Benkontiĝo 2018 en Madrido, Hispanio
Benkontiĝo 2018, la junulara Esperanto-aranĝo de Juventud Española de Esperanto – HEJS, okazos de la 6-a ĝis la 9-a de decembro en Madrido.
Benkontiĝo 2018, la junulara Esperanto-aranĝo de Juventud Española de Esperanto – HEJS, okazos de la 6-a ĝis la 9-a de decembro en Madrido.
KKPS 2018, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazas ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. La sepa KKPS okazos en Hunsel, en suda Nederlando, de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2018. Oficiala retejo de KKPS
KAEST 2018 – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazos de la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018 en la malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km de Vieno. Ĉi-jara ĉeftemo:...
La sekvan KEKSOn gastigas la Bavelo-Seminario, kiu okazas inter la 12-a kaj 14-a de oktobro en la junulargastejo en Heidelberg, Germanio. Ĉi-foje ni ne dormos en dormsakoj sur matoj, sed en la litoj de la junulargastejo. Kaj ili provizas...
Kiel ĉiujare ni invitas vin al ĈAR – Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, semajnfina evento dediĉita al homoj kiuj volas praktiki Esperanton kun esperantistoj el najbaraj landoj! La evento okazos de la 5-a ĝis la 7-a de oktobro. Ĉi-foje ni renkontiĝos...
VINA aŭ Vintra Aranĝo estas la vintra kunveno organizata de BEJO. La evento okazos de la 6-a ĝis la 9-a de septembro 2018 en Paraty, Brazilo. Ĝi provizas ŝancon praktiki la lingvon, amikiĝi, kaj ek-koni novajn lokojn. La programo de...
La 74-a IJK – Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en Badajoz (Badaĥozo), Hispanio! La urbo troviĝas ĉe la landlimo kun Portugalio. La temo de la IJK estas Genro kaj...
Somera Esperanto-Studado (SES) estas unusemajna somera aranĝo organizata ĉiujare de E@I kutime en Slovakio, kies celo estas instrui Esperanton. Matene okazas diversnivelaj kursoj (por kompletaj komencantoj ĝis fluaj parolantoj) kun spertaj instruistoj, posttagmeze okazas prelegoj, ludoj, ekskursoj, danckursoj, ktp.,...
Junularo Esperantista Brita invitas vin al somera Esperanto-renkontiĝo en Londono! La renkontiĝo okazos de la 25-a ĝis la 27-a de Majo kaj inkluzivos viziton al la Londona Esperanto-Klubo, sesion kun prelegoj kaj ludoj, ekskurson al Natural History Museum, kaj...
La sekva KEKSO okazos paralele al la trilanda Esperantokongreso de Germanio, Francio kaj Luksemburgio, ekde vendredo la 18-a ĝis lundo, la 21-a de majo en Zweibrücken. Okazos kurso por komencantoj kaj por tiu ni invitas partoprenanton de la instruista...