Home > Malfermaj alvokoj > Partoprenu seminarion en Hungario pri inkluziveco kaj kontraŭbatalado de diskriminacio

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas internacian studsesion Kunaj por aktiva junulara partopreno: Forigante barojn por inkluziveco kaj kontraŭbatalo de diskriminacio en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapeŝto. Danke al la serĉataj trejnistoj, dum la studsesio oni donos la eblon al 26 junuloj loĝantaj en unu el la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pri temoj rilate al aliro de junuloj al aktivpartoprenigo, kaj kontraŭbatalado de diskriminacio per inkluziveco kaj homaj rajtoj. Pere de la studsesio, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Kreskigi sian konscion pri la graveco koncerne al alirigo de junuloj al Homaj Rajtoj kaj iliaj roloj por kontraŭstari diskriminaciadon per inkluziveco kaj edukado pri Homaj Rajtoj;
  • Enkonduki la konceptojn de edukado pri Homaj Rajtoj, rajtbazita aliro kaj neformalaj edukadaj metodologioj por junuloj kiuj ne havis antaŭajn konojn pri ili;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciaĵojn, kapablojn kaj bonajn praktikojn, certigante reciprokan lernadon inter la ĉeestantaj junuloj;
  • Oferti trejnadojn al junuloj, kiuj estas relative novaj en la junulara aktivismo kaj ankoraŭ ne precipe aktivaj en siaj socioj, sed ŝatus fariĝi pli aktivaj kiel aktivistoj;
  • Fari de ĉi tiu studsesio “kunvenon” de junuloj kiuj agos kiel multiplikantoj post la fino de la aranĝo, kaj disvastigos la rezultojn en siaj lokaj komunumoj.

La studsesio okazos de la 2-a (alventago) ĝis la 8-a (forirtago) de Februaro en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapeŝto. La labortagoj de la seminario estas de la 3-a ĝis la 7-a de Februaro 2025, ĝi estos realigata plejparte kaj en la angla kaj en Esperanto kun simultana interpretado per kapablaŭskultiloj. La partoprenantoj dum la seminariaj datoj loĝos kaj manĝos en la Eŭropa Junulara Centro de KdE.

Por partopreni la seminarion, ni serĉas 26 partoprenantojn. La partopreno kostas 50 eŭrojn po persono, dekalkulita de la repago por vojaĝaj kostoj. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de Konsilio de Eŭropo, kaj ni repagos ĝis 350 eŭrojn por vojaĝaj kostoj surbaze de la prezentitaj kvitancoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La partoprenantoj
  • Estas entuziasmaj junuloj pli aĝaj ol 18 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti la tutan seminarion;
  • Kapablas korekte komuniki en la angla aŭ/kaj en Esperanto;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Estas interesitaj pri kontraŭbatalado de diskriminacio per inkluziveco kaj homaj rajtoj;
  • Aktivas, aŭ aktivemas, pri junulara agado.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ vendrede, la 6-an de Decembro 2024. Se vi havas dubojn aŭ demandojn, ne hezitu kontakti David je david.ruiz.sanchez@tejo.org por ricevi respondojn kaj klarigojn.

TEJO kaj Konsilio de Eŭropo grave taksas diversecon kaj provizi egalajn ŝancojn. Ni aparte instigas la kandidatiĝon de ĉiuj eblaj kandidatoj plenumantaj la kondiĉoj, sendepende de genro aŭ handikapeco. En tiu lasta kazo, bv. priskribi kiel via handikapo povas estigi specialajn bezonojn, kaj ni trovos solvon por vi.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.