Home > Proponoj aktivi > Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon

Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO* dum unu jaro.

Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. 

Monato estas unika, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion. 

La sugestitaj temoj por kontribuoj estas:

  • Malfacilas esti najbaro de potenca (granda) lando.
  • Ĵurnalismo kaj libero en via lando.
  • Aktivismo pri indiĝenaj, homaj, aŭ lingvaj rajtoj en via lando

Ni specife bonvenigas kontribuojn pri ĉi tiuj temoj, sed se vi volas verki pri io alia, nepre sendu mesaĝon al nova_talento@monato.be, demandante, ĉu via ideo povas taŭgi.

ATENTU, ke Esperanto-movado ne estas inter la temoj. MONATO estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto.

La limdato por kontribuoj estas la 12-a de junio.

Gvidlinioj:

  • Povas partopreni ĉiu persono, en la TEJO aĝkategorioj (sub-35 jaraĝa) kiu bone regas Esperanton.
  • La redaktoroj de MONATO decidos, surbaze de la lingva kaj ĵurnalisma talentoj de la aŭtoroj, kiuj artikoloj partoprenantaj en la konkurso estos akceptataj kaj aperos en MONATO.
  • La oferto de TEJO-membriĝo validos nur por homoj 25-jaraĝaj aŭ pli junaj, en la specifaj landoj listigitaj je la subo de la paĝo*
  • Por partopreni la kandidatoj sendu tekston de minimume 300 kaj maksimume 1500 vortoj al nova_talento@monato.be , enkopiante info@tejo.org. Prefere la teksto simple troviĝu en la retmesaĝo, ne en aparta aldonaĵo
  • La kontribuoj estu originale verkitaj por MONATO. Do ne estos akceptitaj tradukoj, nek artikoloj, kiuj jam aperis aliloke.
  • La aldono de fotoj al artikoloj estas rekomendata. Tiuj fotoj devas esti faritaj de la aŭtoro mem, aŭ almenaŭ li posedu la permeson publikigi ilin en MONATO. Se en la foto aperas personoj, li havu la permeson de tiuj personoj, por uzi la foton kune kun la artikolo, aŭ eventuale, permeson de la gepatroj, se en la foto aperas infanoj. La fotoj havu la formon .JPG aŭ .TIFF.
  • MONATO aperigas prefere fonartikolojn, artikolojn, kiuj ne unuavice raportas pri faktoj, sed pri la fono malantaŭ la faktoj. Kontribuo, kiu citas, ke X iĝis la prezidanto de lando Y estas preskaŭ superflua, ĉar tion oni povis legi supozeble jam aliloke. Sed raporto, verkita de loĝanto de Y, kiu reliefigas kial X venkis, pro kiuj maŝoj en la elekto-proceduro, kion la homoj pensas pri li ktp, jen io por internacia magazino.
  • La uzon de pseŭdonimo MONATO permesas nur tre escepte, ekzemple por protekti personojn en totalismaj ŝtatoj.
  • Partoprenanto donas al la eldonanto la ekskluzivan eldonrajton de la tekstoj, kiujn ŝi/li havigas al MONATO por tiu ĉi konkurso. Tiuj rajtoj validas por la presita kaj la bitaj eldonoj de la revuo.
  • Partoprenanto povas sendi plurajn kontribuojn, sed povas gajni nur unu foje.

Jen kelkaj ekzempleroj de la revuo Monato, kiun vi povas elŝuti. 

