Home > Aliaj > Elekto de Komitatano C de TEJO 2024-2026 Aŭgusto

Junaj Amikoj de Esperanto estas reprezentataj en la Komitato, la supera decidorgano de TEJO, per Komitatano C. Nun komenciĝis la balotoj por nova Komitatano C, kiuj ekoficos la 1-an de Augusto 2024 por dujara mandato. Junaj Amikoj de Esperanto rajtas elekti 1 Komitatanon C.

Tio ĉi estas unua elekto de Komitatano C elektata de Junaj Amikoj de Esperanto. Pro bezono bone prepari la elektan procezon estis la komenco prokrastita. Fino de la mandato estos kiel postulate en la Reglamento, la 31-a de Majo 2026.

La voĉdonado okazas per paroranga metodo. Ĝi okazos ekde nun ĝis la 23-a de Julio 2024, 18:00 UTK, kaj voĉdoni rajtas ĉiuj Junaj Amikoj de Esperanto. Ĉiuj nuntempaj Junaj Amikoj de Esperanto nun ricevis retpoŝtmesaĝon de balotilo.org, kiu enhavas ties personan voĉdonan ligilon. Junaj Amikoj de Esperanto por voĉdoni alklaku la ligilon, kiu kondukos ilin al la voĉdona retejo balotilo.org. Voĉdonantoj marku la kandidaton por kiu oni voĉdonas; aŭ lasu nemarkita se oni malpreferas la kandidaton. Junaj Amikoj de Esperanto ne havigu sian ligilon al alia persono, ĝi estas unika! Sube aperas la nomoj kaj landoj de la kandidatoj, iliaj mempriskriboj, informoj pri subtenantoj.

Espoir Ngoma Kasati, DR Kongo

Biografieto kaj movadaj celoj:

Mi estas juna esperantisto el DR. Kongo, studento pri informadiko, fraŭlo (sed fianĉiĝinta). En 2013 mi konatiĝis kun Esperanto, sed sukcesis eklerni ĝin nur en 2016. Impresita pri la fundamenta celo pri la kreiĝo de Esperanto kaj ĝia facila lernateco, mi estis decidinta enĝaĝiĝi disvastigi ĝin (Esperanton); tiam komenciĝis mia aventuro en la esperantio, kio kondukis min okupiĝi pri diversaj aferoj/taskoj poresperantaj en diversaj esperantistaj organizaĵoj. Mia celo kiel ĉiam estas antaŭenigi Esperanton. Estigi fortan kunlaboron inter esperantistaj organizoj kaj kunlaboron inter ni esperantistoj/esperantistaj organizoj kaj neesperantistoj/neesperantistaj organizoj cele al pli bona mondo.

Subtenantoj:
  • kvanto de subtenantoj: 5
  • kvanto de landoj de subtenantoj: 5
  • subtenantoj, kiuj permesis esti identigitaj: nur subtenantoj sen eksplica permeso pri publikigo

One Comment, RSS

  • Muholez

    says on:
    lundo lundo 15- 15UTC Julio 2024 at 21:41

    Mi tutkore dankas al geamikojn!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.