La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnadon Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj junuloj, junularaj laboristoj, NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:
- Enkonduki trejnistojn al la intersekcia aliro kiam ili projektas kaj liveras edukajn agadojn kun junuloj en la kunteksto de NFE.
- Evoluigi la kapablon de niaj partoprenantoj pri la homrajtbazita aliro kiel trejnistoj kaj edukistoj, kun specifa fokuso pri intersekcieco kaj kontraŭbatalado de diversaj formoj de diskriminacio.
- Ekipi la trejnistojn per la necesaj iloj por disvastigi la rezultojn de la internacia agado tra sia persona aŭ profesia vojaĝo kiel trejnistoj.
Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:
- Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
- Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.
La trejna kurso okazos de la 12-a de oktobro (alvenotago) ĝis la 18-a de oktobro 2021 (forirotago) en Bratislavo, Slovakio. Ni serĉas 20 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jaraĝulojn.
La partopreno kostas nur 50€, pagotaj al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140€ por viaj vojaĝkostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra sanasekuro.
Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj:
- Aĝas inter 18-35 jarojn;
- Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
- Kapablas ĉeesti 5-tagan-trejnan-agadon;
- Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
- Ideale jam aktiva ene de iliaj lokaj socioj, kun iom da sperto en junularaj agadoj, precipe kiel neformala edukado (NFE) trejnistoj aŭ edukistoj aŭ junularaj laboristoj.
- Interesita pri la temo de intersekcieco kaj pritraktado de malsamaj formoj de diskriminacio kiam vi laboras kun junuloj.
Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis la 29-a de septembro 2021. Se vi havas demandojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org.
KOVIM-19: Malgraŭ la bona nuna situacio tiel rilate en Eŭropo kaj Slovakio, pro la KOVIM-19-pandemio, la trejnado povas devi esti modifita. Ni sekvos la oficialajn sanrekomendojn. Ni atendas ke ni ĉiuj kondutu respondece kaj prioritatigu la sanon kaj sekurecon de si mem kaj de la tuta grupo. Ĉiukaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato. Do, ŝanĝoj povas okazi akorde kun la evoluo de la pandemio en la sekva periodo.
Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transgenrulojn kandidatiĝi.