Home > Aktualaĵoj > Iĝu Komitatano B de TEJO ekde Decembro 2024

La 1-a de Decembro 2024 estos oficiĝtago de novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por Komitatanoj B de TEJO ekde la 1-a de Decembro 2024 ĝis la 30-a de Novembro 2026.

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato. Kiel Komitatano B rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO kiu aĝos almenaŭ 18 jaroj la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝus 36-jaraĝa (aŭ pli); kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

TEJO fine de 2023 havis 1045 individuajn membrojn. Tial TEJO povas havi maksimume 11 Komitatanojn B. Post la oficiĝtago en la Komitato restos 2 Komitatanoj B, do elekteblaj estas pliaj 9. Kandidatiĝi rajtas individuaj membroj naskiĝintaj inter la 1-a de Decembro 1990 kaj la 30-a de Novembro 2006.

Kiel kandidatiĝi

Por ke via kandidatiĝo estu valida, bonvolu sendi, retpoŝte aŭ paperpoŝte, al la Centra Oficejo kaj al la Ĝenerala Sekretario de TEJO, la jenajn informojn:

  • personajn datumojn (nomon, naskiĝdaton, retan kaj poŝtan adresojn, telefonnumeron).
  • biografieton kaj priskribon de viaj movadaj celoj (kiuj kune ampleksas maksimume 100 vortoj).
  • subskribon de la kandidato (akceptata estas ankaŭ teksta subskribo en retpoŝta mesaĝo)
  • subtenleterojn aŭ subtenajn subskribojn de minimume 5 individuaj membroj de TEJO en 2024 el minimume 2 landoj.

Kvanto de esprimitaj subtenoj kaj kvanto de landoj de subtenintoj estos sciigita al voĉdonantoj. Se kaj subteninto kaj la kandidato eksplice permesas tion, estos sciigita ankaŭ la nomo kaj lando de subteninto kaj enhavo de subtenletero en maksimuma longeco de 100 vortoj (se subtenletero estas pli longa, ĝi estos aŭtomate tranĉita sen plua konsulto).

Memoru subskribi vian kandidatiĝon, se ĝi estas paperpoŝta! Aldone memoru, ke sen iu el la menciitaj eroj via kandidatiĝo ne estos valida! Via kandidatiĝletero devas alveni plej laste la 31-a de Oktobro 2024 (inklude). Uzu la jenajn adresojn:

  • paperpoŝte: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
  • retpoŝte: gxen-sek@tejo.org kaj kandidatigxoj@tejo.org

Por pliaj informoj, bonvolu legi la reglamenton.

4 Comments, RSS

  • NIHEREWENIMANA Richard

    says on:
    6 d'octubre, 2024 at 12:23

    Mi volas esti un el membroj de la komitato B de tejo

    • Patricio

      says on:
      26 d'octubre, 2024 at 0:11

      Bonege, kara! Bv. kontakti min!

  • Merci kwibe Dieu merci

    says on:
    30 d'octubre, 2024 at 18:54

    Saluton karaj gesamideanoj,
    Mi unue ĝojegas ricevi tiun ligilon, mi multe foje atendis tiun oportunon sed mi ne sukcesis. Do mi pretas labori en tejo. Ĉie kie mi pivus helpi. Mi unue nomiĝas Dankon Kwibe, mi estas konglando, kiu loĝas en Burundo. Mi instruas Esperanton tien ĉi. Mi ankaŭ estas aktoro kaj mi jam verkisis tri filmojn kaj vi povus spekti ilin al jutubkanalo. Iliaj titoloj estas: heredaĵo, venĝemo(kajaesperanto) kaj la forlasita virino(Ulrich matthias jutubkanalo)
    Mi pretas labori kiel tejano.

  • NIHEREWENIMANA Richard

    says on:
    1 de novembre, 2024 at 15:31

    NIHEREWENIMANA Richard
    Lando: Burundo
    Naskiĝdato : 25 Majo 1996
    Mi havas universitatan flegistdiplomon
    Karaj samideanoj kaj samlingvanoj mi volas paroli pri mia Esperanta vivresumo:
    Mi esperantiĝis ekde la jaro 2013 en BURUNDO kaj mi partoprenis en 7a AKE en la jaro 2019, mi partoprenis en la seminario kiu preparis la 109a UK, mi partoprenis ankoraŭ en 109a UK kiu okazis en Tanzanio. Lastjaro kaj nuna mi havis ŝancon esti unu inter iuj kiuj ricevis premiojn Mireille Grosjean preparita per JEBUO ( Junulara Esperantista Burunda Organizo).
    MIA Realiĝoj
    1. Kiam mi lernis en liceo, mi kreis skoltan klubon sed mi instruis unu jaro nur post iris en teknika instituto de agrikulturo en Burundo ( ITAB)
    2. Kiam mi estis en ITAB mi kreis alian klubon.
    3. Kiam mi estas en Gitega paramedika instituto mi kreis klubon en tiu ĉi universitato sed la ĉefo de la universitato refuzis Doni min la permeson, Kiel skolto mi serĉis aliajn manierojn por instrui lernantoj malfacile mi instruis ilin vatsape.
    4. Poste la universitato, mi kreis klubon en du komunumoj de Muramvya.
    Fine mia celo estas ke Esperanto estos parolota en tuta provinco Muramvya Kaj post mi serĉos ĉiam manieroj por instrui eksterlanden.
    Amike NIHEREWENIMANA RICHARD

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Aquest lloc utilitza Akismet per reduir el correu brossa. Aprendre com la informació del vostre comentari és processada