Home > Aktualaĵoj > TEJO dungas kongresan oficiston kaj projektan mastrumiston

Roloj: kongresa oficisto, projekta mastrumisto

Se vi spertas pri organizado de kongresoj kaj mastrumado de projektoj, TEJO havas oportunon por vi!

Ni serĉas laboranto(j)n por roloj de kongresa oficisto kaj projekta mastrumisto, por kontribui al agado de TEJO, kaj mem realigi siajn kreemajn ideojn. La rolojn povas plenumi 1 aŭ pluraj personoj, kun intenco, ke sume temu pri ekvivalento de plentempa laboro.

Laborkondiĉoj

Laborhoroj: plentempe (40 horoj semajne) sed kun fleksebleco mem aranĝi laborhorojn.

Salajro: depende de la loĝloko de la kandidato.
Loko: distance.
Komenco: kiom eble plej frue.
Daŭro: ĝis la fino de 2025, kun eblo plilongigi poste.

Laborpriskribo

Kongresa oficisto kaj projekta mastrumisto laboros pri eventoj kaj projektoj de TEJO. Laŭeble li / ŝi / ili ankaŭ helpos disvolvi kapablojn de sekcioj de TEJO pri organizado de eventoj kaj mastrumado de projektoj.

Ĉiuj kandidatoj bezonas:

  • sento de persona respondeco por atingi rezultojn
  • pasio pri subtenado de Esperanto kaj laboro de TEJO
  • memstara laborado sen bezono de proksima kaj ofta superrigardado

Kongresa oficisto

La ĉefaj taskoj de kongresa oficisto inkludos:

  • teni regulan kontakton kun la Kongresa Komisiono kaj la TEJO-Estraro; faciligi la komunikadon inter ili
  • kunlabori pri administrado de IJK kaj eventuale aliaj ĉeestaj kongresoj de TEJO
  • kunlabori pri informado kaj varbado rilate al IJK (ekz. regule afiŝi en sociaj retoj, kunordigi donackampanjon, kaj similaj taskoj)
  • verki novan manlibron pri IJK-organizado
  • laŭbezone konsili al landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO, kiuj ŝatus trejniĝi pri organizado de surlokaj eventoj
  • helpi pri alvarbado de kandidatiĝoj por gastigo de estontaj IJK-oj
  • certigi glatan transdonon de konoj kaj rimedoj inter sinsekvaj IJK-oj

Kapabloj kaj spertoj de ideala kandidato inkludas:

  • altnivela rego de Esperanto (skribe kaj parole); rego de la angla estas avantaĝo
  • sperto pri organizado de eventoj, precipe en kunteksto de internaciaj renkontiĝoj
  • kapablo labori en teamo kun kulturdiversaj grupoj
  • sperto pri uzo de sociaj retoj kaj retaj komunikiloj por informado kaj varbado
  • administraj kaj organizaj kapabloj, inkluzive de organizado de dokumentoj kaj plenumado de taskoj laŭ templimoj
  • krea pensmaniero kaj iniciatemo por evoluigi novajn strategiojn aŭ alirojn al defioj
  • kapablo labori sendepende, kun respondeca kaj fidinda laborstilo
  • intereso pri junularaj agadoj kaj kono pri la movado de TEJO estas avantaĝo
  • teknika lerteco (konoj pri iloj kiel Google Docs, Canva kaj similaj platformoj estas utilaj)

Projekta mastrumisto

La ĉefaj taskoj de projekta mastrumisto inkludos:

  • mastrumado de asignita projekto al sukcesa plenumo ene de tempaj kaj buĝetaj limoj
  • komunikado kaj kunordiĝado kun eventualaj projektaj partneroj
  • diskonigado de informoj pri la projekto kaj de projektaj liveraĵoj
  • planado de projektaj vojaĝoj kaj laboroj kaj superrigardado pri ilia plenumado
  • administraĵoj rilataj al projektoj
  • laŭeble subvencipetado por projektoj

Kapabloj kaj spertoj de ideala kandidato inkludas:

  • pruvita historio de mastrumado de projekto ĝis ĝia sukcesa fino (listigu viajn sukcesajn projektojn en via kandidatiĝo!)
  • sperto pri uzado de progresaj projektaj mastrumiloj (ekz. OpenProject / Projektoj.org, Asana, Phabricator, Notion, RedMine) aŭ almenaŭ mezprogresaj mastrumiloj (ekz. Trello, Basecamp, kalkultabelo MS Excel / LibreOffice Calc / Google Tabelo)
  • laŭeble sperto pri petado kaj / aŭ administrado de subvenciojn de Erasmus+ kaj iu alia subvencidona instanco
  • gvidado kaj mastrumado, motivigado kaj inspirado, amika kunlaborado
  • pozitive aprezataj estas:
    • spertoj pri iu specifa projektomastruma metodologio (PRINCE2, PM2, PMP…) – listigu viajn spertojn kaj eventualajn atestilojn en kandidatiĝo
    • spertoj pri diversaj projektomastrumadaj paradigmoj (klasika, agila, hibrida)

Por rajti kandidatiĝi, oni devas…

  • havi la rajton labori en ŝtato de la Eŭropa Unio;
  • kapabli labori flekseble, memstare kaj iniciateme.

Ĉu vi interesiĝas?

Bonvolu sendi kandidatiĝon al kandidatigxoj@tejo.org ĝis inkluzive la 9-a de januaro 2025. Laŭeble la kandidatiĝo inkluzivu vivresumon, motivleteron kaj ekzemplerojn de via laboro. Post la ricevo de ĉiu kandidatiĝo, ni ektraktos ĝin kaj komencos inviti taŭgajn kandidatojn al intervjuoj. 

Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe kandidatigxoj@tejo.org. Ni atendas vian kandidatiĝon!

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo aŭ genetikaj datumoj, kaj forte bonvenigas diversajn kandidatojn.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada