Home > Eventoj > ARKONES
26 Septembro, 2014
Kulturdomo de Fervojisto (Dom Kultury Kolejarza), Niepodległości 8a, Poznań, Pollando

Browse map


ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznań, Pollando. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. La programo certe boninfluos vin.

Por junularo

Arkones aparte bonvenigas junularon. Pro tio oni antaŭvidis favorajn rabatitajn prezojn por junuloj ĝis 25-jaraĝajn kaj por membroj de Pola Esperanto-Junularo (ili partoprenas senpage!). Aparte avantaĝo estas malmultekostaj flugoj al/el Poznań. Kun fluglinioj WizzAir kaj RyanAir oni povas akiri biletojn jam (ofte) ekde kelkaj Eŭroj.

ARKONES okazos de la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2014 en Poznano, Pollando. Pliaj informoj troveblas ĉe arkones.org.

Fot. Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA