Home > Aliaj > Deklaracio de junuloj por inkluzivaj socioj post-pandemie

Enkonduko

Inter la 21-a kaj la 25-a de Aŭgusto 2022, gejunuloj el Eŭropo havis la ŝancon renkontiĝi en Nederlando por lerni kaj interŝanĝi siajn ideojn pri socia inkluzivo en la internacia seminario “Esplorante Inkluzivon – Atingo de vere inkluzivaj socioj”. La seminarion organizis TEJO en Nederlando en Aŭgusto 2022, kun financa subteno de la Eŭropa Junulara Fondaĵo de la Konsilio de Eŭropo. Dum la seminario oni starigis la jenajn demandojn – kiu(j) estas socie ekskludita(j) en niaj socioj? Kio influas nian socian inkluzivon kiel junuloj? Kiel KOVIM-19 influis nian inkluzivon, kaj kion oni povas lerni de tio?

Komence de la dokumento, vi trovos niajn rekomendojn pri kiel deciduloj povas agi por atingi pli inkluzivajn sociojn je regiona, nacia kaj internacia skalo. Fine de la dokumento, vi trovos kolekton de niaj respondoj al tiuj demandoj.

Rekomendoj

Dum nia tempo kune, ni informiĝis pri identeco, socia inkluzivo kaj ekskludo, kaj la efikoj de la KOVIM-19-pandemio. En ĉi tiu deklaracio, ni proponas multajn pensojn kaj ideojn pri socia inkluzivo. La sekvaj punktoj estas tiuj, kiuj aperis en niaj diskutoj per la perspektivoj kaj de niaj propraj vivspertoj kaj de la KOVIM-19-pandemio. Pro tio, ni identigis ilin kiel la ŝlosilaj elementoj en la atingo de inkluzivaj post-pandemiaj socioj.

  1. Aliro al interreto kaj komputiloj, kaj ankaŭ al la kompetencoj por povi uzi ilin
  2. Reta senpaga aŭ pagebla altkvalita edukado, specife lingvolernado
  3. Pageblaj, altkvalitaj kaj ekologiaj transportsistemoj, regione, nacie kaj internacie
  4. Fleksebla kaj alirebla reta laboro
  5. Rekono de la graveco de neformalaj spacoj kaj potencdinamikoj
  6. Konscio kaj rimedoj rilate al la graveco de mensa sano kaj sanservo, specife en lernejoj
  7. Spacoj, fizikaj aŭ virtualaj, por ke homoj kuniĝu kaj umu kun aliaj en sia propra socia grupo, sed ankaŭ spacoj kie homoj povas dialogi kaj interŝanĝi kun membroj de aliaj sociaj grupoj

Malgraŭ ĉiuj negativaj konsekvencoj de la pandemio, ĝi ankaŭ estis tempo, kiam niaj sociaj normoj kaj kutimoj estis tute defiitaj, foje ŝanĝiĝantaj al pli bone. Dum KOVIM-19, novaj manieroj labori, studi, sociumi kaj vidi la mondon aperis.

Nia deziro estas, ke la scio kaj ideoj akiritaj de tiuj defioj estu uzataj por ŝanĝi niajn sociojn, kreante pli egalan, ekologian kaj inkluzivan mondon.

Fono

Kiuj estas socie ekskluditaj en niaj socioj?

En ĉiuj socioj hodiaŭ, homoj daŭre suferas socian ekskludon surbaze de membreco de kelkaj sociaj kategorioj.

Inter tiuj sociaj kategorioj, la plej videblaj diskriminacioj okazas surbaze de genra identeco (precipe virinoj kaj genraj nekonformaj homoj), nacieco, civitana statuso, rasigita statuso kaj/aŭ etna fono (ekz. enmigrintoj, romaoj, koloraj homoj), kaj GLAT+ statuso (ekz. gejaj homoj, transgenruloj). Tamen, socia ekskludo ankaŭ okazas surbaze de politikaj kaj religiaj orientiĝoj, same kiel aĝo kaj kapablo.

Tiuj en pluraj kategorioj ofte suferas plej, pro la intersekcia eco de tiuj diskriminacioj (cigana persono suferas diskriminacion surbaze de sia statuso kiel “alia” raso, sia nacieco, civitaneco, gepatra lingvo, ktp.).

Kio influas nian socian inkluzivon kiel junuloj?

Malgraŭ niaj diversaj spertoj kaj fonoj, ni trovis komunajn karakterizojn, kiuj influis nian politikan, socian, kulturan kaj ekonomian inkluzivon. Ili estis:

  • familia socio-ekonomia statuso / privilegio
  • loĝloko (ekz. urba, kampara, Eŭropo, Schengen-spaco)
  • fizika kaj mensa sano kaj aliro al sansistemo
  • aliro al oportunoj por junuloj kiuj eklaboras
  • aliro al politika reprezentado de junuloj / junulaj vidpunktoj
  • nivelo kaj speco de edukado
  • aliro al politikaj rajtoj kiel necivitano
  • lingva scipovo (ekz. kapablo paroli la anglan)
  • engaĝiĝemo kaj memfido
  • interkulturaj rilatoj

El ĉi tiuj temoj, la 3 pri kiuj ni elektis koncentriĝi estis:

  1. aliro al oportunoj por junuloj kiuj eklaboras
  2. engaĝiĝemo kaj memfido, kaj
  3. interkulturaj rilatoj
Aliro al oportunoj por junuloj kiuj eklaboras

Junuloj klare alfrontas unikajn defiojn rilate al ekonomia inkluzivo. Specife, junuloj ofte penadas por eklabori, ofte havante akademiajn kvalifikojn sed malmulte da sperto. Dum la lastaj jaroj, KOVIM-19 ankaŭ multe influis la aliron al laboro por junuloj, eble rezultigante kontinuajn ŝanĝojn en la ekonomia panoramo por junuloj.

Nevolemo de dungantoj riski havi pli junajn kandidatojn

Dungantoj povas preferi kandidatojn kun pli da sperto aŭ volas eviti la necesajn kostojn kaj tempon por trejni junulon. Ili ankaŭ povas taksi junulojn kiel malpli fidindajn, kaj deziras eviti la mallongatempajn kontraktojn kiuj favoras studentojn.

  • Ni devas normaligi la lernadon de tiuj junuloj kiel imanenta parto de dinamika kaj inkluziva laborejo.
  • Registaroj povas proponi financajn avantaĝojn al kompanioj, kiuj dungas junulojn kaj studentojn.
  • Firmaoj povas pagi pli malaltajn salajrojn al junuloj por komenca periodo, sed interŝanĝe prenas la respondecon garanti ilian edukadon kaj trejnadon.
  • Leĝaro povas esti ŝanĝita por faciligi la dungadprocezon de mallongdaŭraj laboristoj.
  • Lokaj kaj regionaj asocioj, kiuj proponas staĝojn kaj laborspertajn ŝancojn, povas esti subtenataj kaj promociitaj (ekz. la “Service Civique” modelo en Francio).
Troa emfazo de akademia edukado

Universitata edukado estas aprezata super aliaj formoj de edukado, kaj kulture kaj ekonomie. Junuloj estas kuraĝigitaj celi universitatan edukadon kiel eble plej multe. Tamen, tiu fokuso pri akademia studado signifas, ke al studentoj eble mankos tempo kaj ŝanco trovi laboroportunojn. Ĝi ankaŭ povas rezultigi, ke al multaj el tiuj junuloj mankas la praktikaj kapabloj utilaj por trovi laboron.

  • En mezlernejoj, pli praktika instruado (kuirado, mastrumado de personaj projektoj, riparoj) povas doni al junuloj sperton pri praktikaj kapabloj kaj permesi al ili konsideri diversajn tipojn de laboro.
  • Universitataj programoj povas esti adaptitaj por normaligi kaj instigi pli praktikan laborsperton kaj staĝojn por studentoj kune kun iliaj studoj.
  • Skemoj de “Komerca inkubatoro” povas esti realigitaj en pli da EU-landoj, por subteni junulojn, kiuj volas krei siajn proprajn firmaojn.
Malegaleco de ŝancoj surbaze de geografio

Pro Eŭropa Unio, eblas translokiĝi por studi kaj labori en aliaj landoj. Tamen, ekzistas ankoraŭ granda diferenco de oportunoj inter tiuj kiuj vivas en pli riĉaj kaj pli malriĉaj landoj, same kiel tiuj kiuj vivas en urbaj kaj kamparaj lokoj. La KOVIM-19-pandemio ankaŭ akcentis la neceson havi aliron al bonkvalita komputilo kaj interreta konekto por laboro kaj studo.

  • Leĝaro povas esti adaptita aŭ kreita por faciligi la dungadon de junuloj el aliaj landoj.
  • La sukceso de aplikaĵoj kiel Duolingo kaj Mango Languages ​​pruvas la intereson pri alireblaj kursoj por lerni lingvojn. Alireblaj kaj altkvalitaj lingvokursoj, haveblaj en sia gepatra lingvo, povas ebligi al junuloj lerni utilajn kapablojn kaj vojaĝi al aliaj landoj por laboro kaj studeblecoj.
  • Registaroj povas prioritatigi infrastrukturon, kiu certigas interreton por tiuj en malavantaĝaj aŭ kamparaj lokoj.
  • Diversaj subvencioj kaj asocioj povas labori por provizi decajn komputilojn al homoj el malavantaĝaj grupoj, por ke ili havu pli da oportunoj. Tio ankaŭ povas inkluzivi trejnadon kaj laborrenkontiĝojn pri kiel uzi ilin, precipe por pli maljunaj generacioj.
  • Bona publika transporto inter urboj kaj eĉ landoj povas ebligi aliron al multaj pliaj laborŝancoj. Registaroj povas prioritatigi tiun infrastrukturon kaj proponi strategion por igi ilin atingeblaj por junuloj kaj por tiuj de malavantaĝaj grupoj.
  • La scio kaj sperto akiritaj dum la pandemio (kiel labori hejme, kiel organizi retajn projektojn kaj eventojn) povus esti uzataj por krei kaj proponi retajn staĝojn kaj laborspertajn oportunojn.
  • Tiuj samaj scioj kaj spertoj povus esti aplikataj ĉe EU-nivelo, por krei trejnajn oportunoj por junuloj rete (seminarioj, kursoj, kiel labori de hejmo, ktp.).
Engaĝiĝemo kaj memfido

Temo, kiu aperis plurfoje dum niaj diskutoj, estis tiu de engaĝiĝemo kaj memfido. La emo kaj fido paroli kaj uzi oportunojn povas esti grandega faktoro en onies inkluzivo, precipe en la politikaj sferoj. Tamen, tio ne estas temo, kiun oni kutime esploras kiam oni diskutas pri socia inkluzivo, pro sia individua atributo. Tial necesas alia vidpunkto – analizi la engaĝiĝemon kaj memfidon de junuloj kiel faktoron kiu povas esti influita sur la loka, regiona kaj nacia nivelo, kaj ne simple kiel individua problemo.

Manko de subteno de pli maljunaj aŭtoritatuloj

Junuloj ofte aŭdas kaj internigas mesaĝojn de la aŭtoritatuloj ĉirkaŭ ili, ke ilia vidpunkto ne gravas; ke ili estas tro junaj aŭ mankas la sperto por havi opinion, aŭ ke ili scias nenion pri la “reala mondo”. Aliaj oftaj mesaĝoj, kiel “aferoj neniam ŝanĝiĝos” kaj “vi neniam sukcesos”, plue difektas memestimon kaj malkuraĝigas junulojn preni iniciaton kaj labori por socia inkluzivo. Ĉar tiuj dinamikoj okazas plejparte en privataj spacoj, kiel la hejmo, ili estas malfacile kontraŭbatali de politika perspektivo.

Manko de konscio pri la ŝancoj jam disponeblaj por junuloj

Kune kun tiuj negativaj mesaĝoj, kiuj malkuraĝigas junulojn agadi, ofte mankas konscio pri la subtenoj, projektoj kaj oportunoj, kiuj jam ekzistas por junuloj – manieroj engaĝiĝi en loka politiko, internaciaj interŝanĝoj, trejnaj oportunoj, retoj, registaraj programoj. Tio konfirmas la ideon, ke junuloj ne havas potencon ŝanĝi aferojn.

