Home > Aktualaĵoj > Partoprenu en 2a KonSciU (2024): Konkurso por Sciencistoj kaj Universitatanoj!

TEJO, kunlabore kun ILEI, UEA kaj CED, ĉi-jare en 2024 okazigas denove sian konkurson por junaj esploristoj, scientistoj, kaj studentoj! 

La Komisiono pri Scienco de TEJO fiere prezentas la duan eldonon de sia konkurso KonSciU: Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj, kiu okazos la 28an de novembro 2024 (ĵaŭdo), 13:00 UTC kadre de Virtuala Kongreso.

KonSciU estas malfermita al ĉiuj junaj sciencistoj, esploristoj, kaj studentoj ekde la bakalaŭra ĝis la (post)doktora nivelo, kiuj estas samtempe individuaj membroj de TEJO. Fiere kaj atentokapte prezentu vian esploron, montru viajn kreemon kaj komunikajn lertojn, kaj gajnu diplomon kaj aliajn premiojn! 

Kiuj estas la kondiĉoj por partopreni en la Konkurso?

  • Esti individua membro de TEJO kaj esti aliĝinta al 5a Virtuala Kongreso; 
  • Prezenti esploron aŭ analizon, kiun vi mem realigis aŭ/kaj publikigis.

Ne necesas esti profesia sciencisto aŭ esploristo. Se vi estas studento aŭ laboristo en alia profesio sed fakas aŭ esploras pri iu fako, ne hezitu aliĝi kaj prezenti vian esploron!

Kion mi devas fari?

  1. Preparu mallongan (3-minutan) prezenton pri via esploro. Plej gravos la voĉa komunikstilo kaj la enhavo de via parolado, sed ni ankaŭ rekomendas, ke vi preparu videblan prezentaĵon por akompani vian paroladon. 
  2. Prezenti vian esploron aŭ analizon la 28an de novembro 2024 je 13:00 UTC.

La gajnintoj ricevos diplomon kaj diversajn donacojn de TEJO, UEA, ILEI kaj CED. Krome, ili ankaŭ havos la ŝancon laŭelekte prelegi pri siaj esploroj dum la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Indonezio.

Aliĝu al la konkurso ĉe https://tinyurl.com/konsciu24 ĝis la 25a de novembro 2024 (lundo).

Por havi impreson pri kiel KonSciU okazis lastfoje (en 2022), vi povas spekti tiun ĉi filmon en YouTube.

Se vi havas demandon, kontaktu retpoŝte unu el la kunordigantoj de KonSciU, t.e. Michael Vrazitulis (michael.vrazitulis[ĉe]tejo.org) aŭ Snehaja Venkatesh (snehaja.venkatesh[ĉe]tejo.org).

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada