Home > Aktualaĵoj > La TEJO-volontulo Salvatore rakontas pri la RenKEJtiĝo 2024 en Katalunio

Artikolo de Salvatore Iozzo, TEJO-volontulo

Kiam mi aŭdis unuafoje pri RenKEJtiĝo, mi estis ferianta en Italio. Maria informis min pri tio, ke ŝi baldaŭ vojaĝos al Hispanio kiel partoprenanto kaj reprezentanto de TEJO ĉe RenKEJtiĝo, kaj demandis al mi, ĉu mi volus sperti tiun aventuron kune.

Kiel vi verŝajne jam bonege scias, RenKEJtiĝo estas la oficiala plurtaga okazaĵo organizita de KEJ, celita al junaj esperantistoj el Katalunio kaj aliaj regionoj kaj landoj, kiu ĉijare okazis de la 23-a ĝis la 25-a de Februaro en L’Espluga de Francolí, Katalunio.

Mi eĉ ne multe atendis kaj ne maltrafis la okazon; kiam mi revenis al la Centra Oficejo en Roterdamo, mi tuj petis permeson al la afabla TEJO-Estraro, kiu post mallonga tempo donis al mi konfirman respondon pri mia partopreno al RenKEJtiĝo. Finfine, mi estis (almenaŭ mense) preta por partopreni al mia, fakte nia, unua evento en Esperantujo.

La penso renkonti homojn, kiujn ĝis tiam ni nur vidis per komputila ekrano, kaj ekkoni novajn homojn kun kiuj interŝanĝi ideojn kaj kulturajn aferojn estis tiom alloga, ke ni ege antaŭĝojis.

La antaŭĝojo tamen donis la parolon al la maltrankvilo, kiam unumatene 3 tagojn antaŭ nia foriro, Maria vekiĝis komplete malsana. Ĉu ŝi resaniĝos antaŭ la vojaĝo? Ĉu ŝi sukcesos partopreni la eventon? Ĉu fakte indos, ke ŝi vojaĝu malsane, kaj riski plimalboniĝi? La respondo al ĉiuj tiuj demandoj estas: JES! Maria ne lasis la malsanon haltigi ŝin de la vojaĝo, kiun ŝi senpacience atendis. Alvenis la fama kaj multe atendita vendredo, la 23-a de Februaro, kaj la TEJO-volontuloj ekis sian vojaĝon al Hispanio!

Kompreneble la malsaniĝo de Maria estis nur la unua antaŭsigno de io pli malbona, kiu embuskis en nia vojo. Dum la flugo, pro la premo aldone al la jam ŝtopitaj respirvojoj, Maria komplete surdiĝis en sia desktra orelo kaj parte en sia alia orelo. Kiam ni atingis la barcelonan flughavenon, Maria estis surda, kaj ni devis hasti survoje al la metroo. Tamen la aranĝo de la flughaveno estis iom konfuza kaj tute ne intuicia. Niaj sudeŭropaj mensoj, kiuj jam alkutimiĝis al la nederlanda ordigita aranĝo, ne plu kutimis alfronti la konfuzon kaj la arduajn defiojn de la vivo en la sudo. Kiam ni atingis la metroon, teruro en niaj okuloj: Oni ne rajtis eniri la metroon rekte per bankkarto kaj la biletmaŝino petis en kiun zonon (1,2,3 ktp.) de Barcelono ni volis iri… Ni eĉ ne sciis en kiu zono ni estis tiutempe! Finfine ni aĉetis la plej malmultekostan opcion esperante ke la biletoj estis la ĝustaj. Moralo de la rakonto: ni malfrue atingis la trajnstacidomon kaj maltrafis la unuan disponeblan trajnon al L’Espluga de Francolí. Do, nia alveno al la gastejo estis malfruigita. Post longa atendo ĉe la stacidomo en Barcelono, finfine venis la trajno; venis momento de komforto por mi, kiam mi hazarde ekvidis la familiaran vizaĝon de Léa de Tuluzo promenanta tra la trajno kaj mi ŝtulte demandis: – “Léa, estas vi? Kion vi faras ĉi tie?” Post longa trajnvojaĝo, ni alvenis ĉirkaŭ la 9-a kaj duono. Ni bedaŭrinde maltrafis la promenon al la Tossal de la Creu kaj la interkonan vesperon, tamen ni bonŝance estis ĝustatempe por la trinkomanĝa nokto!

Tiel komenciĝas nia vera unua sperto en Esperantujo! Ni estis bonvenigitaj de la varmkora teamo de KEJ kaj de tiom da buntaj vizaĝoj, iuj novaj kaj iuj familiaraj, de la partoprenantoj al la evento.

Memorindaj laŭ mi pri la trinkomanĝa nokto estis la filipinaj dolĉaĵoj, kiujn Albert alportis; ili aspektis tiom bone sed bedaŭrinde nek Maria nek mi povis provi ilin; Maria ankoraŭ luktis kun siaj ŝtopitaj respirvojoj kaj pri mi, mi estas vegano kaj la dolĉaĵoj ne veganis. Surprizo ankaŭ estis la manĝaĵoj el la Tuluzanoj; Amélie donis al mi tutan ladskatolon da kaŝtana kremo, kiun mi rapide finis kulere. Aldone, ili ankaŭ alportis alian bongustan specialaĵon de sia urbo: la gustumindajn sukerkovritajn violflorojn. Mi supozas, ke ankaŭ la kataluna manĝaĵo, kiun KEJ alportis, estis tre bongusta ĉar ĝi estis rapide konsumita de la partoprenantoj.

