Home > Malfermaj alvokoj > Iĝu Estraranon de TEJO

TEJO serĉas kandidaton al la Estraro de TEJO por la mandato 2024–2025. La elektitoj enoficiĝos tuj post la elektado kaj finos la mandaton la 31-an de Aŭgusto 2025.

La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. La komitato voĉdonis por 7 kapan estraron je komeno de tiu ĉi mandato. Pro la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro, ni nun bezonas unu plian estraranon. 

Por rajti kandidatiĝi, oni devas…

esti individua membro de TEJO en 2025 naskita inter la 1-a de Septembro 1989 kaj la 31-a de Aŭgusto 2006.

Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo.

La estrarano povas havi unu aŭ plurajn estrarajn fakojn. Inter eblaj fakoj, ni nun bezonas iu kiu zorgos pri Tekniko.

Kiel kandidatiĝi?

Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al  tejooficejo@gmail.com ĝis la neŝovebla limdato de la 25-a de Marto 2025. Alkroĉu viajn vivresumojn, motivan leteron kaj eksplicitan indikon pri la fakoj kaj la oficoj, kiujn vi estos preta transpreni en la Estraro, se elektita.

Se vi scias pri alia taŭga kandidato, konvinku tiun homon sendi sian kandidatiĝon aŭ sendu mesaĝon al tejooficejo@gmail.com, tiel ke ni mem povu kontakti la eblan kandidaton.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

هذا الموقع يستخدم Akismet للحدّ من التعليقات المزعجة والغير مرغوبة. تعرّف على كيفية معالجة بيانات تعليقك.