Monato 2017/10
Monato 2017/07
Monato 2018/03

* Afganio, Bangladeŝo, Benino, Birmo, Burkino, Burundo, Ĉado, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Ĝibutio, Haitio, Hinda Unio (Barato), Jemeno, Kameruno, Kamboĝo, Kenjo, Kirgizio, Kiribato, Komoroj, Kongo DR, Kongo PR, Korea Popola DR, Lesoto, Liberio, Madagaskaro, Malavio, Malio, Maŭritanio, Moldavio, Mozambiko, Nepalo, Niĝerio, Niĝero, Nikaragvo, Orienta Timoro, Pakistano, Ruando, Salomonoj, Santomeo kaj Principeo, Senegalo, Sieraleono, Sirio, Somalio, Sudano, Taĝikio, Tanzanio, Togolando, Ugando, Ukrainio, Uzbekio, Vjetnamio, Zambio, Zimbabvo, Albanio, Alĝerio, Angolo, Armenio, Azerbajĝano, Belizo, Belorusio, Bocvano, Bolivio, Bulgario, Butano, Dominika Resp., Egiptio, Ekvadoro, Filipinoj, Fiĝio, Gabono, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Indonezio, Irako, Irano, Jamajko, Jordanio, Kaboverdo, Kartvelio, Kazaĥio, Kolombio, Kubo, Laoso, Libio, Marŝaloj, Maroko, Mikronezio, Mongolio, Montenegro, Namibio, Palestino, Paragvajo, Peruo, Salvadoro, Samoo, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Serbio, Srilanko, Surinamo, Svazilando, Tajlando, Tongo, Tunizio, Turkmenio, Tuvalo, Vanuatuo, Antigvo kaj Barbudo, Argentino, Brazilo, Ĉilio, Dominiko, Gvineo Ekvatora, Grenado, Kostariko, Latvio, Libano, Litovio, Malajzio, Maldivoj, Maŭricio, Meksiko, Moncerato (Brit.), Nauro, Omano, Palaŭ­o, Panamo, Pollando, Rumanio, Estonio, Sankta Lucio, Turkio, Venezuelo, Arubo (NL), Angvilo (Brit.), Bahamoj, Barbado, Barejno, Brunejo, Ĉeĥio, Franca Polinezio (Fr.), Grekio, Gvadelupo, Hispanio, Israelo, Kipro, Korea Resp., Kukinsuloj, Kuracao (NL), Kuvajto, Malto, Martiniko, Portugalio, Reunio (Fr.), Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sauda Arabio, Sejŝeloj, Slovakio, Slovenio, Tajvano,, Trinidado kaj Tobago, Turkoj kaj Kajkoj (Brit.), Urugvajo.

8 Comments, RSS

  • Jean Bosco Harerimana

    says on:
    30 de mayo de 2022 at 17:02 05Mon, 30 May 2022 17:02:00 +000000.

    Saluton gekaruloj.Mi estas jxurnalisto cxe la Burunda Nacia Radio kaj Televideo en la radiofako,informado servo.
    Mi interesigxis pri tiu revuo “Monato” kaj bezonas kontribui en gxi.Kompreneble eo evoluas en tutmondo.Por too,kiuj pensas ke eo ne plu ekzistas vidos anstantaux malaperi gxi aperas kaj evoluas forte.Dankegon Al vi.

  • Zamenhof

    says on:
    31 de mayo de 2022 at 15:24 03Tue, 31 May 2022 15:24:34 +000034.

    esperanto

  • Zamenhof

    says on:
    31 de mayo de 2022 at 15:31 03Tue, 31 May 2022 15:31:09 +000009.

    saluton! mi estas volontula instruisto de esperanto ekde 2010, mi instruas tra diversaj rimedoj por bone komprenigxi la instruado: ludetojn,ripetagxojen,notojen.nun ili parolara bone esperanton .mi konsilas al vi cxiuj disvastigi esperanton en viaj landoj .

  • Pingback/Trackback 07 de junio de 2022 at 14:15 02Tue, 07 Jun 2022 14:15:34 +000034.
    Esperanto-Magazino N°288 – Le Centre culturel espéranto
  • Pingback/Trackback 09 de junio de 2022 at 15:06 03Thu, 09 Jun 2022 15:06:17 +000017.
    Copie de Esperanto-Magazino N°288 – Le Centre culturel espéranto
  • Frédéric

    says on:
    17 de junio de 2022 at 09:34 09Fri, 17 Jun 2022 09:34:54 +000054.

    Mi verkis artikolon kaj sendis ĝin sed mi ne ricevis respondon de TEJO…

  • Eldonejo Monato

    says on:
    22 de octubre de 2022 at 06:19 06Sat, 22 Oct 2022 06:19:51 +000051.

    > Frédéric skribis: Mi verkis artikolon kaj sendis ĝin sed mi ne ricevis respondon de TEJO…

    Sed viajn ekzemplerojn de Monato vi ricevis, ĉu ne? Ĉu intertempe ĉio estas en ordo?

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Este sitio usa Akismet para reducir el spam. Aprende cómo se procesan los datos de tus comentarios.