. 

La projekto estu en la KA1 kategorio (Lernado kaj moviĝeblo de individuoj) kun la temo de toleremo kaj inkluziva socio. Pli da informoj vi povas trovi ĉi-tie. La projekto ne nur estas bona oportuno por ricevi eksterajn financojn sed ĉefe por fari ion sencohavan kaj utilan por la socio.

Se vi interesiĝas, bonvolu skribi al Paulína ĉe paulina.jalaksova@tejo.org ĝis la 20-a de Septembro. Pli rapidaj respondoj al la alvoko havos avantaĝon. 

One Comment, RSS

  • Stultulo

    dit le:
    samedi 14 septembre 2019 à 01:01

    Saluton, mi estas stultulo. Pri kio temas? Ĉu vi povus klarigi?

Votre adresse de courriel ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont marqués *

*

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.