![](https://www.tejo.org/wp-content/uploads/2018/05/KerIjk-1200x661.jpg)
Ĉu vi ŝatus ekzameniĝi laŭ la KER-niveloj dum la IJK 2018 – Internacia Junulara Kongreso en Badajoz, Hispanio?
La ekzameno okazos la 9-an de aŭgusto, post kelkaj tagoj de kursoj kaj ĝuado de la IJK.
Aliĝu tuj ĉe la retejo de educado.net
TEJO-anoj ricevas rabaton por la ekzameno: https://bit.ly/2HLdePb
La IJK 2018 – Internacia Junulara Kongreso okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2018 en la hispana urbo Badajoz. Oficiala retejo de IJK2018