Home > Aktualaĵoj > Iĝu Komisiito de TEJO por la mandato 2024-2025

Post la regula elekto de novaj Estraranoj de TEJO en somero 2024, ni alvokas vin kandidatiĝi por esti Komisiito de TEJO por unu el pluraj Komisionoj. Kiel Komisiito vi kunlabore kun Estrarano gvidos laboron de via Komisiono por plenumi celojn difinitajn en la Realigplano de la Estraro, kaj estos tre bonvena veni kun propraj ideoj, kies plenumon vi gvidos.

Kial iĝi Komisiito?

Kiel Komisiito vi plenumos gravan gvidan rolon zorgante pri ĉiutaga gvidado de specifa fako, kaj tiel helpos al TEJO en sia laboro por pliprogresigi Esperanton kaj plifortigi junularon.

Kiel Komisiito vi estos en rekta kontakto kun via Estrarano, kun kiu vi povos multe diskuti, plani kaj tiel ankaŭ lerni. Servado kiel Komisiito tiel estas ankaŭ oportuno por via persona disvolviĝo kaj profesia spertiĝo – sperto utila ankaŭ en alia laboro.

Aldone, altkvalita servado kiel Komisiito estas tre forta signo de via taŭgeco por iĝi Estrarano kaj por plia subteno – ekz. por partopreno en diversaj trejnadoj kaj Esperantaj kaj neesperantaj eventoj.

Fine, en 2024 ni komencas provizi specialan edukan programon por disvolvado de Komisiitoj. Tiel vi povos per Esperanto plialtigi viajn organizajn kaj personecajn kapablojn – afero por kio vi alioaze bezonus multe pagi. Tiel vi ankaŭ estos frua retrokuplanto kaj viaj reagoj helpos al pluraj generacioj de sekvaj Komisiitoj disvolviĝi pli altnivele.

Kio estas laboro de Komisiito?

TEJO laboras por siaj celoj (disvastigado de Esperanto, disvolvado de junuloj, ka.) en pluraj niveloj. La Komitato decidas pri la direkto kaj aliaj plej gravaj aferoj, la Estraro plenumas tiujn decidojn per gvidado de Volontuloj, Oficistoj, Komisiitoj kaj aliaj aktivuloj. Komisiitoj do estas rekte inter Estraro kaj aktivuloj laborantaj pri detaloj de unuopaj taskoj.

Komisiitoj gvidas unuopajn Komisionojn kaj ties Komisionanojn por antaŭenigi laboron de la specifa fako. Tre gravas, ke Komisiitoj povas plene fokusiĝi al ĉiutaga gvidado de nur 1 Komisiono. Tiel ili povas multe progresi pri tiu specifa fako kaj ebligi al sia Estrarano teni strategian rigardon sen bezono esti envolvita pri etaj detaloj.

Kiel Komisiito vi estos bonvena veni kun ideoj por agado de Komisiono. Jen estas kelkaj ekzemploj de laboro de Komisiito:

  • proponado de celoj por Realigplano de Estraro
  • planado kaj mastrumado (aŭ gvidado de mastrumanto) de projektoj al ilia sukcesa finigo
  • varbado de aktivuloj al sia Komisiono
  • gvidado, inspirado kaj motivado de siaj Komisionanoj
  • verkado (aŭ gvidado de verkanto) de artikoloj por retejo, revuo Kontakto, Movada Rubriko de Kontakto, kaj afiŝoj por sociaj retejoj de TEJO
  • starigado de konkursoj, aŭ aliaj motivigiloj
  • organizado (aŭ gvidado de organizanto) de eventoj
  • kaj aliaj…

Tiuj ĉi estas nur kelkaj ekzemploj, kaj ili ne nepre taŭgas por ĉiuj Komisionoj. Pri specifa laboro vi interkonsentos kun via Estrarano laŭ kondiĉoj, bezonoj kaj volo de Komisionanoj.

Por esti bona Komisiito vi bezonas:

  • pasion pri la temo de la Komisiono
  • esti bona (aŭ spertiĝanta) gvidanto
  • preti (eĉ ĝoji) preni respondecon por sukcesa finigo de laboro
  • jam pasintece gvidi aŭ mastrumi homojn aŭ projektojn, aŭ almenaŭ kerne labori en iu (organizado de evento, konkurso, kreo de iu afero, organiza ŝanĝo ks)
  • preti servi ĝis fino de la Estrara mandato 2024-2025
  • regi Esperanton almenaŭ je komunika nivelo
  • kapabli uzadi retpoŝton, tujmesaĝilojn, Google Diskon kaj ideale ankaŭ iun projektan mastrumilon (via Komisiono povos uzadi Projektoj.org de TEJO)
  • ideale, jam koni plurajn entuziasmajn junulojn pretajn labori pri tiu specifa fako

Kandidatiĝu eĉ se vi ne plenumas ĉiujn tiujn ĉi ecojn, ĉar tiel ni povos pli profunde ekdiskuti, ekkoni vin, taksi vian taŭgecon kaj plani viaj disvolviĝon!

Kiel kandidatiĝi?

Por kandidatiĝi, bv. plenigi la suban formularon ĝis la 29-a de decembro 2024.

Atentu: la limdato estis plilongigita ĝis la 29-a de decembro 2024!

Nuntempe ni serĉas Komisiitojn por jenaj Komisionoj:

  • Adoleska agado
  • Aktivula Trejnado
  • Edukado, Scienco kaj Kulturo – kun siaj branĉoj
    • Edukado
    • Scienco
    • Kulturo
    • Universitata Agado
  • Eksteraj Rilatoj – kun siaj branĉoj
    • IKRJO
    • Forumo Junulara Eŭropa
    • Konsilio de Eŭropo
    • UN kaj Unesko
    • UNITED
    • UNOY
  • Landa kaj Faka Agado – kun siaj branĉoj
    • Afriko
    • Azio-Oceanio
    • Eŭropo
    • Norda kaj Centra Ameriko
    • Suda Ameriko
  • Kongresoj (ĉeestaj)
  • Strategio
  • Junaj Amikoj
  • Pasporta Servo
  • Talento
  • Teĥniko
  • Daŭripoveco

La pozicio estas malfermita por ĉiu membro de TEJO, sendepende de loĝlando aŭ nacieco. Ni aparte instigas kandidatiĝon de handikapitoj, homoj de ĉiuj genroj kaj homoj el la tuta mondo.

Votre adresse de courriel ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont marqués *

*

Ce site utilise Akismet pour réduire les indésirables. En savoir plus sur comment les données de vos commentaires sont utilisées.