Home > Aktualaĵoj > Ekkonu la novan TEJO-volontulon Giovanni

Ni ĝojas prezenti al vi volontulo de TEJO, Giovanni!

• Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?

Mi nomiĝas Giovanni De Lucia (Ĝovanni De Luĉia) kaj mi estas 24-jaraĝa viro el Voghera, eta urbo en la nordo de Italio en provinco de Pavia, inter la urboj Milano kaj Genova.

• Kion vi faras en via eksteresperantuja vivo, rilate al studoj, laboro? Kiuj estas viaj ŝatokupoj?

Post lernejo mi studis en akademio pri muzikregistrado kaj nun mi laboras kiel soninĝeniero en Italio pri multe da fakoj kiel muziko, koncertoj, konferencoj, podkastoj, dublado kaj tiel plu en mia hejmstudio kaj por diversaj firmaoj.
Miaj plej ŝatataj tempokupoj ekster laboro krom Esperanto estas piedpilko kaj mi sportas kiel arbitro por piedpilka federacio de Italio. Mi ankaŭ ŝatas kuiri kaj spekti japanajn animaciajn filmojn, pri kio mi havas tatuon sur mia liva brako.

• Kial vi decidis iĝi TEJO-volontulo?

Mi elektis iĝi volontulo de TEJO ĉar mi bezonis malfermi novan ĉapitron de mia vivo: vojaĝante eksterlande pli kaj pli lastatempe mi ekŝatis ideon pri loĝi ekster Italio por kompreni kiel tio vere estas for vidperspektivo de turisto kaj ĉu mi vere ŝatus tion. Nederlando estis inter miaj opcioj kaj tiel mi eksciis pri volontulado kaj kaptis la eblecon.

• Pri kio vi okupiĝos pleje en la Centra Oficejo? Kion vi volas fari por TEJO?

En la Centra Oficejo de TEJO mi okupiĝos pri multe da taskoj rilataj kaj al mia laborsperto kaj al miaj kapabloj. Ĝenerale mi okupiĝos pri komunikado, ĝisdatigo de retejoj kaj sociaj kontoj, kreado de materialo por reklami kaj informi pri agado de TEJO kaj kreado de aŭdovida materialo por diversaj uzoj.

• Ĉu tiu ĉi estas via unua sperto en Esperantujo? Aû ĉu vi jam havis spertojn en la Esperanto-movado? Se jes, rakontu iomete pri viaj ĝisnunaj aktivaĵoj!

Mi ja delonge konas esperanton kaj ĝian movadon: mi esperantiĝis dum fino de 2020 kaj en 2022 mi komencis partopreni multe da junularaj eventoj tra Esperantujo kaj tiam mi iĝis estrarano de la Itala Esperantista Junularo, kies prezidanto mi estas de du jaroj. Tiel mi organizis kvar Internaciajn Junularajn Festivalojn (la ĉefa junulara esperanto-evento de Italio) kaj kunorganizis IJK-n 2023 en Lignano Sabbiadoro en Italio.

Mi ege ŝatas la eblecon uzi esperanton kiel laborlingvon. Mi ja kutimiĝis dum lastaj jaroj uzi esperanton ĉiutage kaj mi ŝatas uzi ĝin kiel lingvon por kaj formala kaj neformala komunikado.

• Kiaj estas viaj ĝisnunaj impresoj pri la TEJO-laboro, la Centra Oficejo ĝenerale, viaj kolegoj, la vivo en Roterdamo…?

La vivo kiel volontulo ĝis nun estas iranta vere bone kaj brile: la etoso estas trankvila kaj glata kaj ni bone rilatas unun la aliaj kaj kunhelpas dum niaj taskoj kaj dum vivo en VolDom.
Same Roterdamon mi ŝategis jam ekde unuaj horoj ĉi tie: mi jam vizitis la urbon post IJK en Westelbeers dum 2022 kaj tiam ŝatis la stilon kaj la vivmanieron (krom manĝkutimoj, evidente), do kiam mi alvenis la unuan tagon en la urbo mi jam sentis min en hejmeca etoso kiu tute helpis min adaptiĝi.

Por mia vivo nun mi esperas ĝui tiun ĉi longan jaron kaj ĝui kiel eble plej da multajn novajn spertojn; same mi ŝatus ekkoni novajn personojn kaj plibonigi mian konon de nederlanda lingvo.

• Ĉu vi havas vivdevizon?

“Kiam la vento leviĝas, tiam estas tempo por klopodi vivi”.

Giovanni estas volontulo ĝis Septembro 2025 danke al la subteno de la programo Eŭropa Solidara Korpuso por la periodo 2024-2025.

2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Diese Website verwendet Akismet, um Spam zu reduzieren. Erfahre mehr darüber, wie deine Kommentardaten verarbeitet werden.