
JES – la Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando, sed foje ankaŭ en aliaj landoj. Ĉi-jare ĝi okazas jam la 16-an fojon!
La JES 2025/’26 okazos en Burg (Spreewald), proksime al Berlino, de la 28-a de decembro de 2025 ĝis la 4-a de januaro de 2026. Organizas ĝin ĉi-foje kelkaj aktivuloj ĉefe de GEJ (Germana Esperanto-Junularo), sed ankaŭ kelkaj el aliaj landoj.
Kune kun pli ol 200 homoj el minimume 20 landoj ni babilos, diskutos, lernos, ludos, festos kaj ĝuos ene de unika etoso! Atendas vin agrabla tempo, renkontiĝoj kun interesaj homoj kaj multaj bonaj travivaĵoj!
Pli da informoj sur la oficiala retpaĝo: jes.esperantojugend.de