Ĉu vi bedaŭrinde ne povas veni kun ni ĉi-jare en Liptovský Hrádok sed vi ŝatus vidi programerojn kiuj okazos dum IJK?
Ni havas solvon por vi!
Dum la semajno, partojn de la IJK-programo oni vive elsendos!
Ĉio spekteblos ĉe YouTube, ĉe la jena ligilo https://www.youtube.com/c/tejoesperanto/live
Por esti certa ke vi ne maltrafu ion ajn, jen la programo:
Dimanĉo la 28-an
Neniuj programeroj (alventago)
Lundo la 29-an
10:00 – 11:30 Solena malfermo (Kultura domo)
14:30 – 17:00 Komitatkunsido (Komitatkunsidejo)
Mardo la 30-an
10:00 – 13:00 Komitatkunsido (Komitatkunsidejo)
14:30 – 17:00 Komitatkunsido (Komitatkunsidejo)
Merkredo la 31-an
9:30 – 10:30 Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO (Klasĉambro 4)
17:00 – 18:00 Volontulado per “Civita Servo” (Klasĉambro 3)
Ĵaŭdo la 1-an
Neniuj programeroj (ekskursa tago)
Vendredo la 2-an
9:30 – 10:30 Falsaj novaĵoj (Klasĉambro 1)
10:30 – 11:30 Tutmondaj Voĉoj (Klasĉambro 1)
16:00 – 17:00 Fosilioj (Klasĉambro 2)
17:00 – 18:00 TEJO sinprezentas (Klasĉambro 4)
Sabato la 3-an
15:30 – 16:30 IJK 2020 (Klasĉambro 4)
20:00 – 21:00 Solena fermo (Kultura domo)
21:30 – ? Internacia vespero (Kultura domo)
Dimanĉo la 4-an
Neniuj programeroj (forirtago)