  • Neformala edukado estas grava ilo por povigi junulojn. Kun pli da scio kaj sperto, junuloj povas akiri fidon kaj senton de legitimeco por paroli kaj agadi. Ili povas esprimi sin malsame ol en formala lerneja medio, kaj ili povas profiti el renkontiĝi kun kaj lerni de aliaj junuloj kun malsamaj vivspertoj.
  • Reprezentado de junuloj en decidfaradaj spacoj estas grava, ne nur rilate inkluzivon, sed ankaŭ por lasi ilin konscii, ke iliaj voĉoj kaj kontribuoj estas aprezataj. Tiuj junuloj eĉ povas fariĝi modeloj aŭ inspiri aliajn agi.
  • Lokaj asocioj aŭ lernejoj povus krei spacojn specife por povigi diskuton kaj agadon inter junuloj, kie ili povas trovi mentorojn, rimedojn aŭ subtenon aŭ konsilon pri ideoj.
Timo de juĝo hejme kaj en la lernejo

Por junuloj precipe, timo de negativa ekstera juĝo de aŭtoritatuloj (gepatroj, instruistoj) aŭ samideanoj (amikoj, samklasanoj) povas malhelpi ilin esprimi sin aŭ stariĝi kontraŭ ekskludo.

  • Konsciigi instruistojn kaj edukistojn pri la negativaj efikoj, kiujn kritiko kaj honto povas havi por mensa sano kaj memestimo de studentoj.
  • Efektivigi kromajn ilojn kaj enketojn en lernejoj por certigi, ke instruistoj ne misuzas sian potencon kaj ke studentoj estas respektataj.
  • Trejni instruistojn kaj edukistojn pri la graveco de pli sekuraj kaj ne-juĝaj spacoj por studentoj, kaj ankaŭ strategiojn pri kiel krei ilin en klasa medio.
  • Instrui studentojn pri sanaj rilatoj kaj mensa sano, esplorante ilojn por komuniki efike kaj juste. Doni al ili rimedojn kaj spacon por povigi ilin trovi siajn proprajn manierojn trakti konflikton kaj negativan juĝon de aliaj.
Socio konstruita por ekstravertuloj

Multaj junuloj volas uzi oportunojn aŭ pli engaĝiĝi en siaj komunumoj, sed sentas, ke ili ne estas sufiĉe ekstravertitaj. Politika ago precipe estas rigardata kiel postulanta certan tipon de personeco por sukcesi – ambicia, komforta kun publika parolado, povas akcepti kritikon, ktp. Lernejoj povas trakti la emon silenti kiel patologion kiu devas esti korektita. Malemo paroli ofte estas ligita kun malalta memestimo aŭ timo de juĝo, sed provoj korekti tion devigante iun paroli nur plimalbonigos tion.

  • Edukistoj kaj faciligantoj povas esti trejnitaj por enkonduki kaj normaligi malsamajn formojn de komunikado, ekz. la kapablo partopreni per skribado / tekstado.
  • Ili ankaŭ povas klopodi integri laboron en grupetoj aŭ paroj, por ke la studentoj sentu malpli da premo dum parolado.
  • Kursoj pri parolado povas helpi venki timon kaj doni fidon pri parolado, sed unue krei kaj certigi subtenantan kaj senjuĝan medion estas gravega. Sen tio, junuloj kiuj estas devigitaj publike paroli povas senti sin humiligitaj kaj malpli emos paroli ol antaŭe. 
Stigma ĉirkaŭ mensaj sanproblemoj kaj sansistemo

Mensa sano estis taksita kiel grandega faktoro en la bonfarto kaj emo de la junularo engaĝiĝi. Dum la pandemio, eble pli da junuloj ol iam ajn suferis negativajn mensajn sanajn rezultojn pro socia izolado kaj labor/studa malstabileco. Tamen, restas multe da stigmo ĉirkaŭ mensaj sanproblemoj, kaj aliro al bonkvalita prizorgado daŭre estas defio en multaj lokoj.

  • Registaroj, asocioj kaj lernejoj povas kunlabori por eduki kiel eble plej multajn homojn pri la graveco de mensa sano kaj emocia bonfarto.
  • Instruistoj ĉefe povas normaligi konversaciojn pri mensa sano kaj serĉi helpon, kiel iri al lerneja konsilisto.
  • Naciaj kaj regionaj sansistemoj povas esti ŝanĝitaj por plibonigi la kvaliton kaj disponeblo de mens-sanaj sistemoj por ĉiuj.
Interkulturaj rilatoj

Eble pro la internacieco de nia grupo, alia temo kiu aperis plurfoje estis la efiko de internaciaj rilatoj al socia inkluzivo. Tiu temo ofte estas analizita laŭ sia negativa efiko, rilate al la efikoj de ksenofobio kaj rasismo sur socia inkluzivo. Ni volas koncentriĝi pri kiel interkulturaj rilatoj ankaŭ povas havi pozitivajn efikojn al socia inkluzivo, kaj kiel plej bone kontraŭbatali la efikojn de ksenofobio kaj rasismo.

