Tendumado kun la Verdaj Skoltoj okazos en Herzberg, Germanio, de la 31-a de marto ĝis la 5-a de aprilo!
Pliaj informoj en la oficiala retejo.
Ni tendumos en parko apud stadiono, junulardomo, rivero kaj ludplaco.
Adreso: Domeyerweg 1
Proksimaj stacidomoj: “Herzberg Schloß” kaj iom pli malproksime “Herzberg (Harz)”
Eko, sabato la 31-a tagmeze (la lokaj skoltoj jam prepariĝas ekde la 28-a). Fino, matene la 5-an (lokaj skoltoj iras al lernejo ekde la 4-a).
Programo: Ni plibeligos la parkon, en kiu ni tendumos kaj vizitos la paskan fajron. La resto estas ankoraŭ sekreto.
Ĉiukaze ne forgesu varmajn vestaĵojn kaj aermatracon kaj dormsakon.