Nu, ĉu vi memoras pri la fakto, ke ni alvenis malfrue? Bone, pro tiu malfruo mi preferis ne maltrafi pli ol tiu, kiun mi jam maltrafis, do mi ne iris al la ĉambro por lasi miajn pakaĵojn aŭ pretigi mian liton. Kiam mi finfine eniris en la ĉambron, horojn post ke la plejmulto de la homoj jam forlasis la trinkomanĝanokteventon, la ĉambro estis kompreneble malluma ĉar la homoj jam enlitiĝis kaj dormis. Kion fari nun? La lito estis malfarita, mi devis serĉi la littukojn kaj la kovrilojn, sed mi ne volis ĝeni miajn samĉambranojn per lumo, do mi klopodis serĉi ilin en la ŝrankoj per eta telefonekranlumo. Mi sukcesis trovi la littukojn, tamen miaj malesperaj klopodoj atingi kovrilojn estis vanaj. Se vi scivolas pri mia una nokto sen kovrilo, la respondo estas: jes, estis malvarme, sed mi postvivis kaj mi trovis kovrilon en la lumo de la venontmateno.

Komencis la dua tago ĉe RenKEJtiĝo, mi estis laca kaj malvarmiĝa, tamen mi estis viva kaj, kiel oni kutime diras angle “tiu, kiu ne mortigas, plifortigas”. Atendis min granda programero.

La unua evento post la matenmanĝo estis prelego de Arno Lagrange pri Stefan Zweig, eŭropa verkisto. Stefan Zweig, estis fama germana verkisto naskiĝinta en Vieno en 1881. Li defendis pacismon kaj eŭropan unuecon meze de la tumulto de la Mondmilitoj. Malgraŭ sia sukceso, li spertis persekuton pro sia juda heredaĵo sub la nacia regado, kiu kondukis lin forfugi al Sudameriko. Tie, li verkis gravajn verkojn pri sia eŭropa pasinteco kaj la konflikto inter faŝismo kaj humanismo. Tragedie, li memmortigis sin en 1942, esprimante deziron por lumo en la mallumo kaj lia heredaĵo restas atesto al sia daŭra dediĉo al paco kaj kompreno en mondo de konfliktoj.

La dua notinda evento estis la ateliero kondukita de Albert Stalin Garrido titole “Starigi studentan E-klubon de Esperanto: eĉ vi povas!”. Estis tre interesa temo, kiu tiklis la scivolemon de la partoprenintoj. Dum la ateliero, estis momentoj de interdiskuto kaj en malgrandaj grupoj kaj inter ĉiuj partoprenintoj, pri kiel okazigi esperantajn aktivaĵojn ĉe la universitatoj. Ideoj kaj proponoj estis faritaj, kaj eble homoj post la ateliero konkrete agadis pri tiu temo ĉe siaj universitatoj.

Interesega laŭ mi estis la prelego “La internaciaj esperantistoj en la hispana milito”. Mirinda la engaĝiĝo de la prelegisto kaj la sumo de studo, kiu certe necesis, por ke tiuj informoj povus atingi nin hodiaŭ. Nekredeble kiel esperantistoj jam tiam iĝis forta komunumo. Mi estis tute sorĉita vidante la tiamajn dokumentojn montritajn sur la ekrano per la projekciilo pri la homoj en la milito, iliaj datumoj, kaj la pecojn de historio, kiu ne supervivis ĝis hodiaŭ, kiujn ni povas nur imagi kaj supozi. Simple fascine!

Mi ankaŭ tre aprezis la teatran spektaklon organizitan de la KEJ-anoj titole “Adiaŭ al la Internaciaj Brigadoj”. Malgraŭ la venta vetero, ili sukcesis aktori kaj spertigi nin tiamajn sentfortajn momentojn.

Fine de la dua tago okazis tre engaĝanta debato organizita de la nome tre sugesta FEK (Filozofa Esperanta Klubo) pri la temo “Preter pacifismo: etikoj en tempoj de militoj”. Preter la vortludo kun FEK, tiu okazaĵo donis spacon al homoj por interparoli, interŝanĝi ideojn kaj (mal)interkonsenti pri tre aktualaj temoj. Pensoj de la diversaj homoj en la debatĉambro esprimis sin libere kaj senjuĝe. Mi vere estis frapita kaj inspirita je la frazo de diverse juna virino, kiu diris ion simplan tamen tiom profundan kaj relatigeblan kaj estis pli malpli kiel sekve: “Paco komenciĝas en ni mem, se oni estas en paco kun si mem, paca estos nia rilato kun la aliaj”.

Je la fino de la tago, post nia lasta kuna vespermanĝo, homoj kunvenis en komuna ĉambro por tabloludi, drinki kaj simple interparoli. Maria kaj mi bedaŭrinde ne povis partopreni ĝis tro malfrue ĉar ni devis ekiri nian vojon al Barcelono tre frue la sekvan matenon.

Ni ĝisis ĉiujn, kiujn ni sukcesis saluti la nokton antaŭ nia foriro. Kvankam mi bedaŭras ne ĉeesti la lastan organizaĵon, kiu estis la Ekskurso al la Monaĥejo de Poblet; mi tute ĝuis la tempon, kvankam ĝi rapide flugis, kiun mi pasigis ĉe RenKEJtiĝo, mia unuega sperto en Esperantujo.


Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.