Sociaj grupoj tendencas resti kaj interagi sole ene de siaj propraj komunumoj

Eĉ en landoj kun grandaj enmigrintaj populacioj, malsamaj etnoj ofte vivas kaj interagas sole en siaj propraj komunumoj. Malgraŭ la natura scivolemo de homoj pri aliaj kulturoj (muziko, kuirarto, lingvo), tiu manko de agnosko kaj interago kun homoj de aliaj kulturoj povas plifortigi nescion kaj antaŭjuĝon.

  • Financa subteno povas esti asignita al malsamaj grupoj kaj asocioj por aranĝi interkulturajn eventojn, ekspoziciojn kaj forumojn, por ebligi homojn lerni pri malsamaj kulturoj rekte de aliaj kiuj apartenas al tiu kulturo.
  • Urba ĝemeliĝo povas esti efika maniero krei interkulturajn interŝanĝojn kaj kuraĝigi amikecon inter diversaj landoj. Tio ankaŭ povas esti maniero emfazi kaj esplori historion inter du landoj.
  • Proponi senpagan eniro al kulturaj eventoj por necivitanoj povas ebligi transkulturan lernadon kaj interŝanĝon.
  • Reprezentado gravas! Diverseco devus esti videbla kaj valorigita en la amaskomunikilaro. Interkultura interŝanĝo povas esti valorigita kaj normaligita per konstruado de partnerecoj inter amaskomunikiloj de malsamaj landoj.
Registaroj ofte havas propran intereson valorigi naciisman kaj malpartian perspektivon kiu favoras la status quo

Por protekti kaj legitimi ilian strukturon kaj daŭrigon, registaroj reklamas certajn vidpunktojn aŭ raportojn pri historio. Tio permesas al ili protekti la povhavantulojn, kaj konservi fortan senton de nacia identeco kiu pravigas kaj vidigas la registaron. Potencaj iloj por devigi la naciisman vizion de registaro estas kulturo, amaskomunikilaro kaj edukado, kie historio kaj identecoj estas reprezentitaj kaj diskutitaj.

  • Neŭtralaj strukturoj estas necesaj por monitori Ŝtatajn amaskomunikilojn kaj teni ilin respondecaj pri partia raportado – specife kiam temas pri polarizaj temoj kiel koloniismo, sklaveco kaj genocido.
  • Lernejaj programoj povas esti ĝisdatigitaj por ebligi al infanoj lerni pri malsamaj lingvoj, kulturoj kaj religioj, kaj ankaŭ pri la graveco de diverseco kaj respekto.
  • Interkultura aliro devas esti konsiderata kiam oni laboras pri leĝaro. La leĝo de teritorio devus konsideri la diversecon de kulturoj ekzistantaj en ĝiaj limoj. Ekzemple, reprezentantoj de malsamaj kulturoj devus esti enplektitaj por krei parlamenton kiu protektas la rajtojn de ĉiu civitano, inkluzive de tiuj el minoritataj kulturoj.
  • Publikaj agentoj kaj sociaj laboristoj devus esti trejnitaj pri interkultureco, kaj trejnadskemoj devus prioritatigi lernadon rekte de kaj kun minoritataj grupoj.
La angla lingvo estas maljuste prioritatita en internacia komunikado

La uzo de la angla kiel internacia lingvo en multaj kampoj – politiko, kulturo, komerco – kreas malegalecojn kaj inter landoj kaj inter individuoj. Esti denaska parolanto de tio, kio estas konsiderata norma angla (kutime brita aŭ usona) fariĝas grandega valoro por individuo, kaj landoj kiuj uzas la anglan kiel nacian lingvon disvolvas pli malmolan kaj mildan povon. La angla kiel internacia lingvo plifortigas diskriminacion inter tiuj, kiuj parolas la anglan kiel denaska lingvo, tiuj kiuj povas pagi por lerni la anglan, kaj tiuj kiuj ne povas. Tiu hierarkio plifortigas malegalecojn kiuj jam ekzistas pro historiaj tutmondaj fluoj kiel sklaveco aŭ koloniismo.

