Munir Abĵiu
Kiel ĉio komencis? Nu, tio estas bona demando! Mi supozas ke indas prezenti min unue ĉar mi certas ke la plejmulto el vi ne konas min. Mi estas juna esperantisto el Maroko, el la plej norda urbo en la lando kiu nomiĝas Tanĝero. Mi ĉiam kurioziĝis pri aliaj kulturoj, kaj fakte mi eĉ povas vidi kaj la Andaluzian kaj la Ĝibraltaran marbordojn el mia urbo, tiel, mi ĉiam estis en kontakto kun multaj kulturoj en malgranda spaco. Mi eksciis pri Esperanto en 2009 kiam ĝi aperis en la hejma paĝo de la serĉilo Google. Tiam mi kurioziĝis pri la lingvo kaj mi lernis ĝin interrete. Ekde tiam mi konis multajn esperantistojn kaj virtuale kaj persone. En 2012 mi partoprenis en esperanta renkontiĝo kiu okazis en la hispana urbo Toledo, kaj en 2014 mi partoprenis en la 73-a Hispana Kongreso kiu okazis en Arundo kie mi havis paroladon pri la movado en Nordafriko. Ĵus post tio, mi prezentis min por esti TEJO-Volontulo kaj oni elektis min.
Mi ĝojis pri mia alveno al Roterdamo kaj fakte, dum la unuaj tagoj mi jam sentis min bonvena en la Centra Oficejo. Dum du monatoj, la ritmo de mia vivo estis tute alia, ĉefe laborritma dum laboraj tagoj kie mi zorgis pri diversaj taskoj ricevitaj el la estraro de TEJO aŭ el ekstero. Mi eĉ ricevis du lernejaninojn el apuda urbo por paroli pri la movado kaj la asocio en la CO, ili elektis Esperanton por ilia finstuda papero. Roterdamo estas multkultura urbo, tio ja taŭgas por la Centra Oficejo. La impreso kiun mi havas pri la urbo estas tute positiva, estas kvazaŭ miksaĵo de kaj modernaj kaj antikvaj konstruaĵoj, kvankam la plejmulto estis detruita dum la dua mondmilito. Dum mia volontulado, mi spertis la oficialan malfermon de la nova urba Bazara Halo Markthal kaj ankaŭ la alvenon de la plej granda krozoŝipo en la mondo Oasis of the Seas. Interalie, mi ankaŭ vizitis aliajn proksimajn urbojn.
Mia volontulado estis mia unua laborsperto eksterlande kaj nun mi tute konscias ke la interŝanĝo inter mi kaj la asocio estis tute ĝusta, mi ricevis laboran sperton kaj samtempe mi helpis la asocion kun miaj scioj. Tial, kiam mi finis mian volontuladon je la fino de oktobro, mi sentis min tute komforta kaj ĝoja pro la pozitiva sperto.