Home > Eventoj > Internacia Junulara Semajno 2015
10 Aŭgusto, 2015
Studenthejmo, 9970 Szentgotthárd, Hunyadi strato 27

Somerumu en Hungario – indas 😉

Ni elkore invitas vin al IJS (Internacia Junulara Semajno), kiu ĉi-jare okazos en tre taŭga tempo kaj loko – tuj post la IJK (do jes, kun karavano!), ĉe la landlimo kun Aŭstrio, Hungario kaj Slovenio.

Kaj kial ĝi estos unika? Ĉar ĝi havas kreivan organizan teamon, specialan rabaton por lernantoj kaj studentoj, okazos diversaj pompaj ekskursoj, koncerto kaj pli… Detala programo jam en nia retejo, eĉ kun priskriboj de la programeroj kaj ekskursoj! 🙂

Se vi neniam partoprenis kaj volas certiĝi pri la etoso (antaŭ ol aliĝi), rigardu pliajn fotojn pri la pasintjara evento ĉe nia retejo – tie videblas, ke ne nur temas pri mojosa organiza teamo, sed ankaŭ pri unikaj kaj amuzaj programeroj, kiel ekz. la futbalmaĉo kontraŭ loka teamo Kaj por pliaj freŝaj informoj sekvu nin ĉe via preferata socia reto: Facebook, Google+ aŭ Twitter. Legu pli: http://ijs.hu 😉 Ni esperas (re)vidi vin dum la aranĝo!