  • Esperanto, internacia lingvo kreita por esti kiel eble plej facile lernebla, estas solvo de tiu ĉi hierarkio. Ĝi estu instruata en lernejoj kaj enkondukita en internaciaj partneradoj, kiel efika kaj pli egala formo de internacia komunikado.
  • La farebleco kaj ŝparado enkondukante Esperanton kiel lingvo de Eŭropa Unio estu zorge konsiderataj, ĉar iuj esploroj jam asertis, ke ĝi estus pli ekonomie realigebla ol la uzo de la angla.

Kion ni povas lerni de la KOVIM-19-pandemio?

La KOVIM-19-pandemio, kiu komenciĝis en 2020, alportis multajn radikalajn ŝanĝojn en modernaj socioj. Ĝi elmontris multajn temojn aŭ tendencojn en socioj, kiuj ĝis tiam ne estis tiel videblaj. La lecionoj, kiujn ni lernas de KOVIM-19, estas gravegaj por forĝi vojon al pli inkluzivaj socioj.

KOVIM-19 kaj interreto

La movo al la interreto altigis la aliron al laboro kaj edukado por multaj homoj, sed ankaŭ kondukis al novaj defioj.

  • Novaj manieroj por havi aliron al sanservon per telefonaj aŭ interretaj servoj igis ilin pli alireblaj…
    • Ni devas daŭrigi kun tiu sukceso kaj certigi daŭran aliron al respondemaj kaj efikaj interretaj sanservoj.
  • Multe da laboro iĝis reta laboro, igante ĝin pli alirebla, kaj donante pli da libereco al la dungitoj rilate laborhorojn aŭ metodojn. Dum izoliĝo havis longdaŭrajn negativajn efikojn por mensa sano kaj socia vivo, multaj homoj trovis, ke kromefiko de trudizoliĝo kaj laborado hejme estis pasigi pli da tempo kun familio.
    • Havi la flekseblecon labori de hejmo ebligas laboron por homoj kiuj eble ne povis antaŭe (novaj gepatroj, homoj kun certaj handikapoj) kaj havas pozitivajn efikojn por la bonfarto de multaj homoj.
  • En la kampo de edukado, movado de kursoj al interreton farigis ilin pli alireblaj por multaj homoj, kaj permesis al studentoj pasigi malpli da tempo en publikaj transportoj. La fermo de multaj lokoj pro la kvaranteno kondukis multajn homojn lerni novajn kapablojn per interreto, ekzemple ĉe Duolingo. Tamen, por homoj kun malbona aŭ neniu aliro al interreto, ĝi havis la kontraŭan efikon, malproksimigante ilin de lernejoj aŭ universitatoj. Por tiuj, kiuj diplomiĝis dum la pandemio, la transiro al interreta edukado signifis ke tiuj kvalifikoj havas malpli grandan valoron en la labormerkato.
    • Kvalita aliro al interreto kaj funkcianta komputilo estas praktika neceso en la nuna mondo. Ankaŭ estas grave disvolvi kaj plibonigi interretan edukadon, por ke ĝi havu la saman valoron kaj kvaliton kiel persona edukado. Senpaga kaj altkvalita edukado, inkluzive de lingvolernado, eblas per interreto, kaj devus esti evoluigita.
  • Multaj studentoj suferis pro socia izolado, ĉar havi interretajn kursojn ne havis la socian aspekton de fizikaj kursojn. Aliflanke, iuj studentoj, kiuj estis ĉikanitaj (bullied) en lernejoj, preferis la kvarantenon, ĉar ili jam spertis socian izoladon dum lerneja tempo.
    • Lernejoj estas esencaj por la mensa sano kaj socianiĝo de junuloj. Tamen, pli ol esti malfermitaj denove, ili nepre devas fariĝi lokoj kie ĉiu studento sentu sin sekura kaj subtenata.
KOVIM-19 kaj enspez-sekureco

La malegaleco inter la malsamaj grupoj kiuj estis trafitaj de la pandemio emfazis la gravecon kaj potencon de fortaj sistemoj de socia sekureco.

