Home > Eventoj > Junulara Esperanto-Renkontiĝo 2015
27 Marto, 2015
ĝis 2015-03-29
Kanyar Tanya (prononcu ĉ. „kanjar tanja”), 2621 Verőce Dévér utca 1.

Browse map


Junulara Esperanto Renkontiĝo

semajnfina internacia renkontiĝo

Proksime al Budapeŝto

(ĉefurbo de Hungario), ĉ. 40 minutoj trajne (Kismaros) + 10 minutoj da promeno. Temas pri trankvila vilaĝo kaj ejo ĝuste apud la Danubo-bordo, en bela natura ĉirkaŭaĵo.

programo

por komencantoj

Ne timu, vi certe bonfartos — la komunumo estas tre bonveniga al novuloj — kaj ankaŭ via lingvonivelo evoluos dank’ al la semajnfino.

por aktiv(em)uloj

Teamkonstruado + kunsido kaj kunorganizado de JES 2015/2016. Ne zorgu, ni promesas al vi aktivajn, maltedajn priparolojn!

por ĉiuj
  • subĉiela kuirado super fajro
  • ekskurso en la ĉirkaŭaĵo
  • filmo kun Eo-subteksto
  • karaokeo
  • gufujo
  • kaj pli…

pliaj informoj

www.jer.hu