Home > Proponoj aktivi > Partoprenu en video pri adoleskuloj

Ĉu vi aĝas malpli ol 19 kaj vi parolas Esperanton? Ni volas aŭdi de vi! 

TEJO volas krei filmeton kun adoleskuloj parolantoj de Esperanto de la tuta mondo, kaj ni invitas vin partopreni!

Faru videon kaj rakontu pri vi, viaj interesoj kaj hobioj, via lando, kaj pri kio ajn vi volas! 

Via video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1 minuto. Bonvolu atenti ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj via vizaĝo bone videbla! 

Kiel kontribui?

1- Registru vian filmeton.
2- Alŝutu la filmeton al Google Drive, aŭ al Wetransfer, aŭ al alia reta servo
3- Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se vi preferas, vi povas ankaŭ sendi vian filmeton en privata mesaĝo al nia konto en Instagram @tejoesperanto aŭ pere de Telegram al @arielpalmer

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org kaj ni klopodos helpi.

Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 14-a de marto.

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj ke via vizaĝo bone videblu. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze!

Votre adresse de courriel ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont marqués *

*

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.