  • La pandemio emfazis la malstabilecon de multaj laborpostenoj, precipe por homoj, kiuj jam suferis dungan malfortikecon pro sia aĝo, sekso, civitaneco aŭ aliaj faktoroj. Por multaj homoj, tiu malstabileco kondukis al financaj problemoj, kaj povus esti akompanata de la perdo de aliaj avantaĝoj, kiel ekzemple sanservo. Kun financa malsekureco venis multe da streso por multaj laboristoj.
  • Por tiuj, kiuj havis pozicion aŭ loĝis en lando, kie aliro al baza enspezo estis certigita, ilia vivokvalito kaj bonfarto estis multe malpli influitaj de la KOVIM-krizo.
    • Universala baza enspezo estas potenca strategio kontraŭ malriĉeco kaj socia ekskludo.
KOVIM-19 kaj socia ŝanĝo

La drastaj kaj rapide moviĝantaj ŝanĝoj en la socio emfazis kaj la bezonon kaj la eblecojn por daŭra politika kaj socia ŝanĝo.

  • Du jarojn post la komenco de la KOVIM-pandemio, laboro hejme fariĝis tre ofta. Miksitaj laborhoraroj, kun laboro hejme kaj laboro en la tradicia laborejo nun estas tre normaligitaj.
    • Tio montras kiel radikalaj ŝanĝoj en niaj socioj eblas, kaj specife havi pli da fleksebleco pri kiel kaj kiam ni laboras.
  • La viruso evidentigis la konsekvencojn de mondvarmiĝo. La ekonomia halto kaj vojaĝaj malpermesoj de la tempo de kvaranteno emfazis la efikon de la ekonomio kaj vivstiloj de riĉaj landoj sur la ekosistemo.
    • Oni devas preni drastajn mezurojn por ĉesigi klimatan ŝanĝon, surbaze de tio, kion ni observis dum izoliĝo.
  • La pandemio evidentigis kaj plifortigis la kreskon de malegalecoj kaj socia ekskludo je multaj skaloj. La izoliĝo limigis politikan esprimon kaj draste ŝanĝis la politikan pejzaĝon, kaj la kapablon de homoj partopreni en politiko. Ekzemple, la kvaranteno kaŭzis altigon de hejma perforto, ĉar la viktimoj de hejma violento devis resti hejme kun siaj misuzantoj.
    • Ni povas lerni de tiu kazo, ke politikfaristoj devas konsideri potencodinamikon sur la mikronivelo kaj en neformalaj spacoj. Fidindaj subtenaj retoj por viktimoj devas esti kreitaj, kaj la reprezentantoj de leĝo kaj sociaj laboristoj devas esti trejnitaj pri intersekcecio kaj la dinamiko de misuzo. Longperspektivaj ekonomiaj solvoj kiel universala enspezo ankaŭ povus helpi la financan emancipiĝon de viktimoj de perforto.
  • KOVIM-19 kaŭzis la nuligon de multaj kulturaj eventoj. Aliflanke, ni lernis kiel organizi retajn eventojn. Novaj manieroj por krei kaj kundividi arton ekestis, kaj permesis al homoj kiuj kutime ne partoprenis en kulturaj okazaĵoj fari tion.
    • Interreto estas potenca ilo por alirebla kaj socie inkluziva kulturo: ĝi helpis evoluigi novajn manierojn krei arton.
KOVIM-19 kaj la homa kapablo adaptiĝi

La tutmonda krizo kondukis al senprecedencaj defioj por la homaro, sed ankaŭ multmaniere evidentigis la adapteblecon de homoj, kaj ilian rezistecon alfrontante drastan ŝanĝon en iliaj kutimoj.

  • Ekzemple, studentoj trovis manierojn transformi retajn prelegojn kaj ekzamenojn en io avantaĝa: ili kundividus siajn sciojn kun siaj samklasanoj dum ekzamenoj, kreante sociajn ligojn malgraŭ la interreta medio, kaj helpante unu la alian pasigi siajn klasojn dum ĉi tiuj malfacilaj tempoj.
  • Fermo de limoj ankaŭ igis multajn homojn vojaĝi en sia propra lando anstataŭ eksterlande. Tio permesis al multaj homoj lerni pli pri sia propra kulturo, kaj adopti pli ekologian manieron vojaĝi.
    • Pagebla regiona transporto estas grava, ne nur por kultura kaj ekonomia inkluzivo, sed ankaŭ en la vojo al ekologiaj socioj en la batalo kontraŭ klimata ŝanĝo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.