![](https://www.tejo.org/wp-content/uploads/2014/10/kkps2014.jpg)
Ne estu koko, venu al KKPS!
De la 7-a ĝis la 9-a de novembro 2014, en domo ĉe la maro, okazos la sekva KKPS. La loko estas Kvartalo-ĉe-Maro, nordokcidente de Amsterdamo. Ĉi-jare estos pli luksaj ĉambroj, pliaj eblecoj por memzorgi, pli bela ĉirkaŭajo kaj pli multaj kursoj pro kunlaboro kun la studsemajnfino de Esperanto Nederland. Legu la programon de la evento.